Mihály Lenhossék

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Lenhossék
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1863 (1863-08-28)
en Peŝto
Morto 26-an de januaro 1937 (1937-01-26) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro József Lenhossék
Frat(in)o Jozefina Lenhossék
Parencoj Mihály Ignác Lenhossék
Okupo
Okupo anatomo • universitata instruisto
vdr

Mihály Lenhossék [mihAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lenhossék Mihály estis hungara kuracisto, anatomo, profesoro, kavernisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1897). Lia patro estis same kuracisto József Lenhossék, lia avo estis Mihály Ignác Lenhossék.

Mihály Lenhossék

Mihály Lenhossék [1] naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1863 en Pest (urbo). Li mortis la 26-an de januaro 1937 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Lenhossék frekventis mezlernejon kaj universitaton en sia naskiĝurbo. En 1886 li iĝis kuracisto kaj li eklaboris samloke en la Universitato de Budapeŝto. Inter 1895-1899 li instruis kaj esploris en Germanio, poste li estis nomita ordinara profesoro en universitato de Pest. Li estis rektoro en la studjaro 1914. Inter 1905-1922 li estis ĉefredaktoro de Orvosi Hetilap (kuracista gazeto), krome li redaktis kavernistan periodaĵon. Li okupiĝis ankaŭ pri prehomaj restaĵoj en kavernoj. Li ricevis gravan premion en 1930.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Ritkább boncztani rendellenességek (1886), ankaŭ germane
  • Die Geschmacksknospen in den blattförmigen Papilen der Kaninchenzunge (1893)
  • Az ember helye a természetben (Loko de la homo en la naturo), (1915)
  • Trivoluma studenta lernolibro pri anatomio (1922) - lia ĉefverko

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]