Mike Bloomfield

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mike Bloomfield
Persona informo
Naskiĝo 28-an de julio 1943 (1943-07-28)
en Ĉikago
Morto 15-an de februaro 1981 (1981-02-15) (37-jaraĝa)
en San-Francisko
Mortokialo trodozo
Tombo Hillside Memorial Park
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater New Trier High School • Cornwall Academy
Okupo
Okupo muzikistogitaristopianistokantisto
TTT
Retejo http://mikebloomfield.com/
vdr

Michael Bernard BLOOMFIELD (28a de Julio, 1943 – 15a de Februaro, 1981) estis usona gitaristo kaj komponisto, naskiĝinta en Ĉikago, Ilinojso, kiu iĝis unu el la unuaj popularaj muzikaj supersteluloj de la 1960-aj jaroj kiu havigis sian reputacion preskaŭ tute el sia instrumenta kapablo, ĉar li rare kantis antaŭ 1969. Respektta pro sia gitarluda lerteco, Bloomfield konis kaj ludis kun multaj el la legendoj de Ĉikaga bluso antaŭ atingi sian propran famon kaj ludis gravan rolon en la popularigo de bluso meze de la 1960-aj jaroj. Li estis rangigita la 22an en la listo de la gazeto Rolling Stone por la "100 Plej Grandaj Gitaristoj Ĉiutempaj" en 2003[1] kaj la 42an fare de la sama gazeto en 2011.[2] Li estis enmetita en la Blusa Famulejo en 2012 kaj, kiel membro de la Paul Butterfield Blues Band, estis enmetita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 2015.

Parta diskaro[redakti | redakti fonton]

The Paul Butterfield Blues Band[redakti | redakti fonton]

  • The Paul Butterfield Blues Band (1965)
  • East-West (1966)
  • The Original Lost Elektra Sessions (nepublikigitaj registroj el 1965)
  • East-West Live (tri koncertaj versioj de 'East-West', registrtia 1966–1967)

The Electric Flag[redakti | redakti fonton]

  • The Trip (1967)
  • A Long Time Comin' (1968)
  • The Band Kept Playing (1974)
  • Groovin' Is Easy (publikigita 2002)

Solooj[redakti | redakti fonton]

  • It's Not Killing Me (1969)
  • Try It Before You Buy It (1973) (Nepublikigita ĝis 1990. Aldonaj registroj el tiuj sesioj estis publikigitaj en "Bloomfield: A Retrospective" en 1983)
  • If You Love These Blues, Play 'Em as You Please (1976; reeldonita en KD kun Bloomfield-Harris)
  • Andy's Bad (1977; Nepublikigita titolo por Andy Warhol's Bad)
  • Analine (1977)
  • Michael Bloomfield (1978)
  • Count Talent and the Originals (1978)
  • Between a Hard Place and the Ground (1979)
  • Bloomfield-Harris (1979)
  • Cruisin' for a Bruisin' (1981)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "The 100 Greatest Guitarists of All Time". 27a de Aŭgusto, 2003. Arkivita el la originalo la 1an de Julio, 2008. [1] Alirita la 14an de Julio 2018.
  2. "100 Greatest Guitarists: Mike Bloomfield". Rolling Stone. [2] Alirita la 14an de Julio 2018.