Mihály Pákh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Pákh
Mihály Pákh
Mihály Pákh
Persona informo
Naskiĝo la  18-an de oktobro 1795(nun 1795-10-18)
en Hungario Dobsina (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 24-an de decembro 1859
en Hungario Dobsina
vdr

Mihály Pákh [mihAj pAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pákh Mihály estis hungara luterana pastro, episkopo. Liaj familiaj nomvariantoj estis Packh, Pack, Pach, lia filo estis Albert Pákh.

Mihály Pákh[1] naskiĝis la 18-an de oktobro 1795 en Dobsina (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Dobšiná en Slovakio), li mortis la 24-an de decembro 1859 en Dobsina.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Pákh frekventis gimnazion en Rozsnyó (1813), poste li studis teologion en Pozsony (1814-) kaj Vieno (1819-1820), juron en Debrecen (1816-). Li interrompis la studentajn jarojn, li estis familia edukisto (1813) kaj instruisto en Dobsina (1817–1819). Post siaj studoj li estis patro de luteranoj en de:Kematen an der Krems. En 1821 li edziĝis, inter 1822 kaj 1834 li estis pastro en Rozsnyó, kie li predikis hungare, germane, slovake. Lia sekva pastra stacio estis Igló. En 1841 li estis elektita eklezia notario, en la sekvanta jaro subdekano, en 1847 ĉefdekano, en la sekvanta jaro episkopo. Li apogis la hungaran revolucion, en 1850 le estis forigita de la episkopeco, poste li estis kondamnita je prizono 2 jarojn. Li denove povis estis pastro nur en 1856.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Worte der Ermunterung (1820)
  • Egyházi beszéd, mellyet az ágost... (1834)
  • Worte am Sarge des weil. wohlgeb. Herrn Martin Köhler (1840)
  • Predigt zur Gedächtnissfeier der Reformation (1841)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]