Miklós Büttner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Büttner
Persona informo
Naskiĝo la  22-an de septembro 1874(nun 1874-09-22)
en Hungario Liptószentmiklós (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 4-an de septembro 1938
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo oficisto
vdr

Miklós Büttner [miklOŝ butner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Büttner Miklós estis hungara ministeria oficisto.

Miklós Büttner[1] naskiĝis la 22-an de septembro 1874 en Liptószentmiklós (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Liptovský Mikuláš en Slovakio), li mortis la 4-an de septembro 1938 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Büttner maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1897. Post la diplomo li estis oficisto jaron en sia naskiĝurbo, poste li havis plurajn postenojn en ministerioj en Budapeŝto. Dum la Hungara Sovetrespubliko li ne laboris, sed poste li jam estis ministeria konsilisto. Li estis vicsubministro inter 1923–1926, poste li emeritiĝis. Li ricevis ŝtatan premion en 1926.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.