Metroo de Marsejlo
La Metroo de Marsejlo (Francio) (france: Métro de Marseille) estas metrosistemo funkcianta per pneŭoj derivita de la teknologio disvolvigita de la RATP por la metroo de Parizo. Ĝi malfermiĝis unuafoje al la publiko en la jaro 1977. Ĝi konsistas el du linioj, parte subteraj, kun entute 19 km longe, situanta nur en la municipo Marsejlo. Nuntempe konstruiĝas du plilongigaĵoj.
Metrolinioj
Linio | Koloro | Itinero |
---|---|---|
Linio 1 | Blua | La Timone - La Rose |
Linio 2 | Ruĝa | Bougainville - Sainte-Marguerite |
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- RTM, Oficiala retpaĝo (france)
- Urbanrail.net (angle)
|