Miĥail Kuznecov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miĥail Kuznecov
ruse Михаил Борисович Кузнецов
Hejmkoboldo (ruse Домовой)


Naskiĝo la 21-an de aŭgusto 1965
en vilaĝo Jurovo, Ramenska distrikto, Moskva provinco, RSFSR, Sovetunio
Morto la 3-an de septembro 2004
en Beslano, Nord-Osetio, Rusio
Soldata kariero
Rango: majoro
Tempo de deĵoro: 19842004
Speco: specialaj fortoj
Taĉmento: Administracio «V» («Vimpel») de la Centro de Speciala Destino de la Federacia Sekurecservo de Rusio
Militoj: Soveta-afgana milito
Unua Ĉeĉena milito
Dua Ĉeĉena milito
Bataloj: Terorisma atako ĉe Dubrovka
Terorisma atako en Beslano
Medaloj: medalo «Ora Stelo», ordeno «Pro meritoj antaŭ la Patrujo» de la 4-a rango, ordeno de Kuraĝo, ordeno «Pro militaj meritoj», ordeno de Ruĝa Stelo, medalo de ordeno «Pro meritoj antaŭ la Patrujo» de la 1-a rango, medalo de ordeno «Pro meritoj antaŭ la Patrujo» de la 2-a rango
Persona informo
Aliaj nomoj Домовой
Lingvoj rusa
Ŝtataneco RusioSovetunio
Okupo
Okupo militisto • miner
vdr

Miĥail Borisoviĉ Kuznecov (ruse Михаил Борисович Кузнецов; naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1965, vilaĝo Jurovo, Ramenska distrikto, Moskva provinco, RSFSR, Sovetunio — la 3-an de septembro 2004, Beslano, Nord-Osetio, Rusio) estis rusia militisto, oficiro de la Administracio «V» («Vimpel») de la Centro de Speciala Destino de la Federacia Sekurecservo de Rusio, majoro, pereinta dum liberigo de la ostaĝoj dum la terorisma atako en Beslano. Postmorte li estis honorigita kiel Heroo de Rusio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miĥail Kuznecov naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1965 en laborista familio en vilaĝo Jurovo, Ramenska distrikto, Moskva provinco. Post fini la okan lernojaron, li iris al metilernejo en Moskvo, kie lernis de 1980 ĝis 1983. En 1984 li ekmilitservis. De aŭgusto 1984 ĝis aprilo 1986 li partoprenis batalojn en Afganio, kie estis honorigita je medalo «Pro kuraĝo».

Pro mastrumemo kaj kapablo krei komforton ie ajn estu lia milittrupo, kunservantoj kromnomis lin Hejmkoboldo (ruse Домовой). Tiu kromnomo sekvis lin post dungiĝo en la KGB en oktobro 1986.

En 1991 li militservis en la Vitebska divizio de la Paraŝutistaj trupoj en Belorusio, sed post la disfalo de Sovetunio en tiu ĉi jaro revenis al Rusio kaj dungiĝis al la specialaj fortoj. Laŭ iuj informoj li partoprenis sturmon de la Blanka Domo en 1993[1].

En julio 1997 Kuznecov estis translokita al la Administracio «V» de la Departamento pri lukto kontraŭ terorismo de FSB de Rusio («Vimpel»). Li plurfoje estis sendita al Norda Kaŭkazo kaj aliaj batallokoj, kie li partoprenis malfacilajn batalajn kaj speciajn operacojn.

Li partoprenis operacojn dum la Unua kaj Dua Ĉeĉenaj militoj, inkluzive sturmon de Grozno. En 2002 li partoprenis liberigon de ostaĝoj, kaptitaj dum la terorisma atako ĉe Dubrovka. Pro kuraĝo li estis honorigita je ordeno «Pro meritoj antaŭ la Patrujo» de la 4-a rango, ordeno de Kuraĝo, ordeno «Pro militaj meritoj», ordeno de Ruĝa Stelo, medalo de ordeno «Pro meritoj antaŭ la Patrujo» de la 1-a kaj la 2-a rangoj.

La lasta batalo en Beslano[redakti | redakti fonton]

La 1-an de septembro 2004 en Beslano (Nord-Osetio) teroristoj kaptis mezlernejon, ostaĝiginte ene de ĝi pli ol 1100 homoj. La 3-an de septembro 2004 en lerneja sporthalo, kie troviĝis plejparto de ili, okazis eksplodo. Postvivintaj ostaĝoj ekfuĝis, sed la teroristoj pafis post forkurantaj infanoj de mitraletoj kaj bombokanonoj. Oni ordonis al la specialaj taĉmentoj komenci la sturmon. Kvankam sapeisto laŭ militprofesio, ankaŭ li partoprenis la atakon.

La infanoj saltis de fenestroj, do li sukcesis inter la unuaj atingi la lernejon, trovis ie lernotablon kaj altrenis por ke la etuloj saltu de sur ĝi. Miĥail Kuznecov sukcesis evakui pli 20 infanoj, kiam en pordotruo aperis du teroristoj kaj ekpafis per mitralo kaj mitraleto. Li ekbatalis kontraŭ ili por ŝirmi infanojn kaj kamaradojn kaj mortpafis ambaŭ banditojn, sed estis vundita ĉe arterio kaj samvespere mortis pro la sangoperdo en malsanulejo de Vladikavkazo[2].

Citaĵo
 Вбежали три спецназовца. Хотя они были в шлемах, я очень хорошо рассмотрела одного из них и потом узнала из траурных теленовостей, кто он. Это был офицер «Вымпела» майор Михаил Кузнецов. Запомнила его рыжие усы и глаза с искоркой. Кузнецов нам крикнул: «Женщины, берите детей, залезайте на стол и прыгайте в окно». И мы выпрыгнули…   Enkuris tri specfortuloj. Kvankam ili estis en helmoj, mi tre bone vidis unu el ili kaj poste ekkonis de funebraj novaĵoj, kiu li estis. Tio estis oficiro de «Vimpel» majoro Kuznecov. Mi enmemoris liajn rufxajn lipharojn kaj okulojn kun fairero. Kuznecov kriis al ni: «Virinoj, prenu infanojn, grimpu sur tablon kaj saltu en fenestro». Kaj ni saltis... 
— Ĵanna Ziriĥova, ostaĝino, patrino de la sepjara Liza, pereinta dum la terora atako[3], Beslano. Patrinoj

Memoro[redakti | redakti fonton]

Miĥail Kuznecov estis entombigita en la gepatra vilaĝo Jurovo.

La 3-an de septembro 2007 en vilaĝo Jurovo, en la korto de lia mezlernejo estis solene malfermita la monumento de la Heroo de Rusio[4] fare de loka skulptisto Oleg Jerŝov[1][5].

Familio[redakti | redakti fonton]

Miĥail Kuznecov havis edzinon Tatjana (li pereis en ŝia naskiĝtago), la 10-jaraĝan filon Nikita kaj la 15-jaraĝan filinon Oksana[6]. Lia patro mortis sekvan jaron. La 18-jaraĝa Oksana estis morte tranĉvundita de iu la 4-an de septembro 2007 en vilaĝo Jurovo, sekvan tagon post solena malfermo en lerneja korto de la monumento de ŝia patro. Ŝi loĝis en tiu vilaĝo kun sia kvinmonata filino Anastasija kaj frato Nikita[7][8]. Enketistoj opinias ke temas pri privataj motivoj[4], sed iuj supozis venĝon pro la militagado de ŝia patro[2]. Ŝi estis enterigita apud la tombo de sia patro[4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 В Подмосковье увековечили память погибшего в Беслане майора ФСБ (ruse). Unueca Rusio (2007). Arkivita el la originalo je 2015-01-08. Alirita 2014-01-07.
  2. 2,0 2,1 . За что убили дочь спецназовца (ruse). Rossijskaja gazeta. Arkivita el la originalo je 2015-01-07. Alirita 2014-01-07.
  3. . Беслан. Мамы (ruse). Pomni Beslan (ruse Memoru Beslanon) (2014-09-03). Arkivita el la originalo je 2015-01-08. Alirita 2015-01-08.
  4. 4,0 4,1 4,2 Сын, отец, герой. Майор Кузнецов (ruse). 15-й регион (2013-09-04). Arkivita el la originalo je 2013-09-09. Alirita 2014-01-07.
  5. Подвиг майора ФСБ не забыт (ruse). NTV (2007-09-03). Arkivita el la originalo je 2015-01-07. Alirita 2014-01-07.
  6. . Война продолжается (ruse). Specnaz.ru. Arkivita el la originalo je 2015-01-08.
  7. Дарья Захарова, Ирина Блинник (2007-09-05) Убийственное эхо Беслана (ruse). Moskovskij komsomolec. Arkivita el la originalo je 2015-01-08. Alirita 2015-01-08.
  8. . В Подмосковье убили дочь героя Беслана (ruse). Izvestija (2007-09-06). Arkivita el la originalo je 2015-01-08. Alirita 2015-01-08.