Unua Ĉeĉenia milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Unua Ĉeĉena milito)
Rusa helikoptero Mi-8 detruita de ĉeĉenaj ribeluloj apud Grozno, decembro 1994.
Historio de Ĉeĉenio

Ĉi tiu artikolo apartenas al serio

Ĉi tiu artikolo apartenas al serio
Frua historio
Ĉeĉenoj, Vajnaĥoj
Tajpo, Tukĥumo
Ĉeĉenio kaj Rusio
Kaŭkaza milito
Norda Kaŭkaza Imamato
Tereka distrikto
Terekaj kazakoj
Rusia Enlanda milito
Montara Respubliko (1917—1919)
Tereka Soveta Respubliko (1918—1919)
Norda Kaŭkaza Soveta Respubliko (1918)
Norda Kaŭkaza Emirato (1919-1920)
Montara ASSR (1921—1924)
Ĉeĉena Nacia Distrikto (1920—1922)
Ĉeĉenio en Sovetunio
Ĉeĉena Aŭtonoma Regiono (1922—1934)
Ĉeĉena-Inguŝa ASSR (1934—1944)
Ĉeĉena-Inguŝa ASSR dum la Granda Patriotisma Milito (1941-1945)
Deporto de la ĉeĉenoj kaj inguŝoj (1944-1957)
Grozna distrikto (1944-1957)
Restarigo de la Ĉeĉena-Inguŝa ASSR (1957)
Ĉeĉena-Inguŝa ASSR (1957—1991)
Ĉeĉenio post la dissolvo de Sovetunio
Iĉkerio (1991-2000)
Unua Ĉeĉenia milito (1994-1996)
Ĥasavjurtaj Interkonsentoj (1996)
Intermilita krizo en Iĉkerio (1996-1999)
Dua Ĉeĉenia milito (1999-2009)
Ĉeĉenio (ekde 2000)
Ĉeĉenaj rifuĝintoj
vdr

La Unua Ĉeĉenia milito okazis inter Rusio kaj separistoj en Ĉeĉenio inter jaroj 1994 kaj 1996. Rezulto de ĝi estas fakta apartiĝo de separisma respubliko Iĉkerio el Rusia Federacio. Tiu fakta sendependeco, kvankam agnoskita de neniu ŝtato, daŭris ĝis la Dua Ĉeĉenia milito.

Post komenca kampanjo de jaroj 1994-1995, kies kulmino estis detrua batalo ĉe Grozno, la federaciaj trupoj penis kontroli la montarajn areojn, sed estis reĵetitaj reen fare de Ĉeĉeniaj partizanoj. Pro kontinuaj fiaskoj de la milito kaj granda popola opozicio al la konflikto en kaj ekster Rusio, antaŭ prezidenta baloto tiama rusa prezidento Boris Jelcin devis deklari batalhalton en 1996 kaj subskribi packontrakton sekvan jaron.

Laŭ oficiaj informoj rezulte de la konflikto pereis ĉirkaŭ 5500 rusaj militistoj, laŭ neoficialaj inter 3500 kaj 7500, kaj laŭ unu fonto eĉ 14000[1]. La kvanto de pereintaj separistoj estas pli malpreciza. Laŭ oficialaj informoj oni mortigis ĉirkaŭ 15 000 separistoj, dum separistaj fontoj asertas ke ne pli ol 3000. La nombro de mortitaj civiluloj estas, laŭ diversaj fontoj, inter 50000 kaj 100000, kaj ĉirkaŭ 200000 estis vunditaj. pli ol 500000 iĝis rifuĝintoj rezulte de la konflikto[2], ĉar la urboj kaj vilaĝoj tra la respubliko estis ruinitaj.

Fontoj de la milito[redakti | redakti fonton]

Antaŭ-historio[redakti | redakti fonton]

La kozakoj loĝis en ebena parto de nuna Ĉeĉenio ekde 16-a jarcento kaj militaj konfliktoj okazis ekde tiam. Unua amasa invado de Rusia armeo al Ĉeĉenio okazis dum regno de Petro la Granda en komenco de la 18-a jarcento. Post serio de detruaj militoj Rusio sukcesis aneksi Ĉeĉenion post Kaŭkaza milito en 1870-aj jaroj. Post tio, Ĉeĉenio konstante luktis por sendependeco kaj estigis multaj ribeloj kontraŭ la caro, sed sen sukceso. La provo separigi la regionon post frakaso de Rusia Imperio dum Rusa revolucio ankaŭ fiaskis kaj en 1922 Ĉeĉenio iĝis parto de la Bolŝevika Rusio kaj poste de Sovetunio.

En 1936 Josif Stalin deklaris kreon de Ĉeĉen-Inguŝa Aŭtonoma Soveta Socialista Respubliko kadre de RSFSR, kiu havis relative grandan kvanton de politika sendependeco (kiom entute eblis en reĝimo de stalinisma Rusio). Dum la dua mondmilito ĉeĉenoj ankaŭ strebis uzi la situacion por sendependiĝo. Pro tio la Soveta registaro akuzis la tutan popolon je kunlaboro kun Nazioj. En 1944 laŭ ordo de tiama ĉefestro de NKVD Lavrentij Berija ĉirkaŭ 1 miliono de ĉeĉenoj kaj inguŝoj estis laŭ etna principo elsenditaj al Siberio kaj Centrala Azio. Iliaj landojn kaj domojn Stalin donis al anoj aliaj popoloj, plejparte rusoj kaj kartveloj, sed ankaŭ ukrainoj kaj aliaj, ĉar Stalin strebis neniigi etnan unuecon de Ĉeĉenio. Dum la "degelo" post morto de Stalin, Nikita Ĥruŝĉov permesis al ĉeĉenoj kaj inguŝoj reveni al iliaj hejmlandoj kaj restarigis la respublikon en 1957.

La disfalo de Sovetunio[redakti | redakti fonton]

Rusio iĝis sendependa lando post Disfalo de Sovetunio en decembro de 1991. Kvankam ĝi estis plejparte akceptita kiel hereda ŝtato de Sovetunio, ĝi perdis grandan parton de sia potenco kaj ne plu povis subpremi liberiĝajn movadojn per pura politika kaj ekonomia premo. Kvankam etnaj rusoj estis pli ol 70% de la loĝantaro de iama RSFSR, ekzistis grandaj entaj kaj religiaj diferencoj inter regionoj kaj aperis emo de sendependismaj movadoj. En Soveta periodo ĉirkaŭ 100 nacioj havis entajn enklavojn kun formaj rajtoj de federaciaj subjektoj. Dum 1990-aj jaroj multaj el ili postulis faktan aŭtonomion.

Prezidento Boris Jelcin dum sia elekta kampanjo de 1990 deklaris, ke solvo de tiuj problemoj estas prioritata. En 31-a de marto 1992 li kaj Ruslan Ĥasbulatov (posta ĉefestro de Supera Soveto kaj etna ĉeĉeno) subskribis Federacian pakton ambaŭflanke kun 86 el 88 subjektoj de Rusa Federacio. En preskaŭ ĉiuj okazoj la pustuloj por sendependiĝo estis negocitaj por regiona aŭtonomio kaj impostaj privilegioj. La pakto priskribis tri bazajn tipojn de federaciaj subjektoj kaj rajtoj de loka kaj federacia registaroj en ĉiu el ili.

La nuraj du subjektoj de federacio kiuj rifuzis subskribi la pakton estis Ĉeĉenio kaj Tatarstano. En printempo de 1994 Jelcin sukcesis signi apartan traktaton kun tiama prezidento de Tatarstano Mintimer Ŝajmiev, kiu donis al la respublikon grandan aŭtonomion kadre de Rusio. Do, Ĉeĉenio restis ununura regiono kiu ne signis la pakton. Nek Jelcin, nek Ĉeĉenia loka registaro faris iujn provojn negoci la situacion. La ĉeĉenoj preferis vivi laŭ propraj moroj kaj ignori la federacian registaron kaj Jelcin ne emis lasi sendependan popolon ene de Rusia teritorio. La plenskala konflikto iĝis neevitebla.

Ĉeĉenia Deklaracio de sendependeco[redakti | redakti fonton]

Ĉeĉenio (ruĝe) en mapo de Rusia Federacio.

En 6-a de septembro 1991 militantoj de Tut-Nacia Kongreso de Ĉeĉena Popolo (TNKĈP), la partio de eksa Soveta generalo de aerarmeo Ĝoĥar Dudajev sturmis sesion de la Supera Juĝo de Ĉeĉen-Inguŝa ASSR kun celo demandi sendependecon. Dum la sturmo mortis ĉefo de Ĉeĉenia branĉo de Komunista Partio de Sovetunio Vitalij Kucenko, kiu aŭ mem falis el fenestro de dua etaĝo aŭ estas ĵetita. Tiu morto efektive dissolvis la registaron de Ĉeĉen-Inguŝa Aŭtonoma Respubliko[3][4][5].

En sekva monato Dudajev kaj lia partio gajnis egan popularecon kaj popolan subtenon inter la ĉeĉenoj kaj povis neniigi federacian administracion, apogantan fare de centra federacia registaro. Li estis elektita kiel prezidento kaj proklamis sendependecon de Sovetunio. En novembro 1991 Jelcin sendis armeajn trupojn al Ĉeĉenio, sed pro efikaj agoj de trupoj de Dudajev ili ne povis eĉ forlasi flughavenon post landiĝo kaj post ioma tempo estis retiritaj. En junio 1992 el sendependa Ĉeĉen-Inguŝa Aŭtonoma Respubliko apartigis Inguŝio, kiu eniris konflikton kun alia Rusia respubliko Norda Osetio. Poste Ignuŝio aliĝis al Rusia Federacio dum Ĉeĉenio deklaris plenan sendependecon en 1993 kiel Ĉeĉena Respubliko de Iĉkerio.

Interna konflikto en Ĉeĉenio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1991 ĝis 1994 Iĉkerio estis fakte sendependa de Rusia registaro, sed neniu stato agnoskis ĝin sendependa. Ĉeĉena ekonomio komencis malkreski pro ekonomia blokado kaj manko de komerco. La industrio ankaŭ komencis malaperi, ĉar multaj laboristoj kaj inĝenieroj forlasis la respublikon pro malriĉeco, alta krimnivelo kaj onidiroj pri etnaj persekutoj kontraŭ ne-ĉeĉenoj. La aŭtoritato de Dudajev ankaŭ malkreskis kaj kreskis opozicio kontraŭ li, kun granda subteno el Rusio. En malfrua tiu periodo okazis veraj bataloj inter subtenantoj kaj malapogantoj de Dudajev, ofte eĉ kun uzo de pezaj armiloj.

Subtenantoj de Dudajev preĝas antaŭ prezidenta palaco en Grozno, 1992

En marto 1992 la opozicio provis perforte detronigi na Dudajev, sed ilia tumulto fiaskis. Monaton poste, Dudajev enkondukis rektan prezidentan regon kaj dispelis la parlamenton por eviti la referendumon por voĉdono de malfido. Rusaj federaciaj trupoj kiuj zorgis pri Oseta-Inguŝa konflikto estis movigitaj al Ĉeĉenia landlimo en malfrua oktobro 1992, kaj Dudajev, kiu perceptis tiun akton "akto de agreso kontraŭ sendependa Ĉeĉenia Respubliko" deklaris krizostaton kaj minacis per mobilizo se Rusiaj trupoj ne revenos de la limo. Post alia tumulto en decembro 1993 la opozicio organizis alternativan registaron por Ĉeĉenio kaj petis helpon de Moskvo.

En aŭgusto 1994 la koalicio de pro-Rusiaj opoziciaj grupoj en nordo de Ĉeĉenio lanĉis militan kampanjon kontraŭ registaro de Dudajev. Rusio subtenis ilin per financoj, armiloj kaj solduloj. Ĉiuj aviadaj vojoj el Rusio al Grozno estis nuligitaj kaj la bordaj trupoj establis blokadon de la respubliko. En 30-a de oktobro 1994 Rusia aviadilo sen iuj signoj komencis ĵeti bombojn al Grozno. La opoziciaj trupoj kune kun Rusiaj solduloj lanĉis atakon al Grozno en mezo de oktobro 1994, sed ĝi fiaskis pro malbona organizo. En 26-27-a de novembro ili okazigis duan, plej grandan atakon, kiu finis je granda batalo en Grozno. La Ĉeĉena Nacia Gvardio de Dudajev sukcese disbatis la atakantojn. Krome, por granda hontigo de Kremlo, ili ankaŭ kaptis ĉirkaŭ 20 soldatojn de Rusia armeo kaj ĉirkaŭ 50 aliajn Rusiajn civitanojn, solditaj de Rusia ŝtat-sekureca organizo FSK[6].

En 29-a de novembro, Boris Jelcin deklaris ultimatumon por ĉiuj frakcioj en Ĉeĉenio kun ordono senarmiĝi kaj kapitulaci. Kiam la registaro en Grozno rifuzis, Jelcin ordonis militan atakon kun ekskuzo de "restarigo de konstitucia ordo". En 1-a de decembro Rusio lanĉis grandan aerbombadon de Grozno kaj aliaj militaj punktoj de Ĉeĉenio.

En 6-a de decembro 1994 Dudajev kaj Rusia defendministro Pavel Graĉov subskribis batalhalton kaj konsentis ne plu uzi perforton. Sed jam kvin tagojn poste, en 11-a de decembro, Rusiaj trupoj amase invadis Ĉeĉenion por "establi konstitucian ordon en Ĉeĉenio kaj konservi teritorian unuecon de Rusia Federacio". Graĉov tiam fanfaronis ke li povas disbati armeon de Dudajev per unu avian regimenton kaj proklamis ke tio ĉi estos "sensanga blitzkrieg, kiu finos ne malpli frue ol la 20-a de decembro".

Rusia militoperacio en Ĉeĉenio[redakti | redakti fonton]

Komencaj eventoj[redakti | redakti fonton]

En 11-a de decembro 1994 Rusia armeo lanĉis grundatakon kontraŭ Grozno. La ĉefa atako estis portempe haltita pro komandanto de Rusia armeo general-kolonelo Eduard Vorobjov, kiu rifuzis ataki kaj rezignis je protesto, proklamante ke estas "krimo" uzi armeon kontraŭ "nia propra popolo". Multaj rusiaj oficistoj kaj registoj ankaŭ oponis la militon. Emil Pain, konsilisto de Jelcin pri problemoj de nacioj, kaj general-kolonelo Boris Gromov (komandanto de Ruĝa armeo dum Soveta-Afgania milito) ankaŭ rezignis por protesto kontraŭ la invado. Gromov diris en televido "Tio estos sanga banejo kaj nova Afganujo". Same faris general-majoro Boris Polakov. Pli ol 800 profesiaj soldatoj kaj oficiroj rifuzis partopreni en la operacio; el ili 83 estis kondamnitaj de tribunalo, ĉiuj aliaj dispelitaj. Poste general-leŭtenanto Lev Roĥlin rifuzis ricevi gratifikon de Heroo de Rusio por lia parto en la milito.

La Ĉeĉnia aerarmeo havis nur kelkajn aviadilojn, kiu estis detruitaj dum unuaj kelkaj horoj de la milito. Ĉ. 500 membroj de Ĉeĉena milicio akceptis promeson de Jelcin pri amnestio por Ĉeĉenaj militistoj kaj dizertis. Tamen, la esperoj de Jelcinaj oficistoj por rapida ĥirurga frapo kaj baldaŭa kapitulaco de la Ĉeĉenoj ne realiĝis kaj Rusio trovis sin en longa kaj laciga milito. La esprit de corps de Rusia armeo estis malalta dekomence, ĉar la trupoj estis malbone priparitaj, ekipitaj kaj ne havis iun komprenon pri celoj de la batalo. Kelkaj Rusiaj trupistoj rezistis ordonojn ataki kaj en kelkaj okazoj eĉ sabotis sian propran ekipon. En Inguŝio civilaj protestantoj haltigis kolumnon de militaj vehikloj kaj bruligis na ĉirkaŭ 30 el ili, dum ĉirkaŭ 70 soldatoj dizertis siajn trupojn. Poste la kolumno estis haltigita pro neatendanta rezisto de Ĉeĉenaj milicistoj apud vilaĝo Dolinskoje. Grupo de ĉirkaŭ 50 Rusiaj paraŝutistoj kapitulacis al loka milicio post kiam ili estis defalitaj en Ĉeĉenio.

Malgraŭ ordonoj de Jelcin la Rusia armeo, plejparte kreata el eksaj banditoj kaj solduloj, baldaŭ komencis ondon de rabo kaj perforto en Ĉeĉenio, kaŭzante grandan kontraŭstaron inter Ĉeĉeniaj civitanoj. Eĉ membroj de opozicio, kiuj originale petis Rusion agi kontraŭ Dudajev, flankis kun li por protekti sian popolon. Aliaj problemoj okazis kiam Jelcin komencis sendi al Ĉeĉenio novtrejnitajn soldatojn el apudaj regionoj, kiuj ricevis preskaŭ neniun militan trejnadon krom marŝoj kaj paradoj. Mobilaj trupoj de Ĉeĉenaj partizanoj kaŭzas grandan kvanton de mortoj inter nepriparitaj kaj nebatalemaj Rusiaj trupoj. La komandantoj rekomencis taktikon de tapiŝ-bombado kaj nedistingaj atakoj per raketa artilerio, kiuj kaŭzis enormajn kvantojn de mortintoj inter loĝantaro de Ĉeĉenio, kaj ĉeĉenoj kaj rusoj. En mezo de januaro 1995 estis miloj de civitanoj, mortitaj per Rusiaj bomboj[7]

Post kiam la Rusia armeo fokusis atakon al Grozno, la Ĉeĉenoj komencis pripari bunkrojn por defendi la ĉefurbon. En 29-a de decembro okazis unu el nur kelkaj veraj venkoj de Rusio en Ĉeĉenio, kiam rusia aerarmeo kaj paraŝutistoj sukcesis okupi vilaĝon Ĥankala apud Grozno kaj rebatis atakon de ĉeĉenaj trupoj. Sekva celo estis Grozno mem.

Batalo de Grozno[redakti | redakti fonton]

Ĉeĉena militanto apud ruinoj de Grozna prezidenta palaco, januar 1995.

Kiam Rusio atakis Ĉeĉenian ĉefurbon Groznon en decembro 1994 - januaro 1995, miloj kaj miloj de civitanoj jam mortis pro bombado kaj artileriaj atakoj. La bombado de Grozno estis plej forta bombado en Eŭropo ekde detruo de Dresden dum la Dua mondmilito[8]. Post fiasko de kelkaj sturmoj, Rusia armeo penis bombdetrui la urbon. La aerarmeo ĵetis sennombrajn bombojn dum la artilerio lanĉis raketojn de la lando. Samtempe Rusiaj registoj akuzis la Ĉeĉenojn je uzo de "homaj ŝildoj" pro grandaj kvantoj de civitanoj, kiuj ne permesis tutan detruon de la urbo[9].

Unua atako finiĝis je granda malvenko de atakantoj kaj multaj mortoj inter Rusiaj trupoj. Proksimume inter 1000 kaj 2000 da Rusiaj federaciaj soldatoj mortis dum atako je Silvestro. El ĉirkaŭ 1000 soldatoj de 131 Motora Brigado "Majkop" sendita en la urbon nur ĉirkaŭ 230 travivis post 60-hora batalo, kaj eĉ el tiuj triono estis kaptitaj. Aliaj rusoj trupoj perdis centojn da homoj dum unuaj du-tri tagoj de sieĝo.[10].

Malgraŭ multaj viktimoj de la atako, Rusio armeo eventuale okupis Groznon dum akra urba gerilo. En 7-a de januaro 1995 Rusio general-majoro Viktor Vorobjov estis mortita en Grozno per haŭbizo, iĝante la unua el longa listo de Rusiaj generaloj pereintaj en Ĉeĉenio. En 19-a de januaro, malgraŭ egaj perdoj, Rusiaj trupoj okupis ruinojn de la prezidenta palaco. La ĉeĉenoj defendis ĝis dum pli ol tri semajnoj, kaj je la tempo de okupo ĝi kaj apudaj distriktoj de la urbo estis preskaŭ tute ruinitaj. La batalo en sudaj partoj de la urbo oficie finiĝis en la 6-a de marto 1995.

Laŭ kalkuloj de Sergej Kovalov ĉirkaŭ 27000 civitanoj mortis dum unuaj 5 semajnoj de bataloj. Dmitrij Volkogonov, la generalo kaj historiisto de moderna Rusio, asertas ke Rusiaj bombadoj mortigis ĉirkaŭ 35000 civitanojn el kiuj 5000 estis infanoj. Li ankaŭ asertas ke plimulto de la mortintoj estis etnaj rusoj, ĉar plimulto de la ĉeĉenoj loĝis en montaraj vilaĝoj kaj ne en la urbo. Rusiaj militistoj ankaŭ agnoskis ĉirkaŭ 2000 mortintoj kaj perditoj el flanko de Rusia armeo.[11]. Internaciaj observistoj de OSKE priskribis la scenojn de milito kiel "neimagebla katastrofo". Eksa (kaj ununura) prezidento de Sovetunio Miĥail Gorbaĉov komentis pri la milito ke ĝi estas "honta, sanga aventuro" dum Germania kanceliero Helmut Kohl priskribis la eventojn kiel "frenezaĵo"[12].

Daŭraj Rusiaj atakoj[redakti | redakti fonton]

Rusiaj tankoj iras tra montaraj areoj en Ĉeĉenio, 1995.

En sudaj montaraj areoj de Ĉeĉenio Rusio lanĉis amasan atakon la la tuta fronto en 15-a de aprilo 1995, atakante en kolumnoj de 200-300 vehikloj[13]. Ĉeĉenoj obstine defendis urbon Argun, movigante sian militan stabon unue al Ŝali, poste, post kiam Ŝali estis blokita fare de rusiaj trupoj, al Serĵen-Jurt kaj finfine al vilaĝo Vedeno, kiu estis fortikaĵo de Ŝamil Basajev. La due plej granda urbo de Ĉeĉenio Gudermes estis transdonita sen iu lukto, sed la eta vilaĝo Ŝatoj estis dum longa tempo defendita de Ruslan Gelajev. Eventuale ĉeĉena komanda stabo fuĝis el Vedeno al vilaĝo Dargo kaj el tie al Benoj[14].

Inter januaro kaj junio 1995, dum la federaciaj trupoj okupis plejparton de la respubliko, ili perdis ĉirkaŭ 2800 mortintaj, ĉirkaŭ 10000 vunditaj kaj pli ol 500 kaptitaj laŭ reporto de Usona armeo[15]. La plej uzata strategi de Rusio estas uzo de peza artilerio kaj aerbombado kontraŭ ĉiuj rezistantaj urboj kaj vilaĝoj malgraŭ civitanaj viktimoj. Pro tio multaj Ĉeĉenaj fontoj kaj informiloj el demokrataj landoj nomis la bombadon intencaj teroratakoj kontraŭ Ĉeĉeniaj popoloj[16].

Ĉar plimulto de ĉeĉenaj civitanoj aŭ loĝis en montaraj vilaĝetoj, aŭ fuĝis tien al siaj tejpoj (ĉeĉenaj klanoj), granda plimulto de civitanaj perdoj en urboj estis rusoj aŭ aliaj neĉeĉenoj, posteuloj de enmigrintoj, kiuj venis al la respubliko dum Stalinaj tempoj. La vilaĝoj, tamen, ankaŭ estis atakitaj, eĉ se tie estis neniuj subtenantoj de Ĉeĉenaj partizanoj. Ekzemple, almenaŭ 55 civitanoj estis mortitaj dum atako al Ŝali je 3-a de januaro 1995 per grapolbomboj.

Anoj de rusiaj trupoj, aparte tiuj de MVD (rusia polico) okazigis sennombrajn krimojn kontraŭ la ĉeĉenaj civitanoj - sistemaj aktoj de torturo kaj amasa ekzekuto de civitanoj pro iu suspekto je ligoj kun la rezistantaj partizanoj, persekutoj kontraŭ ĉeĉenoj laŭ etna principo kaj "purigoj" de tutaj urboj kaj vilaĝoj. Ekzemple, en vilaĝo Samaŝki rusiaj trupoj mortigis pli ol 103 civitanojn kaj kelakcent pli estis batitaj kaj torturitaj[17]. Organizaĵoj por homaj rajtoj multfoje priskribis eventoj kiam Rusiaj soldatoj atakis, seksperfortis kaj prirabis civitanojn, ofte laŭ etna principo sed ankaŭ ofte senrigarde de nacieco de viktimoj[18]

Adoleska Ĉeĉena militanto

Dum la kontinua milito la separistoj eventuale komencis ostaĝoprenojn por influi Rusian registaron kaj ĝeneralan publikon. En junio 1995 ribelula trupo de Ŝamil Basajev sukcesis okupi malsanulejon en urbo Budjonovsk en suda Rusio kaj ĉirkaŭ 1500 homoj iĝis ostaĝoj. Rusia registaro provis perforte liberigi la ostaĝojn, sed fiaskis kaj ĉirkaŭ 120 ostaĝoj mortis dum la sturmo. La ribeluloj negocis haltigon de militaj operacioj en Ĉeĉenio dum tempo kiam la ostaĝoj estis prenitaj, kio ebligis la partizanojn regrupi kaj prepari tut-nacian gerilon. Poste ili sukcese forlasis la okupitan malsanulejon kaj revenis en Ĉeĉenion.

Pro granda skalo de krimoj kaj perforto kontraŭ ĉeĉena loĝantaro, multaj eĉ eksaj oponantoj de Dudajev unuiĝis kun li. Miloj de volontuloj strebis aliĝi al ĉeĉena gerila armeo, multaj aliaj formis lokajn grupojn de milicio por protektis siajn loĝpunktojn. Entute, laŭ fontoj de ĉeĉenaj separistoj, la ribelaj trupoj nombris ĉirkaŭ 10000-12000 homoj. Lau reportoj de UN tio ankaŭ inluzivis virinojn kaj infanojn de 11-14 jaroj[19].

Krom kutimaj bataloj la ĉeĉena rezista armeo vaste uzis tian gerilan taktikon kiel saboto, mienado de vojoj, kaj embuskoj kontraŭ okupanta armeo. Multaj eksplodaĵoj uzataj dum la rezisto estis amatoraj kaj hejmfaritaj. Laŭ fontoj de Rusia militistaro en somero 1995, la mien-atakoj "ekhavis amasan karakteron".

Organizaĵoj por Homaj Rajtoj reportis multaj eventoj de senkiala uzo de perforto fare de Rusiaj trupoj. Ekzemple, dum batalo ĉe Gudermes en decembro 1995 Rusia armeo batis partojn de urbo per peza artilerio kaj mortigis pli ol 267 civitanojn. Ili ankaŭ malebligis forlason de la urbo por la civitanoj kaj ne permesis al helporganizaĵoj helpi civitanojn[17] Ankaŭ ekzistas informo pri partizanoj, kiuj mortigis civitanojn, suspektitajn je kunlaboro kun federacia okuparmeo. Ambaŭ flankoj estas reportitaj uzataj homajn ŝildojn el civitanoj pro kovri la movon de trupoj. Ekzemple, foje grupo de rusiaj federaciaj soldatoj prenis ĉirkaŭ 500 civitanajn ostaĝojn en 9-a municipa malsanulejo de Grozno[20]). Laŭ informiloj de internaciaj organizaĵoj, rusaj trupoj faris na multoble pli krimoj kontraŭ homaj rajtoj ol ĉeĉenaj separistoj[2]. La krimoj de rusaj soldatoj estis toleritaj, malofte enketitaj kaj preskaŭ neniam punitaj (bona ekzemplo estas historio de Vladimir Glebov).

Ĉar en tiuj tempoj televido kaj preso en Rusio ankoraŭ estis relative liberaj, bildoj kaj scenoj de milito aperis preskaŭ sen iu cenzuro. Rezulte, en Rusia publiko okazis granda perdo de kredo al prezidento Jelcin kaj lia registaro kaj ega malkresko de lia populareco. Ĉeĉenia milito estis unu el plej grandaj problemoj de Jelcin dum elekta kampanjo de 1996 kaj nur pro multaj trompoj kaj falsaj promesoj li sukcesis gajni la elekton kontraŭ komunisto Gennadij Zjuganov. Krome, granda kvanto de etna perforto kontraŭ la ĉeĉenoj instigis timon inter aliaj minoritataj etnaj grupoj de Rusia Federacio, aparte en Kaŭkazo.

En aŭtuno 1995 komandanto de rusiaj okupaj trupoj en Ĉeĉenio general-leŭtenanto Anatolij Romanov iĝis paralizita pro bomba eksplodo en Grozno. Suspekteble, la atako estis performita fare de Rusiaj militistoj aŭ agentoj de ŝtata sekureco, ĉar ĝi okazis ĝuste tiam, kiam Romanov kaj tiama ĉeĉena komandanto Aslan Masĥadov laboris por batalhalto en Ĉeĉenio[21]. Tiusomere ili du kune venis al sudo de Ĉeĉenio kie negocis liberigon de kaptintaj rusaj soldatoj[22].

En februaro 1996 en Grozno okazis paca marĉo por sendependeco, en kiu partoprenis dekmiloj da homoj. Rusiaj okupantaj trupoj komencis pafi al pacaj demonstrantoj kaj mortigis iom el ili[23].

Disvastigo de la milito[redakti | redakti fonton]

Ĉeĉena militanto kun Borz

Post kiam tiama ĉefa muftio de Ĉeĉenio Aĥmad Kadirov proklamis Ĝihadon kontraŭ Rusio, multaj volontuloj alvenis el islamaj landoj kiel muĝahidoj por helpi kontraŭstari Rusian okupon. Oni kredas ke entute ĉirkaŭ 5000 ne-ĉeĉenaj volontuloj luktis en Ĉeĉenia flanko dum la milito. Plimulto el ili estis de Kaŭkazaj popoloj - ĉirkaŭ 1000 kartveloj kaj abĥazoj, ĉirkaŭ 500 inguŝoj, kaj ĉirkaŭ 200 azerioj. Ankaŭ venis islamanoj el aliaj landoj, inkluzive ĉirkaŭ 300 turkoj kaj ĉirkaŭ 100 araboj kaj persoj. Inter islamaj volontuloj ankaŭ estis civitanoj de Rusio, inkluzive loĝantoj de Moskvo. Krome, pli ol 400 volontuloj venis el Ukrainio kaj baltaj ŝtatoj - ili plejparte ne estis islamanoj, sed anoj de iuj naciismaj movadoj, kiuj timis ke Rusia imperiismo, venkinte en Ĉeĉenio, disvastiĝos al tuta Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj kaj iliaj landoj perdos malfacil-gajnitan sendependecon.

Krome, multaj internaciaj islamaj movadoj montris solidarecon kun Ĉeĉena popolo, ofte eĉ performante ostaĝoprenojn kaj aliajn kontraŭleĝajn agojn. Ekzemple en 9-a de januaro 1996 turka pasaĝera ŝipo estis kaptita fare de simpatiantoj de la ĉeĉenoj, kaj en 6-a de marto 1996 samo okazis al Kipra aviadilo. Tiuj incidentoj ne kondukis al iuj homaj mortoj.

Dumtempe, milito en Ĉeĉenio naskis novan formon de separismo en Rusio. Multaj aŭtonomaj kaj sendependaj respublikoj rezistis varbadon de homoj por servi en Ĉeĉenio kaj kreis leĝojn kaj dekretojn por kontraŭstari tion. Ekzemple en Ĉuvaŝio oni establis dekretoj por jura protekto de varbatoj, kiuj rifuzis servi en Ĉeĉenio. Multaj lokaj leĝdonaj strukturoj celis establi limojn je kiom da armeo povas esti uzata en etnaj kaj regionaj konfliktoj ene de Rusio. Multaj el ili strebis malpermesi uzon de soldatoj en deviga militservo por lokaj konfliktoj kaj uzi nur profesiajn militistojn; aliaj postulis tutan baron de iu enmiksiĝo de la armeo en hejmajn konfliktojn.

Bataloj ankaŭ okazis en najbara Rusia respubliko de Inguŝio en 1995, kiam Rusiaj trupoj postsekvis grupojn de ĉeĉenaj partizanoj eksterlimen. Entute pli ol 200000 rifuĝantoj el Ĉeĉenio kaj Norda Osetio jam loĝis en Inguŝio kaj tio estas peniga por malforta inguŝia ekonomio. Invadoj de Rusiaj soldatoj el Ĉeĉenio igis la situacion eĉ pli malfacila. En kelkaj okazoj Inguŝia prezidento Ruslan Auŝev protestis invadon de lia respubliko kaj eĉ minacis juĝproceson kontraŭ la Ministrejo de Defendo pro damaĝoj. Li diris ke lia popolo ne forgesos kiel la samaj rusiaj trupoj kaj "la sama Ministro pri defendo" (Graĉov) asistis detruon de inguŝaj vilaĝoj kaj ekziligon de inguŝoj dum konflikto en Norda Osetio en 1992[24]. Krome, Rusiaj soldatoj (multaj el kiuj estis eksaj malliberuloj pro ŝteloj, raboj, mortigoj kaj aliaj krimoj) performis murdojn, rabojn kaj seksperfortadoj en Inguŝio. Unufoje incidento, dum kiu ebriaj Rusiaj soldatoj mortigis na almenaŭ naŭ Inguŝiaj civitanoj kaj unu soldato el Baŝkirio okazis eĉ parte antaŭ la okuloj de deputatoj de Rusia Dumao. En unu el pli fruaj incidentoj ebriaj Rusiaj soldatoj mortigis na unu el siaj kamaradoj, Inguŝia Ministro pri Sano kaj kvin inguŝaj vilaĝanoj[25].

Rusia registaro ne povis fini la militon pro timo ke ĝia fino estos rigardata kiel fiasko de tuta imperi-konservisma politiko. Tio, siavice, kondutus al aro de novaj separatismaj provoj en Rusiaj regionoj kaj prezentos novan celon por kreskanta novnazia movado de Rusio. La malamikemo kontraŭ la ĉeĉenoj, ĉiumaniere subtenanta fare de la registaro, kreskis en rusia popolo. La kozakoj komencis organizi trupoj por batali la ĉeĉenoj kaj la soldatoj de regulara armeo iĝis pli kaj pli sangavidaj kontraŭ ĉeĉena popolo. En januaro 1996 Rusiaj trupoj reagis al ostaĝopreno en Kizlar fare de pro-ĉeĉenaj militantoj per detruo de paca vilaĝo Pervomajskoje ĉe limo inter Rusio kaj Dagestano. Tiu ago instigis malkontenton en antaŭe lojala Dagestano.

Pliaj Rusiaj atakoj[redakti | redakti fonton]

Ĉeĉenaj militantoj

Rusia armeo, malbone disciplinita, provizita kaj estrita, pruvis sin nekapabla subpremi ĉeĉenan popolan movadon en Grozno, nek en kamparaj areoj. Rusia armeo bezonis pli ol 15 monatojn por okupi etan vilaĝon Bamut en nordokcidento de Grozno. Ĝi finfine kapitulacis nur en 22-a de majo 1996. En 6-a de marto 1996 inter 1500 kaj 2000 Ĉeĉenaj militantoj enfiltriĝis en Grozno kaj lanĉis tritagan atakon en la urbo. Ankaŭ en marto la ĉeĉenoj okupis na Samaŝki, kie centoj de vilaĝanoj travivintaj la lastajn rusajn atakojn, estis mortitaj per senorda pafado de Rusia artilerio. En 16-a de aprilo trupoj de araba muĝahido Ibn al-Ĥattab detruis kolumnon de Rusiaj blendotrupoj apud vilaĝo Ŝatoj, kie sukcesis mortigi almenaŭ 53 soldatojn. En alia batalo apud Vedeno estis mortigitaj almenaŭ 28 Rusiaj okupantoj[26].

Pro grandaj perdoj kaj militaj malvenkoj la milito iĝis pli kaj pli malpopulara en Rusio. Antaŭ prezidentaj elektoj de 1996, Jelcin serĉis rimedon haltigi la militoj por ne perdi voĉdonojn. Kvankam Ĝoĥar Dudajev estis mortita per gvidata misilo en 21-a de aprilo 1996, la ribela movado ne ĉesis. Jelcin oficie deklaris "venkon" en 28-a de majo 1996 post kiam li signis novan portempan batalhalton kun Zelimĥan Jandarbijev, tiama portempa (post morto de Dudajev) prezidento de Iĉkerio[27]. Malgraŭ la batalhalto, Rusiaj trupoj daŭre kondutis militaj operacioj en la respubliko. En 6-a de aŭgusto 1996, tri tagojn antaŭ Jelcin oficie komencis sian duan prezidentan periodon, kaj Rusiaj trupoj moviĝis al sudo por finala atako al restantaj ribelaj fortikaĵoj en la montaro, la Ĉeĉenoj lanĉis novan subitan atakon al Grozno.

La tria batalo de Grozno[redakti | redakti fonton]

Ĉeĉena militanto kaŝas sin malantaŭ bruligita Rusia militamaŝino BMP-1 en strato de Grozno

Malgraŭ la fakto, ke ĉirkaŭ 12000 Rusiaj soldatoj estas lokitaj en kaj ĉirkaŭ Grozno, pli ol 1500 Ĉeĉenaj militantoj sub gvido de Aslan Masĥadov, Ŝamil Basajev kaj Ruslan Gelajev okupis stratojn kaj distriktojn dum nur kelkaj horoj. Poste, la atakantoj sieĝis Rusiajn bazojn kaj la sidejon de okupanta registaro. Multaj kunlaborantoj kaj agentoj de Rusia registaro estis kaptitaj kaj, en kelkaj okazoj, ekzekutitaj[28] En la sama tempo kaptitaj estis Rusiaj trupoj en Argun kaj Gudermes.

Kelkaj provoj de Rusia armeo liberigi kaptitajn trupojn (plejparte de MVD) kiuj estis detenitaj fare de Ĉeĉenoj, estis repelitaj kun grandaj Rusiaj perdoj. La 276-a Motora Regimento de Rusio perdis ĉirkaŭ 450 de 900 homoj mortaj aŭ vunditaj post dutaga batalo en la urba centro. Entute, laŭ Rusiaj fontoj, estis ĉirkaŭ 200 mortitaj rusiaj soldatoj kaj pli ol 800 vunditaj, dum laŭ informiloj de Iĉkerio pli ol 1000 okupantoj estis mortitaj. Miloj kaj miloj da timigitaj, malsataj kaj soifaj rusaj soldatoj estis kaptitaj kaj malarmigitaj, kaj la ribeluloj prenis iliajn armilojn kaj ekipaĵojn.

En 19-a de aŭgusto, malgraŭ esto de inter 50000 kaj 200000 civitanoj kaj miloj de federaciaj soldatoj en Grozno, Rusia komandanto Konstantin Pulikovskij starigis ultimatumon por ĉeĉenaj ribeluloj ke ili forlasu la urbon aŭ la urbo estos detruita per amasa aerbombado kaj artileria pafado. Pro tio en la urbo aperis granda paniko kaj multaj homoj penis forlasi la urbon. Kiam la armeo religis la minacon de Pulikovskij, multaj rifuĝantoj estis mortigitaj per bombaj ŝeloj kaj fragmentoj de kondtruaĵoj[29]. En 22-a de aŭgusto la flankoj atingis batalhalton; Pulikovskij estis anstataŭigita per generalo Aleksander Lebed, kiu nomis la ultimatumon de Pulikovskij "malbona ŝerco"[30]. Masĥadov, tamen, opiniis ke la ultimatumo probable estis ideo de Lebed[31].

Traktato de Ĥasav-Jurt[redakti | redakti fonton]

Post ok horoj de negoco Lebed kaj Masĥadov sukcesis krei kaj signi pactraktaton ĉe urbo Ĥasavjurt en 31-a de aŭgusto 1996. Ĝi inkluzivis teknikajn aspektojn de malmilitiĝo, liberigon de Grozno de ambaŭ armeoj, kreon de kuna stabo por prevento de marodo kaj eliron de ĉij la federaciaj trupoj el Ĉeĉenio antaŭ 31-a de decembro 1996 kaj la aserton ke neniu plia traktato inter Rusa Federacio kaj Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio estas bezonata antaŭ malfrua jaro 2001. La milito efektive finiĝis post tiu traktato.

Postkalkuloj[redakti | redakti fonton]

Perdoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ informoj de Rusia Ĝenerala stabo, dum la milito 3826 Rusiaj soldatoj estas mortitaj, 17892 vunditaj kaj 1906 perditaj kun ilia loko nekonata.[32]. Laŭ NVO, aŭtoritata Rusia sendependa milita ĵurnalo, almenaŭ 5362 Rusiaj soldatoj estas mortitaj, ĉirkaŭ 52000 vunditaj kaj pri pli ol 3000 restas neniu informo en jaro 2005[33]. La Rusia organizaĵo Komitato de Soldataj Patrinoj, kies datumoj baziĝas je informo el familioj de perditaj soldatoj, mortitaj estas ne malpli ol 14000 soldatoj[1], kaj tio inkluzivas nur perdojn de regulara armeo, t.e. sed iuj solduloj, policistoj aŭ specialaj trupoj[34].

Mortuloj en ŝarĝaŭto en Grozno

La mortitaj Ĉeĉenoj nombras ne malpli ol 100000, el kiuj granda plejparto estis pacaj civitanoj.[35]. Laŭ Rusia gazeto Gazeta, ĉirkaŭ 35000 etnaj rusoj estis mortitaj fare de Rusia armeo, plimulte el ili dum bombadoj de Grozno[36] .

La ribeluloj asertas ke iliaj militaj perdoj estis ĉirkaŭ 3000 mortitaj, inkluzive 800 mortitaj per haŭbizoj dum unuaj tri monatoj de la milito[37], kvankam la preciza nombro ne estas facile kalkulebla, ĉar multaj Ĉeĉenaj militantoj luktis sendepende kaj sincele, ne estis kontrolitaj fare de Dudajev kaj ne aliĝis al iuj regularaj trupoj. Tony Wood, maldekstrula ĵurnalisto kiu regule skribas pri Ĉeĉenio, asertis ke la perdoj de militantoj en Ĉeĉenio estas ĉirkaŭ 4000[38], dum Rusia federacia komandantaro asertas ke ili mortigis ĉirkaŭ 15000 ribelulojn[39].

Kaptoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Traktato de Ĥasav-Jurt ambaŭ flankoj konsentis je "ĉiuj por ĉiuj" interŝanĝo de malliberuloj. Malgraŭ la traktato, tamen, multaj personoj restis detenitaj fare de ambaŭ Rusio kaj Ĉeĉenio.

Laŭ organizaĵo Human Rights Watch inter 700 kaj 1000 Rusiaj soldatoj kaj oficiroj restis malliberitaj en Ĉeĉenio dum januaro 1996[40]. Laŭ informoj de Amnesty International de la sama monato, estis 1,058 Rusiaj soldatoj kaj oficiroj, kiujn Ĉeĉenoj detenis kaj volis interŝanĝi por siaj gekamaradoj el militantaj grupoj[41].

Parta analizo de organizaĵo Victims of War, kiu analizis na 264 el 1,432 ĉeĉenoj reporte perditaj trovis ke el tiuj almenaŭ 139 estis detenitaj fare de Rusio dum 30-a de oktobro 1996. Estis tute neklara kiom da tiuj omoj ankoraŭ estis vivaj[40].

Moskva paca traktato[redakti | redakti fonton]

La Traktato de Ĥasav-Jurt ebligis kreon de novaj konvencioj inter Rusio kaj Iĉkerio. En mezo de novembro 1996 Jelcin kaj Masĥadov signis pakton pri ekonomiaj interrilatoj kaj reparacioj al pacaj ĉexenoj, kiuj suferis pro la milito. En februaro 1997 Rusio konsentis al amnestio por ĉiuj soldatoj, kaj Rusiaj kaj Ĉeĉeniaj, kiuj performis kontraŭleĝajn agojn dum milito en Ĉeĉenio inter 9-a de decembro 1994 kaj 1-a de septembro 1996[42].

Ses monatojn post la Traktato de Ĥasav-Jurt, en 12-a de majo 1997, Aslan Masĥadov, nun elektita prezidento de Iĉkerio, veturis al Moskvo kie li kaj Jelcin signis forman traktaton "pri paco kaj principoj de Rusiaj-Ĉeĉeniaj interrilatoj", kiu, kiel Masĥadov esperis, "neniigos iujn bazojn de malbonaj sentoj inter Moskvo kaj Grozno"[43].

La optimismo de Masĥadov, tamen, provis sin neĵustatempa. Post nur ĉirkaŭ du jaroj de paca ekzisto de sendependa Iĉkerio komenciĝis Dagestana milito kaj en somero 1999 Rusio lanĉis novan atakon al Ĉeĉenio kaj tiel komenciĝis la dua Ĉeĉenia milito.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 CASUALTY FIGURES Jamestown Foundation
  2. 2,0 2,1 First Chechnya War - 1994-1996 Globalsecurity.org
  3. The Chechen Wars: Will Russia Go the Way of the Soviet Union? by Matthew Evangelista Page 18.
  4. Russia's Chechen war by Tracey C. German Page 176
  5. Chechnya: Calamity in the Caucasus by Carlotta Gall and Thomas De Waal Page 96; Vitaly Kutsenko, the elderly First Secretary of the town soviet either was pushed out of a first-floor window or tried to clamber out to escape the crowd.
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-27. Alirita 2008-08-21.
  7. Cluster Munitions Use by Russian Federation Forces in Chechnya Arkivigite je 2008-05-13 per la retarkivo Wayback Machine
  8. Williams, Bryan Glyn (2001).The Russo-Chechen War: A Threat to Stability in the Middle East and Eurasia? Arkivigite je 2012-07-22 per Archive.today. Middle East Policy 8.1.
  9. Chechens 'using human shields'
  10. Gall, Carlotta; Thomas de Waal. (1998) Chechnya: Calamity in the Caucasus. New York University Press. ISBN 0-8147-2963-0.
  11. (1999) “The Battle(s) of Grozny”, Baltic Defence Review (2), p. 75–87. 
  12. The First Bloody Battle. The Chechen Conflict. BBC News (2000-03-16).
  13. http://smallwarsjournal.com/documents/alikhadzhievinterview.pdf
  14. http://smallwarsjournal.com/documents/iskhanovinterview.pdf
  15. LESSONS LEARNED FROM MODERN URBAN COMBAT U.S. Army
  16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-29. Alirita 2008-08-22.
  17. 17,0 17,1 THE RUSSIAN FEDERATION Human Rights Developments Human Rights Watch
  18. Foreign Military Studies Office Publications - Combat Stress in Chechnya: "The Equal Opportunity Disorder". Arkivita el la originalo je 2007-08-01. Alirita 2008-08-22.
  19. The situation of human rights in the Republic of Chechnya of the Russian Federation United Nations
  20. Grozny, August 1996. Occupation of Municipal Hospital No. 9 Memorial
  21. Honoring a General Who is Silenced Arkivigite je 2014-07-17 per la retarkivo Wayback Machine The St. Petersburg Times
  22. CHECHNYA: ELECTION DATE POSTPONED, PRISONER EXCHANGE IN TROUBLE. The Jamestown Foundation
  23. Mass protests in Grozny end in bloodshed Chechnya PeaceWatch Project
  24. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-06-08. Alirita 2008-08-23.
  25. Army demoralized Centre for Russian Studies
  26. Russian fighting ceases in Chechnya; Skeptical troops comply with Yeltsin order
  27. Yeltsin declares Russian victory over Chechnya CNN
  28. The Violation of Human Rights and Norms of Humanitarian Law in the Course of the Armed Conflict in the Chechen Republic Memorial
  29. Lebed calls off assault on Grozny The Telegraph
  30. Lebed promises peace in Grozny and no Russian assault CNN
  31. http://smallwarsjournal.com/documents/maskhadovinterview.pdf
  32. The War in Chechnya. MN-Files. Mosnews.com (2007-02-07). Arkivita el la originalo je 2008-03-02. Alirita 2008-08-25.
  33. Saradzhyan, Simon, "Army Learned Few Lessons From Chechnya", Moscow Times, 2005-03-09.
  34. Civil and military casualties of the wars in Chechnya. Arkivita el la originalo je 2007-08-21. Alirita 2008-08-25.
  35. The Russian Army in Chechnya Arkivigite je 2011-03-03 per la retarkivo Wayback Machine by Pavel Felgenhauer
  36. DO ETHNIC RUSSIANS SUPPORT PUTIN'S WAR IN CHECHNYA? Arkivigite je 2008-03-03 per la retarkivo Wayback Machine The Jamestown Foundation
  37. http://smallwarsjournal.com/documents/khozhevinterview.pdf
  38. New Left Review - Tony Wood: The Case for Chechnya. Arkivita el la originalo je 2011-11-18. Alirita 2008-08-25.
  39. Knezys, Stasys, and Romaras Sedlickas. The War in Chechnya. 1st ed. College Station: Texas A&M University Press, 1999. 303-304
  40. 40,0 40,1 MISSING PERSONS, THOSE FORCIBLY DETAINED, AND EXCHANGES Human Rights Watch
  41. AI REPORT 1998: RUSSIAN FEDERATION Arkivigite je 2007-11-14 per la retarkivo Wayback Machine Amnesty International
  42. http://www.worldaffairsboard.com/archive/index.php/t-1965.html
  43. YELTSIN, MASKHADOV SIGN PEACE AGREEMENT. Arkivigite je 2017-12-06 per la retarkivo Wayback Machine RFE/RL