Mihály Csokonai Vitéz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Csokonai Vitéz
Persona informo
Csokonai Vitéz Mihály
Naskiĝo 17-an de novembro 1773 (1773-11-17)
en Debrecen
Morto 28-an de januaro 1805 (1805-01-28) (31-jaraĝa)
en Debrecen
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo poeto • tradukistoverkisto vd
Verkado
Verkoj Dorottya ❦
Diétai Magyar Múzsa vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

CSOKONAI VITÉZ Mihály [ĈOkonai VIte:z MIha:j] (naskiĝis la 17-an de novembro, 1773, mortis la 28-an de januaro, 1805) estis la plej granda lirikisto post Bálint Balassi.

CSOKONAI lernis en la Kolegio de Debrecen, poste en Komárom li oficie kiel instruisto - post kiam li estis eksigita el la rigora lernejo pro liaj libera spirito kaj nediscipliniteco -, mallongan tempon li restadis en Sárospatak (SAroŝpatak) kiel juristo poste li serĉis patronojn ĉe la parlamento en Bratislavo por eldono de siaj verkoj. Li provadis eldoni ankaŭ poezio-gazeton titolitan Diétai Magyar Múzsa (Hungara Muzo Parlamenta), sed ĝia aperado ĉesis post la 11-a numero, pro senintereso de nobeloj. Post la restado en Komárom, jam menciita, li gastadis kelkajn jarojn en la regiono Somogy (ŝoiodj), serĉante patronojn. En sian naskiĝ-urbon li revenis en printempo 1800. Kvar jarojn post tio, en Várad (nun Oradea en Rumanio), ĉe la entombiga solenaĵo funebra de grafino RHÉDEY (re'dei) - kie 1i deklamis fervore nekrologan poemon sian - li malvarmumis, lia heredita ftizo pligraviĝis,kaj la 28-an de februaro 1805 li forpasis en Debrecen.

Kvankam CSOKONAI, la poeto naskiĝinta en 1773 en Debrecen (DEBrecen),la plej granda poeto hungara de la klerismo, donacis ankoraŭ multajn poemojn belegajn por ŝatantoj de liriko. Al tiaj apartenas la Lilla-kantoj eble plej famaj ec nun, kiujn inspiris nerealiĝinta amo al bela filino de riĉa grenkomercisto en Komárom (nun Komarno en Slovakio) al Julianna VAJDA - kiu donis sian manon al riĉa komercisto, anstataŭ al la sopiranta, sed malriĉa poeto -, kiu povis danki pro sia senmorteco tiujn poemojn. Li estis framasono laŭ Magyar Katolikus Lexikon (Hungara Katolika Leksikono).

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.