Miroslav Florian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miroslav Florian
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1931 (1931-05-10)
en Kutná Hora
Morto 10-an de majo 1996 (1996-05-10) (65-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥio vd
Partio Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio vd
Subskribo Miroslav Florian
Profesio
Okupo verkistotradukistobibliotekisto • poeto • ĵurnalisto • radio-prezentisto • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miroslav FLORIAN, naskita la 10-an de majo 1931 en Kutná Hora, mortinta la 10-an de majo 1996 en Prago, estis ĉeĥa verkisto kaj tradukisto.

Post sia gimnazia tempo li studis, ekde 1950, pri biblioteka scienco ĉe la Universitato de Karolo en Prago. Poste, servante kiel deva soldato, li laboris por la gazeto Československý voják (ĉeĥa-slovaka soldato), iĝante ties redakta ĉefo.

Verson lian portas la muro de la memorejo Pafejo de Kobylisy.

Florian ricevis interalie jenajn distingojn:

  • en 1973 premiulo de "Premio Klement Gotvalt"
  • en 1975 "merita artisto"
  • en 1982 "nacia artisto"
  • en 1985 nacia premio de Ĉeĥa Respubliko

Florian dum multaj jaroj estis komitatano de la Asocio de Ĉeĥaj Verkistoj.