Preĝejo de Sankta Petro (Vieno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Preĝejo de Sankta Petro
germane Michaelerkirche
Peterskirche Vienna, September 2016.jpg
Loko
Ŝtato Aŭstrio
Municipo Vieno

Geografia situo

48° 12′ 33″ N, 16° 22′ 10″ O48.209316.3695Koordinatoj: 48° 12′ 33″ N, 16° 22′ 10″ O
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Romkatolika Eklezio
diocezo Romkatolika ĉefepiskopujo de Vieno
asocio Minoritanoj
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Tipo de konstruaĵo preĝejo
Konstruado 1701–1733
Specifo
Longo 50
Larĝo 20
Alto 56,8
Ligiloj
Adreso Petersplatz, 1010, Vieno
Vikimedia Komunejo Komunejo pri Preĝejo de Sankta Petro
Oficiala paĝaro www.peterskirche.at
v  d  r
Information icon.svg

Preĝejo de Sankta Petro (Vieno) (germane Peterskirche) estas unu el la plej malnovaj preĝejoj en Vieno (Aŭstrio). Ĝi troviĝas ĉe Petersplatz en Interna Urbo[1].

Ĝi lokiĝas iom funde de la strato Graben, en Petersplatz, do ofte restas nerimarkita de preterpasantoj. Tio estas la unua preĝejo de Vieno, transformita en la 4-a jarcento el kazernoj de la romia tendaro Vindobono. Cetere tiu aserto (ĉefe la dato) estas kontestata de iuj esploristoj, kiuj konsideras la unua en tiu listo Ruprechtskirche[1].

La unua mencio sub la nuna nomo troveblas en 1137. Fine de la 12-a jarcento ĝi iĝis parto de la Skota monaĥejo. Post plena pereo pro incendio en 1661, imperiestro Leopoldo la 1-a ordonis konstrui ĝin denove kadre de sia religia elano, kaŭzita de la Granda Plago de 1679 dum kiu interalie aperis la fama Pestokolono. La nova konstruaĵo, inspirita de la Baziliko de Sankta Petro en Vatikano, estis inaŭgurita en 1733[1].

En 1970 la preĝejo estis transdonita al Opus Dei[1].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Stanislavo Belov (2018-07-24)Hofburgo: majesto kaj tragedioj de imperiestroj (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-24. Alirita 2019-02-24.