Mihály Horányi
Mihály Horányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de septembro 1912 en Zagrebo |
Morto | 21-an de aprilo 1996 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | hematologo internisto universitata instruisto |
Mihály Horányi [mihAj hoAnji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Horányi Mihály estis hungara kuracisto pri internaj malsanoj (internisto), hematologo, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Horvatics [horvatiĉ] ĝis 1935.
Mihály Horányi[1]naskiĝis la 20-an de septembro 1912 en Zagrebo, li mortis la 21-an de aprilo 1996 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mihály Horányi akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1937. Post la diplomo li praktikadis, respektive estis asistanto en la universitato ĝis 1959, dum la hungara revolucio de 1956 li estis estro de la revolucia komisiono en la kliniko, tial lia kariero finiĝis en la universitato. En ĉefurba kuracejo li estis ĉefkuracisto inter 1959-1973. Intertempe li kandidatiĝis en 1957, li doktoriĝis en 1973 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En lia laboro la hematologio, imunologio kaj ties malsanoj fokusiĝis. Li kreis novan antikoagulan proceduron.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Új véralvadásgátló eljárás fibrinogen meghatározására. (1941)
- A thrombin képződése natív plasma alvadásakor. (1947; angle: 1948)
- A májkezelés mai állása. (1954, ankaŭ germane, angle, france)
- Véralvadás tanulmányok natív plasmában. (disertaĵo, 1956)
- Adatok a Diphyllobothrium latum perniciosa pathogenesiséhez egy hazánkban észlelt eset kapcsán. (kunaŭtoro, 1958, ankaŭ germane)
- Adatok az anaemia perniciosa pathogenesiséhez. 3. A B12 vitamin hatása a duodenális intrinsic faktor termelésre. (kunaŭtoro, ankaŭ angle, 1965)
- Újabb adatok az anaemia perniciosa pathogenesiséről, különös tekintettel a B12 vitamin hatásmódjára. (disertaĵo, 1972)
- A vérképzés biológiája. (1980)