Mihály Kőváry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Kőváry
Mihály Kőváry
Mihály Kőváry
Persona informo
Naskiĝo la  23-an de aŭgusto 1837(nun 1837-08-23)
en Torda (Transilvanio, Aŭstra Imperio)
Morto la 17-an de decembro 1900
en Hungario Kolozsvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)oj László KőváryJózsa Kőváry
Okupo
Okupo advokato • skermanto
vdr

Mihály Kőváry [mihAj kOvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kőváry Mihály estis hungara advokato. Liaj fratoj estis Józsa Kőváry kaj László Kőváry.

Mihály Kőváry[1] naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1837 en Torda (Transilvanio, Aŭstra Imperio, nuntempa Turda en Rumanio), li mortis la 17-an de decembro 1900 en Kolozsvár, (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Cluj en Rumanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Kőváry komence lernis en sia naskiĝurbo, poste en Kolozsvár, kie li akiris ankaŭ juran diplomon, fine en 1862 li advokatiĝis en Marosvásárhely. Li malfermis advokatan atelieron en Kolozsvár, sed li studis ankaŭ la skermoteknikon en Britio kaj Francio en 1864. Hejmenveninta li estis ankaŭ skermomajstro. En 1884 li partoprenis en fondo de la unua sportklubo de Kolozsvár. Li havis postenojn-taskojn ankaŭ en la urba advokata ĉambro kaj unitariisma eklezio. Li kontribuis en Vasárnapi Ujság (1858 -1861), poste en aliaj gazetoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Mint lett Barcsay Ákos fejedelem 1658-ban (1859)
  • Zápolya János király (1861)
  • Unitárius házassági perek illetékes bíróságok kérdéséhez (1886)
  • Unitárius egyházi törvény (1889)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]