Mineralakvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mineralakvo estas la supernocio de natura mineralakvo, fontakvoj, valakvoj same kiel de kuracakvo. En la ĉiutaga parolo, ĝi estas plej ofte aludita kiel sinonimo de natura mineralakvo.

Natura mineralakvo estas akvo, kiu havas la originon en subteraj akvejoj, protektitaj kontraŭ malpuraĵoj. Ĝi estas priskribita per origina pureco kaj per enhavo de mineraloj, ŝpurelementoj aŭ aliaj eroj kun nutraĵaj efikoj. Ties konsisto, temperaturo en la fonto kaj aliaj gravaj proprecoj devas estis konstantaj (enkadre de la naturaj ŝanĝiĝoj). Oni povas riĉigi-malriĉigi naturan mineralakvon - per fizika metodo – per karbon-dioksido. Same estas permestaa la forigo de la fero kaj sulfuro (senferigita kaj sensulfurigita mineralakvo). Pliaj traktadoj ne estas permesitaj.

Komerca nomumo de la naturaj mineralakvoj, laŭ la germana nutraĵaj antaŭskriboj:

  • natura mineralakvo
  • natura karbon-dioksida mineralakvo
  • natura mineralakvo kun aldonita karbon-dioksido el fonto
  • natura mineralakvo kun aldonita karbon-dioksido
  • acideta fontano

Oni rajtas nomumi acideta fontano tiun mineralakvon kun natura karbon-dioksida enhavo kun pli ol 250 miligramoj je litro. Tiu nomumo devas anstataŭi la nomon ŝprucakvo, se la mineralakvo elŝprucas pro natura karbondioksida premo el fonto.

Silenta mineralakvo estas natura mineralakvo kun eltirita karbonata acido (H2CO3), sed oni ne devas intermiksi ĝin kun malforte karbonat-acida kuracakvo.

Se la akvo entenas mineralojn kaj ŝpurelementojn en proporcio, kio donas al la akvo kuracigan, kvietigan kaj malsan-evitan efikon, oni parolas pri kuracakvo. La efiko devas esti ĉikaze science pruvita.

Mineral- kaj kuracakvo en multaj landoj bezonas ŝtatan permeson.

Ĉu mineralakvo estas pli sana ol krana akvo?

La mineralakvo certigas por la konsumanto daŭre konstantan kvaliton kaj certe pli puran akvon. Oni devas mencii, ke per normala nutrado oni akceptas la necesajn mineralojn, tiel la trinko de la mineralriĉaj akvoj estas superflua.

Aliaĵoj

La mineralakvo kiel aliaj magazenaj trinkaĵoj estas vendita en boteloj kiuj estas uzataj nur unuafoje tiel la foruzitaj boteloj ŝarĝas la medion.

La mineralakvo populariĝis kun la disvastiĝo de la sana vivmodo kaj kiam la vendistoj rimarkis, ke ili povas akiri saman aŭ pli grandan profiton ol el alkoholaĵoj. Tiam ekis la reklamkampanjoj.


Konataj mineralakvo-markoj

Aŭstrio

Belgio

Svislando

Germanio

Francio

Hungario

Nomo Loko de fonto Premioj
Amádé Gönc, Borsod-Abaúj-Zemplén
Anna Szeged, Csongrád
Apenta Budapeŝto , Őrmező
Aqua-Perla Lakitelek / Kisalpár,
Aqua viva Kerekdomb / Tiszakécske,
Ave Debrecen, Hajdú-Bihar Aqua Expo, 2005 Párizs
Balfi Balf, Győr-Moson-Sopron Magyar Termék-Nagydíj 2005
Borsodi víz Edelény, Borsod-Abaúj-Zemplén
Cívis Debrecen, Hajdú-Bihar
Cserke kincse Cserkeszőlő,
Csokonai Debrecen Lenc telep Hajdú-Bihar
Fonte Re Szentkirály (Bács-Kiskun)
Gellérthegyi Kristályvíz / Harmatvíz Budapeŝto,
Kékforrás / Aquarius Albertirsa, Homokrész
Kun-aqua Lakitelek / Kisalpár
Lilla Debrecen / Csokonai kút, Hajdú-Bihar
Lillafüredi Lillafüred (Miskolc), Borsod-Abaúj-Zemplén
Margitszigeti Kristályvíz Budapeŝto
Mathias Aqua Székesfehérvár, Fejér
Mineralis 305 Lakitelek-Kisalpár
Mistral Kisvárda
Mizse Lajosmizse, Bács-Kiskun
Mohai Ágnes Moha, Fejér
NaturAqua Zalaszentgrót, Zala
Óbudai Gyémánt Budapeŝto
Pannon-aqua Bököny / Csány,
Parádi Parád, Nógrád
Santé Szeged, Csongrád
Szentkirályi Szentkirály (Bács-Kiskun)-Lászlófalva EAUSCAR Aqua Expo, 2004 Párizs
Theodora Kékkúti Kékkút, Veszprém (departemento)
Theodora Kereki Kékkút, Veszprém (departemento)
Veritas Gold Albertirsa, Pest (departemento) Superior Taste Award, 2006 Brüsszel
Visegrádi Visegrád, Pest (departemento)
Vivien ásványvíz Bicske, Fejér Magyar Termék-Nagydíj 2003

Italio

Kroatio

Nederlando

Ĉeĥio

Slovakio

Slovenio

Ukrainio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj