Mihály Füredi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mihály Füredi
Litografio pri Mihály Füredi (1855)
Litografio pri Mihály Füredi (1855)
Persona informo
Naskonomo Mihály Aszalkovics
Naskiĝo la  18-an de aprilo 1816(nun 1816-04-18)
en Hungario Vác (Hungario)
Morto la 3-an de majo 1869
en Hungario apud Vác (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
Information icon.svg
vdr

Mihály Füredi [mihAj], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Füredi Mihály estis hungara operkantisto, (baritono), aktoro, komponisto, popolkanto-kolektanto. Lia origina familia nomo estis Aszalkovics [asalkoviĉ].

Mihály Aszalkovics [1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1816 en Vác, li mortis la 3-an de majo 1869 apud Vác.

Memortabulo pri Mihály Füredi
Mihály Füredi
Memorputo pri Mihály Füredi (1974)

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Füredi komence estis forĝisto poste li frekventis bestkuracistan kurson en Pest (urbo) en la jaroj 1834 kaj 1835. Spite tion li aliĝis al koruso de Teatro Magyar de Pest en 1837, en la sekva jaro li estis sur scenejo de Hungara Teatro en Kassa, poste kun migranta teatra trupo al Kolozsvár. Li debutis kiel operkantisto en 1842 en Nacia Teatro en Pest. En 1844 li lernis kantoteknikon en Vieno, poste li revenis al la Nacia Teatro, kie li restis ĝis la emeritiĝo en 1863. Pro deziro de Elizabeto de Aŭstrio-Hungario li havis rolon en 1866.

Krom la roladoj li okupiĝis pri komponadoj kaj kolektadoj de popolkantoj.

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • 100 magyar népdal (1851)
  • 25 eredeti magyar dal (1866, 20 propraj komponaĵoj, 5 tralaboritaj kantoj)

El liaj roloj[redakti | redakti fonton]

El lia opera repertuaro[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo kaj memorputo en Vác [2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]