Metroo de Madrido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Logoo de la Metroreto de Madrido.
Skemo de la nuna reto

La Metroo de Madrido estis inaŭgurata la 17-a de oktobro 1919 en Madrido, Hispanio, de la reĝo Alfonso la 13-a, tiame konsistanta el la nuna Linio 1 kun la metrostacioj inter la nunaj Vojkruciĝo kaj Suno, kvankam kun plia metrostacio (la nuna muzeo-stacio Ĉamberio).

En januaro 2010 ĝi havas 267 metrostaciojn, el kiuj 227 estas unuliniaj, 27 duliniaj, 12 triliniaj kaj 1 kvarlinia (Avenuo de Ameriko). Entute 282,58 km (aldonante lokoj por la purigado, gardado kaj riparado de la trajnoj) konsistigas la 12 liniojn kaj branĉan linion (hispane ramal). En tri el la metrostacioj (Tri Olivarboj, Olimpika Stadiono kaj Pordo de Argando), eblas ŝanĝi la trajnon ene de la sama linio, kaj en 21 metrostacioj ekzistas korespondeco kun la reto de Proksimaĵoj Madrido de la Nacia Reto de la Hispanaj Fervojoj, konata kiel Renfe.

Ankaŭ ekzistas tri linioj de leĝera metroo (simile al tramo).

La Metroo de Madrido estas la oka metroreto de la mondo laŭ kilometroj (sen kalkulado de la Leĝera Metroo) post Londono, Nov-Jorko, Tokio, Seulo, Ŝanhajo, Moskvo kaj Pekino. Rimarkinda datumo kalkulante ke, Madrido kun tri milionoj da loĝantoj en la ĉefurbo kaj preskaŭ 6 milionoj en la metropolita areo, ĝi troviĝas en la numero 50 inter la metropoloj de la mondo.


Metrolinioj de Madrido

Linio Terminaloj Longeco Metrostacioj Dimensio Kajo
01
Ĉamartin-Pinaro – Valdekaro 23,876 km 33 mallarĝa 90 m
02
Elipo – Vojkruciĝo 9,531 km 16 mallarĝa 60 m
03
Vilaverdo Alta – Monkloo 16,424 km 18 mallarĝa 90 m
04
Argüelles – Ĉamartin-Pinaro 16 km 23 mallarĝa 60 m
05
Aleo de Osuno – Kampardomo 23,217 km 32 mallarĝa 90 m
06
Ronda Linio 23,472 km 28 larĝa 115 m
07
Hospitalo de Henaro – Pitiso 32,919 km 30 larĝa 115 m
08
Novaj Ministerioj – Flughaveno T4 16,467 km 8 larĝa 115 m
09
Herrera Oria – Argando de la Reĝo 38 km 27 larĝa 115 m
10
Hospitalo Infantino Sofia – Suda Pordo 36,514 km 31 larĝa 115 m
11
Elipsa Placo – La Fortuno 5,308 km 6 larĝa 115 m
12
MetroSudo 40,96 km 28 larĝa 115 m
21Ramal
Opero – Princo Pia 1,092 km 2 mallarĝa 60 m
TOTALO (metrolinioj) 281,780 km 282
31
Ĉamartin-Pinaro – Tablaso 5,395 km 9 (tramo) 45 m
32
Kolonio Ĝardeno – Aravako 8,680 km 13 (tramo) 45 m
33
Kolonio Ĝardeno – Pordo de Boadilla 13,699 km 16 (tramo) 45 m
TOTALO (linioj de Leĝera Metroo) 27,774 km 38
TOTALO Metroo + Tramo (16 linioj) 309,554 km 320

Leĝera Metroo

Leĝera Metroo, februaro 2007

La Leĝera Metroo estas tramo uzata por la transportado de pasaĝeroj en urbaj zonoj. La koncepto estas simila al moderna tramo, kaj unu el ĝiaj karakteroj estas la veturado tra propraj reloj, apartaj vojoj, kaj propra signalado, kvankam minimuma. La vagonoj estas aŭtonomaj puŝataj per elektro, tiamaniere la tramo denove traveturas Madridon post 35 jaroj.

Ĝia konstruado komenciĝis en decembro 2004. Entute 27,78 km longe el kiuj parto traveturas Pozuelon kaj la distrikton Hortalezo. Ĝi havas tri funkciantajn liniojn:

Funkciado kaj servoj

Horaro

La tuta reto ekfunkcias de 6:00 al 1:30, escepte de la sekcio de la (linio 9) kaj Pitiso (linio 7), kiu funkcias dum pli mallonga tempo (de 6:00 ĝis 23:30). Por enirado aŭ ekirado de la Flughaveno T1-T2-T3 kaj Flughaveno T4 oni devas pagi aldonaĵon de 1€ kiu vendiĝas aparte kaj por la uzantoj de simpla metrobileto (1 vojaĝo) aŭ por tiuj kiuj uzas metrobileton por 10 vojaĝoj. Nur la uzantoj de la transport-abonon (pormonata metro- busbileto) aŭ turisma metrobileto ne pagas tiun aldonaĵon.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj