Michael Richey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Richey
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1678 (1678-10-01)
en Hamburgo
Morto 10-an de majo 1761 (1761-05-10) (82-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj germanalatina
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo verkisto • filologo • historiisto • gimnazia instruisto
vdr

Michael RICHEY (naskiĝinta la 1-an de oktobro 1678 en Hamburgo, mortinta la 10-an de majo 1761 samloke) estis germana multflanka scienculo kaj poeto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Michael Richey studis teologion, natursciencoj, matematikon kaj historion ĉe Wittenberg. Je la fino de 1699 li iĝis magistro pri filozofio. En la 10.9.1704 li eklernejestris ĉe la Athenaeum-gimnazio en Stade. En julio 1712 li forlasis la urbon pro pestepidemio kaj ebla sieĝado fare de danaj trupoj. En majo 1713 li laŭforme abdikis. Ekde 1712 li aktivis kiel privata docento en Hamburgo. En la 26.1.1717 li iĝis profesoro pri la greka lingvo kaj historio ĉe la Akademia Gimnazio, kiun funkcion li plenumis ĝismorte.

Por li nomitis la strato Richeystraße en la hamburga kvartalo Barmbek-Nord kaj la strateto Richeyweg en Stade.

Agadoj[redakti | redakti fonton]

Richey anis ĉe la societo Patriotische Gesellschaft. Inter 1724 kaj 1726 li membris en la redaktistaro de la en Hamburgo aperinta morala semajngazeto "Der Patriot".[1] kiu iĝis grava sontubo de malfrua klerismo en Germanujo kaj eĉ ekstere de la landlimoj germanaj. Tre gravis liaj meritoj koncerne la studojn de la hamburga dialekto (Idioticon Hamburgense oder Wörter-Buch, zur Erklärung der eigenen, in und um Hamburg gebräuchlichen, Nieder-Sächsischen Mund-Art. Hamburgo 1743, dua eldono en 1755). Richey per tio kreis la fakterminon Idiotikon kiu iĝis standardo en titoloj pri regionaj vortaroj.[2]

Krome li ellaboris la kolekton Hamburgische Bibliotheca Historica, Der Studierenden Jugend zum Besten zusammen getragen (10 volumoj, Leipzig 1715–1729, kune kun Philipp Friedrich Hane, Johann Hübner, Johann Albert Fabricius).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jörg Scheibe: Der "Patriot" (1724-1726) und sein Publikum
  2. Walter Haas (eld.): Provinzialwörter. Deutsche Idiotismensammlungen des 18. Jahrhunderts. Berlin/ New York 1994, p. XXV ss.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]