Mikola Ĥvilovij
Mikola Ĥvilovij | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Микола Хвильовий | |||||
Naskiĝo | 1-an de decembro 1893 en Trostjanec | ||||
Morto | 13-an de majo 1933 (39-jaraĝa) en Ĥarkivo | ||||
Mortis pro | Sinmortigo vd | ||||
Mortis per | Pafvundo vd | ||||
Tombo | St. John Useknovensky cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | ukraina vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio Provizora Laborista-Kamparana Registaro de Ukrainio Ukraina Soveta Socialisma Respubliko Ukraina Popola Soveta Respubliko Respubliko Rusio Ukraina Popola Respubliko Sovetunio vd | ||||
Partio | Komunista Partio de Sovetunio vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Khvylovy vd | ||||
Okupo | verkisto publikigisto poeto novelisto vd | ||||
Aktiva dum | 1921– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mikola Ĥvilovij (ukraine: Микола Хвильовий) - pseŭdonimo de Mikola Fitilov (1893-1933) - ukraina verkisto, publicisto, polemisto, unu el fondintoj de postrevolucia ukraina prozo, membro de multaj tiutempaj literaturaj organizaĵoj. Verkis romanojn, poezion, publistikon (Ukrainio aŭ Etrusio?). Iniciatinto kaj protagonisto de "literatura diskuto" en Ukrainio dum 20-aj jaroj de XX jc. Propagandis inter kolegoj eŭropecajn tradiciojn de verkado per alvoko For de Moskvo!
Persekutkampanjon kontraŭ la verkisto komencis Stalino persone per letero al Lazar Kaganoviĉ, tiama unua sekretario de l'komunista partio en Ukrainio. En 1933 M. Ĥvilovij mortpafis sin. Ekde tiam lia nomo estis forstrekita el ĉiuj enciklopedioj, la verkoj estis bruligitaj. Nur dum la lastaj jaroj de perestrojko ekaperis apartaj verkoj de l'verkisto.
Liajn rakontojn esperantigis Olga Kerzjuk:
- Flankstrato, La Kancerkliniko, 50
- Kolonioj, vilaoj..., LKK, 53
- Jurĉjo, LKK, 55