Mikaelplaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mikaelplaco
placo [+]

LandoAŭstrio
SituoVieno
- koordinatoj48° 12′ 29″ N, 16° 21′ 59″ O (mapo)48.20816.3664Koordinatoj: 48° 12′ 29″ N, 16° 21′ 59″ O (mapo)

Mikaelplaco (Vieno)
Mikaelplaco (Vieno)
DEC

Mikaelplaco (Aŭstrio)
Mikaelplaco (Aŭstrio)
DEC
Map
Mikaelplaco
Vikimedia Komunejo:  Michaelerplatz, Vienna [+]
vdr
Mikaelplaco sur kiu videblas Looshaus kaj Preĝejo de Sankta Mikaelo
La palaco Hofburg sur la Mikaelplaco

Mikaelplaco (germane Michaelerplatz) estas la placo en Interna Urbo de Vieno (Aŭstrio), formita en 1725. Sian nomon ĝi ricevis en 1850 pro la situanta ĉi tie Preĝejo de Sankta Mikaelo[1]. Estas tie ankaŭ la Preĝejo de Sankta Petro.

En 1883 ĉi tie aperis la unua publika gasa lumigado. En 1927 oni konstruis en la placo la unuan rondan vojnodon en Vieno[1].

Nun sur la placo videblas ĉefe historiaj monumentoj inter kiuj la plej gravaj estas Preĝejo de Sankta Mikaelo kaj la imperiestra kastelo Hofburg[1].

Krome rimarkindas arkeologiaj restaĵoj — sekvoj de la esplorado okazinta en 1990-1991, lasitaj subĉiele kiel monumento in situ. Klariga tabulo informas ke temas pri restaĵoj de malnovaj konstruaĵoj, el kiuj la plej antikvaj rilatas al ĉirkaŭaĵoj de la romia fortikaĵo. Fakte videblas nur profunda ŝtonumita kavo kaj brikaj muroj[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Stanislavo Belov (2018-06-30) Pekulino kaj Picasso: vizito al Albertina kaj Mikaelplaco (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-07-07. Alirita 2018-07-07.