Miklós Káldor

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Miklós KÁLDOR [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Káldor Miklós, angle Nicholas Kaldor estis hungara-brita ekonomikisto, profesoro, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1979).

Miklós Káldor

Miklós Káldor [1] naskiĝis la 12-an de majo 1908 en Budapeŝto. Li mortis la 30-an de septembro 1986 en Papworth Everard.

Biografio

Miklós Káldor devenis el juda familio. Li frekventis universitatojn en Budapeŝto, Berlino kaj Londono, poste li instruis inter 1932-1947 en Londono. Dum la 2-a mondmilito kune kun John Maynard Keynes li provis solvi financan stabiliĝon de la brita buĝeto. En 1949 li ekinstruis en Cambridge. Baldaŭe li donis konsilojn al Barato, Cejlono, Meksiko, Ganao, Turkio, Aŭstralio, Irano, Venezuelo, se ne paroli pri Britio. En 1974 li iĝis brita kavaliro (Lord).

Verkaro (elekto)

  • An expediture tax (1955)
  • Essays on value and distribution (1960)
  • Causes of the Slow Rate of Growth of the United Kingdom (1971)
  • Economics without equilibrium (1985)

Fontoj