Hérémence

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hérémence
Blazono de Hérémence
Blazono de Hérémence
Blazono de Hérémence
Hérémence
Hérémence
Hérémence
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Hérens
Koordinatoj  46° 10′ 51″ N 7° 24′ 14″ O / 46.18083 °N, 7.40389 °O / 46.18083; 7.40389 (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ 51″ N 7° 24′ 14″ O / 46.18083 °N, 7.40389 °O / 46.18083; 7.40389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1391
Areo 107,53 km²
Alteco 1237 m super marnivelo
Poŝtkodo 1987
Komunumkodo 6084
Mapo de Hérémence
Mapo de Hérémence
Situa mapo de Hérémence
vdr

Hérémence estas komunumo en la distrikto Hérens en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 1391 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hérémence situas en la franclingva Suba Valezo en la samnova valo, kiu estas norda flanka valo de Rodano, kaj tra kiu fluas la rivero Dixence, kiu estas alflauanto de Borgne, siavice suda alfluanto de Rodano. La rivero Dixence fontas el la giganta baraĵlago Lago de Dix, kies baraĵmuro estas la plej alta baraĵmuro en Eŭropo. En sudo de la komunumo situas inter aliaj glaĉeroj la Cheilon-Glaĉero, kies akvo nutras la Lagon de Dix. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Hérémence, Ayer, Cerise Euseigne, Mâche, Pralong kaj Riod. Aparta vidindaĵo en Hérémence estas la terpiramidoj de Eusigne. Tiu naturmiraklo estiĝis pot la fino de la lasta malvarmepoko, kiam la glaĉeroj retiriĝis.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 107,53 km², de kiuj 17,1% estas kovritaj de arbaro, 21,5% servas por agrikulturo kaj 1,7% por setlado. Preskaŭ 60% de la komunuma teritorio konsistas el altmontara dezerto kaj glaĉero.[2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hérémence limas en nordo al Vex, en nordoriento al Saint-Martin, en oriento al Evolène, en sudo al Bagnes, kaj en okcidento al Nendaz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Hérémence pasas la kantona ĉefvojo n-ro 206, kiu kondukas de Siono al Evolène. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 estas Siono-Oriento, kiu situas proksimume 8 kilometrojn norde de la komunumo. Pere de poŝtaŭtolinio de Siono al Evolène la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Krome ekzistas ankaŭ poŝtaŭtolinio al de Siono al Dixence, de kie aertelfero kondukas al la baraĵlago Lac-des-Dix.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Hérémence datiĝas el la jaro 1195 kiel Aremens. La komunumo apartenis al la teritorio de Bramois, kiu en la jaro 515 fariĝis havaĵo de la Abatejo Saint-Maurice. En la jaro 1100 la regiono estis submetita al la vicepiskopejo de Siono kaj havis interne de propran majoron. En la jaro 1268 ĝi estis submetita al la regado de Savojo, kaj atribuita al ties Subvoktejo Conthey. La loĝanto de la valo tamen malkontentis pri la savoja regado. Post la valeza venko en la Batalo de Planta en la jaro 1476 la loĝantoj de Hérémence denove postulis liberiĝon de la savoja regado kaj en la jaro 1513 ilia atribuo al la Senjorujo de Siono estis akceptita kaj konfirmita en la jaro 1526. [3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]