Nendaz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aproz)
Nendaz
Blazono de Nendaz
Blazono de Nendaz
Blazono de Nendaz
Preĝejo de Haute-Nendaz
Preĝejo de Haute-Nendaz
Preĝejo de Haute-Nendaz
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Conthey
Koordinatoj  46° 11′ 13″ N 7° 18′ 18″ O / 46.18694 °N, 7.30500 °O / 46.18694; 7.30500 (mapo)Koordinatoj: 46° 11′ 13″ N 7° 18′ 18″ O / 46.18694 °N, 7.30500 °O / 46.18694; 7.30500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6025
Areo 86,01 km²
Alteco 1252 m super marnivelo
Poŝtkodo 1997
Komunumkodo 6024
Mapo de Nendaz
Mapo de Nendaz
Situa mapo de Nendaz
vdr

Nendaz estas komunumo en la Distrikto Conthey en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 6025 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Haute-Nendaz.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Nendaz situas en la franclingva Suba Valezo. Ĝi etendiĝas de la bordo de la rivero Rodanoen nordo al la Tortin-Glaĉero kaj Mont-Fort-Glaĉero en sudo. En la suda parto de la komunumo situas la baraĵlago Lac de Cleuson. La komunumo Nendaz konsistas el 17 vilaĝoj, nome Aproz, Baar, Basse-Nendaz, Beuson, Bieudron, Brignon, Clèbes, Cor, Fey, Haute-Nendaz, Les Bioleys de Brignon, Les Condémines, Nendaz Station, Saclentse, Siviez, Sornard kaj Verrey.[1] [2]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 86,01 km², de kiuj 26,7% estas kovritaj de arbaro, 29,0% servas por agrikulturo kaj 5,0% por setlado. [3]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Nendaz limas en nordo al Chamoson, Ardon, Vétroz, Conthey, Siono kaj Veysonnaz, oriento al Les Agettes, Vex kaj Hérémence, en sudo al Bagnes, kaj en okcidento al Isérables kaj Riddes.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Nendaz kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 207 ek de Siono. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 estas Siono-Okcidento nordoriente de la komunumo. Pere de poŝtaŭtolinio de Siono al Haute Nendaz la komunumo estas konektita al la publika transportreto. De Nendaz Station kabintelfero kondukas al la turisma regiono sur la roko Tracouet je alteco de 2200 m s.m. sub la monto Dent de Nendaz.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Grava enspezofonto de la komunumo Nendaz estas la turismo. La komunumo apartenas al la skiregiono 4 Valoj, al kiu apartenas 400 skivojoj, 83 skiliftoj kaj telferoj kaj 50 kilometroj da kurskivojoj. Por la somera turismo ekzistas granda reto da migradopadoj. En la komunumo ekzistas du mineralakvofontoj, el kiuj estas enboteligita mineralakvo, nome la markoj Aproz, apartenanta al Migros, kaj Nendaz.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Nendaz datiĝas el la jaro 984 kiel Nenda. En Nendaz estis trovitaj ŝtonkestotomboj el la neolitiko, bracletoj el la La-Tène-epoko kaj moneroj el Kartago. Dum mezepoko Nendaz apartenis al la Abatejo de Saint-Maurice. En la jaro 1261 la Grafo Petro la 2-a de Savojo konstruis burgon en Brignon kaj tie instalis subvokton. En la jaro 1266 li denove detruis la burgon kaj Nendaz refariĝis majorejo. En la jaro 1475 la Supraj Valezaj Dekonoj konkeris la lokon kaj submetis ĝin unue al la kamparvokto de la Suba Valezo kaj ek de 1536 ĝis 1593 al la vokto de Saint-Maurice. En la jaro 1665 Nendaz estis atribuita al la Grandmajorejo Hérémence, al kiu ĝi apartenis ĝis la Helveta Revolucio de 1798. De 1802 ĝis 18015 ĝi apartenis al la Dekono Siono, poste ĝis estis atribuita al la Dekono Conthey, kiu en 1848 estis transformita al la Distrikto Conthey.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]