Miklós Széchenyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Széchenyi
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1868 (1868-01-06)
en Sopron
Morto 1-an de decembro 1923 (1923-12-01) (55-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

Grafo Miklós Széchenyi [miklOŝ sEĉEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Széchenyi Miklós estis hungara pastro, episkopo, kanoniko, prelato. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis sárvári kaj felsővidéki. Lia familia nomo estas konata ankaŭ Széchényi.

Miklós Széchenyi [1] naskiĝis la 6-an de januaro 1868 en Sopron. Li mortis la 1-an de decembro 1923 en Budapeŝto, sed li estis entombigita en Orosháza.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Széchenyi frekventis mezlernejojn en Szombathely, Sopron kaj Győr, poste li studis teologion en seminario de Győr. Li pastriĝis en 1890, poste li estis pastro 2 jarojn en Kismarton. En 1892 li respondecis pri abatejo en Ják, samtempe li estis arkivisto, poste sekretario en diocezo de Esztergom. En 1894 li doktoriĝis en Universitato de Budapeŝto. Li estis nomumita rektoro de Pázmáneum en 1898, samtempe kanoniko. Li iĝis prelato, ankaŭ episkopo de Győr en 1901, de Nagyvárad en 1911. Li estis membro de la hungara senato.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A lelkészi congrua ügye, 1885-1895 (1895)
  • Trauungs-Rede gelegentlich der feierlichen Trauung des Grafen Nikolaus Zichy... (1895)
  • diversaj ekleziaj paroladoj
  • A Szent György vértanúról nevezett jaáki apátság története (1901)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Blazono de Miklós Széchenyi
Blazono de Miklós Széchenyi