Mitsou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mitsou (filmo).
Mitsou ou Comment l’esprit vient aux filles
Aŭtoroj
Aŭtoro Colette
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1919
Ĝenro novelo
Information icon.svg
vdr

Mitsou ou Comment l’esprit vient aux filles (Mitsou aŭ Kiel spirito venas al knabinoj) estas komedio de Colette, publikigita en 1919. Ĝi estis adaptita al kino de Jacqueline Audry en 1956.

Rakonto[redakti | redakti fonton]

Mitsou estas juna 24-jara virino, kiu havas kvardekkelk-jaran amikon: Pierre. Deveninta de malriĉa familio, ŝi sukcesis fariĝi renoma en muzik-halo, kies stelulino ŝi estas. Tamen, kvankam ŝi disponas pli multe pli da mono ol dum infanaĝo, ŝi havas neniun bonguston; tial, ŝia loĝejo estas tre malbone plenigita je mebloj kaj ŝi nur amasigis objektojn pri kiuj ŝi revis dum infaneco, sen meti ian ajn harmonion. Ŝi travivas tre simplan vivon, sen pasio nek impeto, ŝia amrilato kun Pierrre neniam estis minacita de disputo dum tri jaroj, kaj ŝi asertas: « lin mi ne serĉas: kia trankvilo! ».

Tamen, iun tagon, Petite Chose, alia dungitino de muzik-halo, kaŝas du soldatojn en la loĝion de Mitsou, sola sekura ĉambro en la loko. Mitsou plene ignoras ambaŭ virojn kaŝitajn en sia ŝranko, antaŭ kiuj ŝi senĝene senvestiĝas, samtempe havante superfluan kaj tute seninteresan konversacion. Subite, Pierre eniras kaj fariĝas ĵaluza vidante ambaŭ belajn junajn virojn, pri kio Mitsou ridas. Kelkajn tagojn poste, Mitsou ricevas pakaĵon senditan de Leŭtenanto Blu, unu el la du soldatoj, dankante ŝin pro ŝia gastameco kaj donacante al ŝi pudron kaj flakonojn. Mitsou, surprizita, kaj denove malkovrita de Pierre, ekinteresiĝas pri la Leŭtenanto. Sciante ke Petite Chose havas iliajn adresojn, ŝi invitas ŝin hejme al manĝo por akiri tiun de ŝia admiranto. Tie ŝi amikiĝas kun Petite Chose, kiu riproĉas al ŝi ŝian pasivecon kaj konstantecon, ŝi mem daŭre serĉante novajn predojn. Fine Petite Chose donas al ŝi la adreson, fiera vidi sian lernantinon progresi. Poste ekiĝos perletera rilato inter ambaŭ personoj, kiu daŭros du monatojn, kaj dum kiu ili konfesos al si reciproke siajn sentimentojn.

Fine, la Leŭtenanto, revokita al Parizo, iras viziti Mitsou. Sed tie, li malkovras iun Mitsou tute malsaman al ŝiaj leteroj, kaj ne ĉiam trovas ŝin dezirinda. Kvankam li fieras pri ŝia beleco, brila dum ŝi estas malĝoja, la Leŭtenanto trovas ŝin simpla, sengusta, kaj estas mallogita de ŝia loĝejo. Li tamen trapasas nokton ĉe ŝi kaj forlasas ŝin la morgaŭon, elreviĝinta. Li poste sendas al ŝi leteron en kiu li pretekstas mision kun sia Komandanto por nuligi ilian rendevuon fiksitan dum posttagmezo, kaj Mitsou, klarvida, respondas al li klarigante, ke ŝi komprenas, ke ŝi ne korespondas al lia atendo, ke tamen ŝi amas lin kaj provos ŝanĝiĝi laŭ liaj deziroj. Kaj, eĉ se ŝi ne revidus lin, ŝi dankas lin, ke li vekis ŝin el la inerteco en kiun ŝi sinkis, kaj danke tiun rilaton, ŝi ekkonsciis pri la monotoneco de la vivo kiun ŝi travivis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]