Soveta-afgana milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Soveta-Afgania milito)
Saltu al: navigado, serĉo
Muĝaĥidoj en detruita vilaĝo, 1988

La soveta-afgana milito (perse جنگ شوروی در افغانستان; ruse Афганская война) estis milita interveno de Sovetunio en Afganujo inter 1979 kaj 1989 kaj la reagoj de kontraŭstaraj tendencoj ĉefe islamistaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Afgana interna milito ĝis 1979[redakti | redakti fonton]

Post la enpotenciĝo de la komunisma Demokrata Popola Partio de Afganistano (DPPA) sub gvido de Nur Mohammad Taraki la 27-an de aprilo 1978 oni daŭrigis proksimiĝan politikon al la Orienta bloko, por antaŭhelpi la sociajn reformojn pri instruado, agrodivido.

La sekularigo kaj la forpelo de la iam privilegiaj grupoj kaŭzis grandan kontraŭstaron, kiun apogis eĉ la usona CIA. Tiutempe fondiĝis ĉ. 30 muĝahidaj grupoj. Pro diferencaj politikkaj celoj okazis eĉ diskutoj en DPPA kaj oni eĉ murdis Taraki. Enpotenciĝis Hafizullah Amin en septembro de 1979 kaj provis subpremi la kontraŭstaron. Tio kaŭzis akriĝon de la interna milito.

Taraki petis plurfoje kaj urĝe sovetan militan helpon, por venki la internajn batalojn. Kvankam Sovetunio komence rifuzis tion por eksterpolitikaj riskoj.

Soveta invado[redakti | redakti fonton]

La soveta invado (aŭ ekhelpo al la registaro) de Afganujo komenciĝis en nokto de 25-a al 26-a de decembro de 1979, kiam la unuaj trupoj (40-a armeo) alvenis en Kabulo. La 7.000 elitaj soldatoj de la 103-a 'vitebska' aerdefenda divizio okupis krom la flughavenon ankaŭ la gravajn punktojn de la ĉefurbo. La sovetaj trupoj de la 5-a kaj la 108-a motorigitaj defendaj divizioj trapasis la landlimon al Afganujo la 27-an de decembro de 1979. En kadro de la Operaco ŝturmo-333 atingis usonaj specialaj militistaj unuoj (650 soldatoj de la speciala unuo de KGB, inter ili ankaŭ specnaz) la 27-an de decembro 1979 la registaran palacon. La afgana ĉefministro Hafizullah Amin estis murdata fare de soldatoj en afgana uniformo. La Registaran gvidon transprenis Babrak Karmal, kiu provis malfortigi la kontraŭstaron kaj fortigi la rilatojn al la Sovetunio, precipe per traktato pri soldata staciigo en Afganujo.

En februaro de 1980 jam estis 85.000 sovetaj soldatoj en la lando kaj tiu nombro altiĝis ĝis 1988 je 115.000.

La intervenon kondamnis tuj la okcidentaj kaj la islamaj landoj, multaj landoj bojkotis eĉ la somerajn olimpiajn ludojn de 1980. Granda parto de la afgana armeo aliĝis al la kontraŭstaro kaj la muĝahidoj ricevis internacian apogon. La 21-an de marto de 1980 fondiĝis la Islama alianco por libereco de Afganujo kiel alianco de islamaj kaj monarĥiaj grupoj. Tiuj grupoj estis ideologie tre dividitaj kaj la kunlaboro limiĝis je kontraŭbatalo de la komunista regado.

Muĝahido kun portebla aera detruilo Strela-2

La batalo kontraŭ la sovetaj invadintoj kaj la komunista regado estis gvidita fare de alianco el sep islamaj partioj, kies generala stabo rezidis en Pakistano kaj estis tre dividita inter si. La gvidantoj de la partioj estis nomumitaj en la okcidentaj ĵurnaloj Warlords (militestroj).

La sovetaj kaj la afganaj registaraj grupoj ne sukcesis – spite al la militista kaj aera supereco – rompi la kontraŭstaron de la muĝahidoj. Kvankam ili povis rapide okupi gravajn urbojn kaj vojojn, ili ne havis kontrolon ekster la grandaj urboj. En 1982, la situo iĝis milita pato, dum ambaŭ flankoj gvidis pli kaj pli brutalan batalon. Ŝanĝo en la daxura konflikto okazis nur post 1986 danke al elekto de Miĥail Gorbaĉov al ĝenerala sekretaro de la KPdSU, kiu promesis fini la militon en Afganujo. Krom tio, la sovetaj trupoj perdis la aeran superecon pro la transporto de tremodernaj Stinger-raketoj al la nuĝahedoj, fare de CIA. La soveta gvidantaro konkludis al tio, ke la milito ne estas venkebla kaj provis trovi elirvojon, eltiri la trupojn el la lando.

En majo 1986, Mohammed Naĝibullah sekvis Karmal kiel ĉefministro kaj provis mildigi la militon per interparolo. Babrak Karmal restis ĝis 20-a novembro 1986 prezidanto de la revolucia soveto kaj tiel ŝtatgvidanto.

Deiro de la sovetaj trupoj kaj vojo en la novan internan militon[redakti | redakti fonton]

La rekta interparolo okazis jam ekde 1982 en Ĝenevo per perado de la Unuiĝintaj Nacioj inter Afganujo kaj Pakistano kaj rezultis la 14-an de aprilo 1988 al subskribo de kontrakto, por normaligi la rilatojn inter la landoj kaj ne intermiksiĝi en la internajn aferojn. Aldone ili interkonsentis pri realveno de la afganaj rifuĝintoj tiam vivantaj en Pakistano. Sovetunio kaj Usono garantiis ne-intermiksiĝon en la afganajn internajn aferojn. La retiriĝo de la sovetaj trupoj devis okazi ĝis mezo de februaro 1989. La muĝahidoj rifuzis la traktaton – ekvalidan la 15-an de majo 1988 – kaj ne volis koalician registaron sub gvido de Naxgibulaĥ. Ekde majo de 1988, Sovetunio komencis eltiri siajn trupojn (oficiale 100.300 soldatojn) el Afganujo, sed la muĝahidoj plu atakis ilin dum tio, tiel la sovetaj soldatoj devis batali en julio de 1988. La sovetaj fortoj tute forlasis la landon je la 15-a de februaro 1989, sed postrestis „konsilistoj” kaj eĉ materiala apogo de la favorata registaro.

En Afganujo mortis dum la bataloj ĉ. 1,5 milionoj da afganoj, 5 milionoj fuĝis. Ĉ. 15.000 sovetaj soldatoj mortis, dekmiloj vundiĝis fizike aŭ psiĥe.

La kontraŭkomunistaj fortoj formis kontraŭregistaron jam en februaro de 1989 en la pakistana Peŝavaro. Ĝis somero de tiu jaro daŭris batalo por Ĝalalabad, sed la muĝahidoj ne sukcesis konkeri ĝin.

Ĝis printempo de 1992, la muĝahidoj daŭre fortiĝis kaj ekregis en plimulto de la lando. La 16-an de aprilo 1992, Naĝibulaĥ abdikis, post kiam Sovetunio deklaris akcepti la islamisman ŝtaton kaj ĉesigi la militistan helpon. La 25-an de aprilo, la muĝahidoj senbatale enmarŝis kaj okupis Kabulon. En la plua interna batalo venkis la fundamentalisma Talibano kaj ekkonstruis islamisman religian ŝtaton.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]