Miklós Schmitth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Schmitth
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1707 (1707-12-06)
en Mattersburg
Morto 23-an de aŭgusto 1767 (1767-08-23) (59-jaraĝa)
en Trnava
Lingvoj latina
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • historiistomonaĥo
vdr

Miklós Schmitth [miklOŝ ŝmit], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schmitth Miklós estis hungara pastro, monaĥo, profesoro, teologo. Lia familiaj nomformoj estis Schmitt, Schmidt.

Miklós Schmitth [1] naskiĝis la 6-an de decembro 1707 en Hungara reĝlando en Nagymarton (nuntempa Mattersburg en Aŭstrio). Li mortis la 23-an de aŭgusto 1767 en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Schmitth aliĝis al la jezuitoj en 1728. Li doktoriĝis el filozofio kaj teologio. Komence li instruis en Vieno, poste ekde 1740 en Jezuita Universitato de Nagyszombat. Li pastriĝis en 1742. Li estis rektoro en la menciita universitato en 1765 kaj 1767 [2], poste li gvidis monaĥejan lernejon en Győr.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Palatium regni Hungariae... palatinorum locumtenentium, pro-palatinorum sub regibus Hungariae austriacis (1739, 1752)
  • Imperatores Ottomanici a capta Constantinapoli, cum epitome principum turcarum (1747-52) - 9 volumoj
  • Institutiones theologicae... tractatus de divina gratia (1756)
  • Episcopi Agrienses pars (1763) - 3 volumoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.