Migra Eksterlanda Helpo Stacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Migra Eksterlanda Helpo Stacio
emblemo
neprofitcela organizaĵo • organizaĵo por savado en maro
Komenco 2014 vd
Lando(j) Malto vd
Sidejo La-Valeto
Agareo

Humanitara helpo
• serĉado kaj savado

Fondinto(j) Christopher Catrambone • Regina Catrambone vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Migra Eksterlanda Helpo Stacio (angle Migrant Offshore Aid Station, akronime MOAS) estas internacia privata helporganizaĵo kun sidejo en Malto dediĉita al disponigado de tutmonda asistado kaj kriz-kuraca helpo al rifuĝintoj kaj migrantoj.

La organizaĵo estis fondita en 2014, komence por savi boatrifuĝintojn en Mediteranea Maro , sed en 2017 ŝanĝis sian ĉefan fokuson por helpi Rohinga- rifuĝintojn kiuj serĉis protekton en Bangladeŝo por eviti persekuton en Mjanmao.

Historio[redakti | redakti fonton]

MOAS estis establita en respondo al tragedioj kiuj disvolviĝis en Mediteraneo en 2013, kiam du ŝipoj, unu kun rifuĝintoj de Eritreo kaj Somalio kaj unu kun sirianoj surŝipe, renversiĝis inter Nordafriko kaj Eŭropo [1][2][3][4].

Kun donaco de kvar milionoj da eŭroj, la geedza paro Regina kaj Christopher Catrambone fondis MOAS en 2014. La iama defenda ĉefo de Malto Martin Xuereb estis dungita kiel direktoro.

MOAS estis akreditita kiel helporganizaĵo fare de la Eŭropa Komisiono sub la programoj Erasmus+ Volontulado kaj Eŭropa Solidareca Korpo en 2017 kun la fokuso sur malplimultoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]