Mielo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
mielo

Mielo estas 72-80 %-a akva solvaĵo de glukozo, fruktozo, enhavanta proteinojn, odoraĵojn kaj aliajn materialojn. Ĝi estas rezerva nutraĵo de abeloj. Ĝia koloro varias de helflava ĝis malhelbruna. Kelkfoje okazas, ke la glukozo – malpli solvema – elkristaliĝas (fraja mielo). La abeloj (mielabeloj) faras tion el nektaro de floroj kaj el aliaj plantaj sukerhavaj sukoj. Ĝi surmarketiĝas kiel ĉelara aŭ fluetigita mielo.

mielĉeloj

Abeloj tenas mielon en ses-eĝaj ĉeloj el vakso kiel nutraĵon por siaj larvoj, sed ankaŭ kiel provizon por la vintro. Abelistoj forprenas la ĉelojn kaj per centrifugilo disigas vakson kaj mielon. Transportante abelujojn en regionojn, kie floras precipe unu speco de plantoj, oni ricevas apartan specon de mielo kun speciala gusto.

La sinteza mielo produktiĝas el maiza tigo, kiu estas fakte inverta sukero, dolĉigaĵo.

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri mielo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Elmetu mielon, muŝoj alflugos. 
  • Citaĵo
     Kiu havas abelojn, havas mielon. 
  • Citaĵo
     Ne gutas mielo el la ĉielo. 

Referencoj

  1. [1]