Metodio la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metodio la 1-a
Patriarko de Konstantinopolo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 787 (0787-11-30)
en Sirakuzo
Morto 14-an de junio 847 (0847-06-14) (59-jaraĝa)
en Konstantinopolo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj mezepoka greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Profesio
Okupo pastro • teologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Triumfo de la ortodokseco. Ikono, 14-a/15-a jarcentoj, Brita Muzeo. Metodio kaj Teodora kun la filo Mikaelo.

San Metodio (Metodio la 1-aSankta Metodio de Konstantinopolo, naskiĝis en 787 en Sirakuzo, mortis en 847) estis ekumena patriarko de Konstantinopolo ekde 14-a de marto 843 ĝis la 14-a de junio 847, dato de sia morto.  

Biografio[redakti | redakti fonton]

Familibonstate, Metodio naskiĝis en Sirakuzo (Sicilio) ĉe la fino de la 8-a jarcento; tutjunaĝe li estis sendita al Konstantinopolo por daŭrigi la studadon, male, kelkjaron poste li eniris monaĥejon de Bitinio kaj monaĥigis: fondis, krome, monaĥejon en Ĥio en la Egeo.
Dum la regado de imperiestro Leono la 5-a la Armeno (812-820) ree fortikiĝis la ikonoklasma persekuto. Metodio en 815 iris viziti la papon, nome Paskalo la 1-a, en Romo, eble sendita de la antaŭa eloficigita patriarko Nikeforo la 1-a, por informi pri la konstantinopolaj eventoj: en Romo li restadis ĝis la morto de Leono.
La papo sendis leteron al la ĵus elektita nova imperiestro Mikaelo la 2-a la Amoriano lin invitante enoficigi Metodion kiel laŭleĝan patriarkon de Konstantinopolo. En la urbo, temen, kien Metodio alvenis, ankoraŭ furiozis la ikonoklasta disputo. Metodio estis akuzita pri pormensoga influo sur la papo por tiu ĉi favovu la partion de idolanismanoj: li estis arestita kaj enprizonigita kaj tia lin oni restadigis, en malhumanaj kondiĉoj, laŭlonge de ĉirkaŭ naŭ jaroj, ĝis la morto de la imperiestro.
Metodio, plue, publike malaprobinte la konduton de Teofilo, la filo de la imperiestro kaj lia de tiu lasta, estis pune submetita al aliaj kromaj brulaĵoj.

Fina solvo[redakti | redakti fonton]

Kun la morto de de la imperiestro Teofilo, en 842, la regentino Teodora la Armenino, reenkondukis la veneradon de la bildoj, eloficigis la ikonoklastan konstantinopolan episkopan kaj elektigis Metodion en lia posteno.
En marto de 843, pere de triumfa procesio – de la preĝejo de Sankta Maria de la Blakernoj ĝis la baziliko de Hagia Sofia – la ikonoj estis reestablitaj en siajn postenojn. La evento estas rememorata en la orienta eklezio per granda liturgia festo, la Triumfo de la ortodokseco (la unua dimanĉo de Karesmo).
Dum la mallonga patriarka agado Metodio [1]montriĝis akordiĝema kun la ikonoklasta frakcio ankaŭ se foje li devis ekskomuniki monaĥojn neredukteblajn.  

Kulto[redakti | redakti fonton]

Lia liturgia memoro estas celebrata la 14-an de julio en la Katolika Eklezio. La roma martirologio entenas: “En Konstantinopolo, sankta Metodio, episkopo, kiu, dum estis monaĥo, venis al Romo viziti papon Paskalon la 1-an por defendi la veneron al la sanktaj bildoj kaj, levita al episkopeco, solene celebris la triumfon de la vera kredo”'.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antaŭulo: Johano la Gramatiko (836-843), ikonoklasta kaj eloficigita de Teodora. Posteulo Ignaco la 1-a (847-858).

Aliaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Itallingva listo de sanktuloj kaj beatuloj.