D. C. Fontana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Michael Richards)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
D. C. Fontana
DCFontanaJan2016.jpg
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1939 (1939-03-25) (80-jara)
en Sussex County
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Fairleigh Dickinson University
Profesio
Profesio scenaristo • verkisto • sciencfikcia verkisto
Information icon.svg
vdr

Dorothy Catherine "D. C." Fontana (naskita 1939) estas usona verkisto de televidaj scenaroj kaj rakontisto, konata pro sia partopreno en televidserioj ĉefe Star Trek: The Original Series. Ŝi ankaŭ uzis la pseŭdonimon Michael Richards.

Ŝi iĝis sekretariino de Samuel A. Peeples ĉe Screen Gems, al kiu ŝi vendis sian unuan historion, "A Bounty for Billy", por la serio "The Tall Man".

Ŝi komence estis listigita kiel Dorothy C. Fontana. Post kiam Peeples forlasis la studion, ŝi eklaboris al Del Reisman, produktoro de The Lieutenant, nome spektaklo kreita de Gene Roddenberry, kaj poste ŝi iĝis lia sekretariino. The Lieutenant estis finigita post unu sezono, kaj Roddenberry komencis labori en Star Trek. Li havis helpon de Fontana en la epizodo "Charlie X", kaj post ŝi reellaboris la epizodon This Side of Paradise [Ĉi tiu flanko de la paradizo], li donis al ŝi la laboron de rakonta redaktoro. Ŝi daŭrigis en ĉi tiu posteno ĝis la fino de la dua sezono, kiam ŝi volis havi sendependan karieron. Ŝi estis nomumita por la premio Writers Guild of America Award pro la epizodo Then Came Bronson.

Roddenberry alportis Fontana'n reen por verki scenaron por "Genezo II", kaj poste kiel rakonta redaktoro kaj asociita produktoro de Star Trek: The Animated Series. Dum la 1970-aj jaroj ŝi laboris je kelkaj serioj kiel "Logan's Run", "The Six Million Dollar Man" kaj Buck Rogers in the 25th Century.

Roddenberry kontraktis ŝin por "Stela vojaĝo: La Sekva Generacio", sed kvankam ŝi ricevis asociitan produktor-listigon, la rilato kun Roddenberry rezultigis plendon al Writers Guild of America. Ŝi poste skribis epizodon de Star Trek: The Next Generation kaj ankaŭ la intrigojn por pluraj el la videoludoj de la franĉizo, krom historietaĵo kaj epizodo de Star Trek: New Voyages.