Miguel Herberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Miguel Herberg
Persona informo
Naskiĝo 1943
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo kinisto
vdr

Miguel HERBERG estas hispana filmisto. Li naskiĝis en 1943 en Madrido. Li studis en Madrido pri kinarto kaj fotado kun Pedro Mario Herrero. De 1962 ĝis 1964 li laboris en Hollywood kiel vic-reĝisoro kaj fotisto. De 1964 ĝis 1969 li studis en Parizo en Sorbonne filozofion kaj literaturon, kaj samurbe ĉe IDEC (Hautes études cinématographiques). Li laboras por ORTF, Organisation Radio Télévision Française, oficiala ŝtata elsendejo. Li kreas sian unuan filmon “In vino veritas” .

De 1969 ĝis 2000 li vivis kaj laboris en Romo. Li kunlaboris kun Roberto Rossellini kiel aktoro kaj asistanto. Li kunlaboris kun RAI, la ŝtata itala televido. Li fotis por la agentejo Gamma. Li vizitis diversajn mondopartojn kaj interesiĝis pri sociaj kaj politikaj temoj, kiuj nutras lian kreadon. Li kreis animaciajn filmojn kaj verkis librojn.

Ekde 2000 li vivas kaj laboras en Ĉinio en la kampo de animacio. Tie li komencas la laboron por la Kungfua Kunikleto kune kun Maximiliano Garcia.