Miklós Pulai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Pulai
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1925 (1925-11-19)
en Budapeŝto
Morto 19-an de aprilo 2020 (2020-04-19) (94-jaraĝa)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto
Okupo
Okupo ekonomikisto
vdr

Miklós Pulai [miklOŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pulai Miklós estis hungara ekonomikisto, bankisto.

Miklós Pulai[1] naskiĝis la  19-an de novembro 1925(nun 1925-11-19) en Budapeŝto, li mortis la 19-an de aprilo 2020.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Pulai maturiĝis en gimnazio en 1944, en la sekva jaro li estis trudlaboristo en Sovetunio 2 jarojn. Hejmenveninta en 1948 li laboris en la financa ministerio ĝis 1957, dum en 1952 li akiris ekonomikan diplomon en Universitato Károly Marx laŭ vespera lernado. Dum la hungara revolucio de 1956 li apogis la revolucion, tial poste li estis forigita el la ministerio kaj (tiam unusola) partio. Ekde 1957 li havis postenojn en same tiel unusola banko, ekde 1963 en Hungara Nacia Banko, ekde 1980 en planada oficejo kun ministeria rango. Li ricevis premiojn inter 1971-2019.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]