Minimundus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minimundus
Miniaturparko [+]

LandoAŭstrio
RegionoKorintio

SituoKlagenfurt
- koordinatoj46° 37′ 11″ N, 14° 15′ 52″ O (mapo)46.6197214.26444Koordinatoj: 46° 37′ 11″ N, 14° 15′ 52″ O (mapo)
Areo0,03 km² (3 ha) [+]

Minimundus (Karintio)
Minimundus (Karintio)
DEC
Minimundus
Minimundus
Lokigo de Karintio en Aŭstrio
Map
Minimundus

Vikimedia Komunejo:  Minimundus [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Katedralo de Sankta Petro, unu el la plej grandaj objektoj en Minimundus

Minimundus, estas amuzparko en Aŭstrio. La malgranda mondo ĉe Lago de Wörth (Wert), signifas por Aŭstrio la saman, kiel "Madurodam" por Nederlando kaj "Disneyland" por UsonoParizo. Kiel modelprezentaĵo de fame konataj kontruaĵoj el la tuta mondo, Minimundus estas vidindaĵo, konata ankaŭ trans la limoj de Aŭstrio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La "eta" urbo situas en belega parkpejzaĝo ĉe bordo de la Lago de Wörth (germane Wörther See), proksime de Klagenfurt. Promeno tra Minimundus estas kvazaŭ eta mondvojaĝo. Nur kelkajn paŝojn oni marŝas de la Eiffel-turo en Parizo al la Tower en Londono, de la Suleiman-moskeo en Istanbulo al la Kastelo de Osako. Eŭropo, Ameriko, La Okcidenta kaj la Orienta Azio estas reprezentataj per multaj vidindaĵoj. Minimundus estas kreita de la junularo por junularo. Tio diferencigas ĝin de similaj fondaĵoj kaj faras ĝin aparte ŝatinda.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La plej granda parto el la bonegaj imitaĵoj, konstruitaj en reduktita skalo 1:25, estis farataj en libervola laboro de lernantoj, kiuj frekventas teknikajn, mezajn, fakajn kaj metiajn lernejojn.

Servadoj[redakti | redakti fonton]

Minimundus servas ankaŭ al popola interkompreniĝo kaj per multaj amikoj kaj favorantoj en eksterlando ĝi ricevas kreskantan internacian signifon. Urboj, institucioj kaj privataj personoj de diversaj landoj, ankaŭ transmaraj, donacis valorajn modelojn. Plejparte instigis ilin la deziro, vidi ke ankaŭ ilia lando estas reprezentata per bela modelo en Minimundus. Dank´ al multaj helpantoj, Minimundus evoluis de modestaj komencoj al tre ŝatata kaj multe vizitata institucio. La netan profiton ricevas la societo "Savu la infanon", por sia bonfarema agado.