Miranda NG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miranda IM

Miranda IM
Aŭtoro Roland Rabien
Programisto Kubilay Kocak, Tim Hunter, Robert Rainwater, Gennady Feldman, George Hazan, Maxim Mluhov, Boris Krasnovskiy, Joe Kucera, Aaron Landwehr, Alex Sanda, Artem Shpynov, Ricardo Domenecci, Tjado Maecke, Lyon Lim. [1]
Lasta stabila versio 0.8.12
(7-a de januaro 2010)
Lasta testa versio 0.9.0.4
(13-a de decembro 2009)
Operaciumo Vindozo, neoficiale Linukso[1]
Programlingvo C
Evoluigstato stabila
Programtipo Tujmesaĝilo
Permesilo GPL
Retejo www.miranda-im.org
vdr

Miranda IM estas malgranda, rapida kaj libera tujmesaĝilo. Ĝi subtenas multe da protokoloj kiel ekzemple: Jabber, ICQ, AIM ktp. Ĝi estas distribuita sub GNU GPL kaj destinita por operaciumo Vindozo.

En ĝi estas integritaj nur la plej bazaj funkcioj, sed programara strukturo ebligas aldoni kromprogramojn, kiuj aldonas novajn funkciojn. Nun estas super 500 kromprogramoj. Kelke da kromprogramoj estas ankaŭ en oficiala pako (instalebla aŭ arĥivo), aliajn oni povas elŝuti el oficiala retpaĝaro kun aldonaĵoj.[2]

Ĉiuj opcioj kaj historio konservatas en unu .dat datumbaza dosiero. Tiun oni povas redakti per ekstera programaro DBToll kiu ankaŭ estas en oficiala pako.

Miranda estas libera kaj ankaŭ ĉiuj kromprogramoj estas liberaj. Se ĝi havas nur kelke da kromprogramoj tiel oni povas konservi ĝin sur normalan (1,44 MB) disketon. Miranda povas esti startigita el disketo aŭ USB-poŝmemorilo.

Subtenataj protokoloj

Historio

Eko

Evoluon ekis Roland Rabien en februaro 2000. Miranda IM subtenis nur ICQ protokolon kaj nomo estis "Miranda ICQ". Ĝi ne subtenas nek historion nek kromprogramojn nek datumbazon. Version 0.0.1 oni oficiale eldonis la 6-an de februaro 2000. Dosiergrando estis cirkaŭ 100 KB.

Subtenon por kromprogramoj oni aldonis en versio 0.0.6. Unuaj kromprogramoj estis AutoAway, StatusNotify kaj Talk.

Versio 0.1.x

Akomodita malnova testa versio de Miranda

Unuaj programistoj eliris projekton poste kiel versio 0.0.6.1 estis eldonita. Nova ĉefa programisto estis Richard Hughes. La 8-an de aprilo 2001 li eldonis version 0.1.0.0. Miranda IM subtenis ICQ kaj per kromprogramo ankaŭ MSN. Ĉi tia versio estis unue ankaŭ tradukebla kaj estis cirkaŭ 50 kromprogramojn. Interesa kromprogramo estis Lizard kiu etosebligis programon, sed ĝi estis nestabila tiel oni ne uzis ĝin longe.

Versio 0.2.x

Programisto Richard Hughes eliris projekton kaj novaj ĉefaj programistoj estiĝis Martin Öberg (Strickz), Robert Rainwater (rainwater), Sam K (egoDust) a Lyon Lim (lynlimz). Oni aldonis protokolon Yahoo.

La 17-an de decembro 2002 oni oficiale renomis projekton de Miranda ICQ al Miranda IM ĉar ĝi subtenas multe da protokoloj. Oni ekdiskutis pri forigo de ICQ de kerno kaj uzi ĝin kiel kromprogramon.

Versio 0.3.x

Oni eldonis version 0.3 en junio 2003. Protokolo ICQ kaj komunika fenestro estis nuligitaj de kerno sed funkciis per kromprogramoj (icq.dll kaj srmm.dll. Ankaŭ estis aldonita subteno por Jabber kaj IRC. Por versio 0.3.3 estis supre de 250 kromprogramojn.

Versio 0.4.x

Versio 0.4 estis eldonita en aprilo 2005. Oficiale ĝi havis Yahoo! kromprogramon. Ankaŭ datumbaz-administrilo kaj listo de kontaktoj (contact list) ne estis en kerno sed kiel kromprogramoj. Unua kromprogramo subtenis tabojn - TabSRMM. Gravaj kromprogramoj ankaŭ estis mBot (per ĝi oni povas tajpi PHP-skriptojn) kaj IEView (subteno por HTML en komunika fenestro).

Versio 0.5.x

Ĝi estis eldonita la 28-an de julio 2006. Unue Miranda subtenis Unikodon. De tiam estas Miranda eldonata en 2 versioj: Unikoda nur por Vindozo NT aŭ pli novaj; kaj ANSI por ĉiuj Vindozoj. Ankaŭ ĝi unue subtenas protokolon AIM Oscar.

Versio 0.6.x

Versio 0.6 estis eldonita la 29-an de decembro 2006. La plej grava ŝanĝo estis subteno por UPnP. Ankaŭ subteno por UTF-8 pliboniĝis.

Akomodita Miranda IM

Versio 0.7.x

Por versio 0.7 estis kreita SQLite datumbaz-administrilo, kiu ebligas atingi el eksteraj programoj en datumbazon. Grava ŝanĝo estas tute nova kromprograma sistemo, dank'al ĝi estas Miranda pli stabila kaj kromprogramoj pli bone kontrolataj per kerno. Ankaŭ subteno por Unikodo pliboniĝis, novaj mesaĝoj aŭtomate konservatas en UTF-8.

Versio 0.8.x

Versio 0.8.x estis eldonita je 17-a de junio 2009. Ĝi enhavas novan konto-administrilon, defaŭltan SSL-subtenon, korektojn por kerno kaj kromprogramoj, ktp.

Futuro

En estonta Miranda IM funkcios multuzula tujmesaĝado en ICQ, ktp.

Linukso

Maloficiale ekzistas Miranda IM por Linukso[3]. Nun Miranda funkcias per Wine, sed Miranda devas esti stabila (ne testa versio) kun malmulte da kromprogramoj. ANSI versio estas pli bona ol Unikoda.

Oni nun ne preparas oficialan version por Linukso.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Miranda IM en la slovaka Vikipedio.