Mitsui Chemicals
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Mitsui Chemicals - japane 三井化学株式会社 [Mitsui-Kagaku Kabuŝiki-gaiŝa] (kodo 4183 en la tokia borso) estas japania kompanio produktanta kemiaĵojn, kiu estas listigita en la borsa indico Nikkei 225. La kompanio estas parto de la konzerna konglomeraĵo Mitsui. La firmao havas jaran bilancon de pli malpli 15 miliardoj da usonaj dolaroj kaj komerce aktivas en Japanio, Eŭropo, sudorienta Azio kaj en Usono. Ĝi tutmonde dungas proksimume 13 000 laborantojn.