Miklós Kun (historiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Kun (historiisto)
Miklós Kun (historiisto)
Miklós Kun (historiisto)
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1946 (1946-07-11) (77-jaraĝa)
en Kaŝin
Lingvoj hungararusa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Miklós Kun (kirurgo)
Edz(in)o Ágnes Gereben
Parencoj Ágnes Kun
Bertalan Kun
Okupo
Okupo historiisto • universitata instruisto
vdr

Miklós Kun [miklOŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kun Miklós, ruse Миклош Кун estas hungara historiisto, altlerneja instruisto, prezentisto. Liaj geavoj estis la komunista gvidanto Béla Kun kaj Irén Gál, lia patro estis Miklós Kun (kuracisto), lia edzino estas Ágnes Gereben.

Miklós Kun (la filo)[1] naskiĝis la  11-an de julio 1946(nun 1946-07-11) en Kaŝin (ruse Кашин, Sovetunio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Kun devenis el ekzilita varia (hungara-rusa) familio, sed en 1959 la plena familio rajtis vivi plu en Hungario. Li maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1969. Inter 1970-2002 li instruis en la universitato, inter 1980-1986 ankaŭ en Universitato Janus Pannonius. Ekde 2000 li laboris en instituto aŭ en muzeo, en 2005 li iĝis institutestro. Intertempe li akiris sciencan gradon Ph.D. en 1976, sampempe li kandidatiĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio. La habilitiĝo okazis en 1988, ekde 2003 li estis profesoro. Li esploris precipe historion de Sovetunio. Li prezentis historiajn datenojn en siaj televidaj programoj.

Li edziĝis en 1972, vidviĝis en 2015. Li ricevis stipendion en 1999, premiojn inter 1999-2020.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Útban az anarchizmus felé. Mihail Bakunyin politikai pályaképe és eszmei fejlődése az 1860-as évek közepén (1982)
  • Buharin (1988, ankaŭ ruse)
  • Prágai tavasz – prágai ősz. 1968 fehér foltjai (kuntradukisto, 1998)
  • Oroszország válaszúton (2005)
  • Sztálin alkonya (2012)

Elektitaj televidaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • "Itt Moszkva, Moszkva beszél" - Birodalmi helytartók (1997)
  • A történelem útvesztői (serio, 2006)
  • Rejtélyes XX. század (serio, 2023)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]