Miklós Hubert Steiner
Miklós Hubert Steiner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Steiner Miklós Hubert |
Naskiĝo | la 12-an de marto 1872 en Szentkút (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 6-an de junio 1942 en Csorna (Hungara reĝlando) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1907) |
Okupo | |
Okupo | ordenfrato fizikisto instruisto preposto |
Miklós Hubert Steiner [miklOŝ ŝtejner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Steiner Miklós Hubert estis hungara premonstrata monaĥo, preposto, instruisto, lernejestro, senatano.
Miklós Hubert Steiner[1] naskiĝis la 12-an de marto 1872 en Szentkút (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Heiligenbrunn en Aŭstrio), li mortis la 6-an de junio 1942 en Csorna (Hungara reĝlando).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Miklós Hubert Steiner maturiĝis en premonstrata gimnazio en Szombathely, kie li aliĝis al la premonstratoj en 1891. Li studis teologion en Csorna, kie li monaĥiĝis en 1895. Post monatoj li ankaŭ pastriĝis. Li plustudis kaj li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Lia signifa instruisto estis Géza Bartoniek. Post siaj studoj li instruis matematikon kaj fizikon en Keszthely, iom poste en Szombathely. Inter 1907 kaj 1935 li estis gimnaziestro. Li estis nomumita preposto de Csorna en 1935, samtempe li iĝis senatano.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A fizikai oktatás középiskoláinkban (1904)
- A középiskola reformja (1914)
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2022-03-14 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungare kun foto
- hungarlingva biografio kun foto (la koncerna teksto estas legebla en la 31-a paĝo)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)