Moûtiers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Koordinatoj: 45°29′09″N 06°32′04″E  /  45.48583°N, 6.53444°O / 45.48583; 6.53444 (Moûtiers)
Moûtiers
komunumo
Moûtiers - Savoie.JPG
panoramo
Blason ville fr Moûtiers (Savoie).svg
Blazono
Ŝtato Francio Francio
Regiono Rodano-Alpoj
Departemento Savoie
Kantono Moûtiers (ĉefloko)
Arondismento Albertville
komunumaro Communauté de communes
Cœur de Tarentaise
Situo Moûtiers
 - koordinatoj 45°29′09″N 06°32′04″E  /  45.48583°N, 6.53444°O / 45.48583; 6.53444 (Moûtiers)
Plej alta punkto
 - alteco 1 042 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 465 m s. m.
Areo 3,16 km² (316 ha)
Loĝantaro 3 811 (2012)
Denseco 1 206,01 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 73600
INSEE 73181
Situo de Moûtiers kadre de Francio
ButtonRed.svg
Situo de Moûtiers kadre de Francio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Moûtiers
Retpaĝo: www.moutiers-savoie.com
Dulingva ŝildo en Sallanches : "A bientot" en la franca kaj "A revi pâ" la arpitana, kiu signifas : ĉu ne?

Moûtiers (savojarda[1] : Motiérs (motjé) estas administre komunumo de Francio en la departamento Savoie (regiono Rodano-Alpoj), en la oriento de la lando. Moûtiers estas la enirpordo al pluraj grandaj francaj ski-feriejoj (skiregiono Les Trois Vallées).

Historio[redakti | redakti fonton]

La frua mezepoka nomo de la urbo (kaj latina nomo) estis Tarantasia aŭ Darantasia. Poste en la mezepoko la nomo estis Monasterium poste Munsterium kaj Moustiers por fine fariĝi Moûtiers. La regiono ĉirkaŭ Moûtiers ankoraŭ portas la nomon Tarentaise.

Geografio kaj demografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas 25 kilometrojn sudokcidente de la urbo Albertville, kaj 70 kilometrojn sudokcidente de la urbo Annecy, en la plej okcidenta parto de la Alpoj. La superfaco de Moûtiers estas 3.2 km², la denseco de la loĝantaro estas ĉ. 1297 loĝantoj po km² (en 2015 : 3 607 enloĝantoj).

Infrastrukturo kaj trafiko[redakti | redakti fonton]

Fervoja stacidomo Moûtiers-Salins-Brides-les-Bains.
Fervoja stacidomo Moûtiers-Salins-Brides-les-Bains.

En la komunumo estas la fervoja stacio Moûtiers-Salins-Brides-les-Bains.

La mapo sube montras la lokon de Moûtiers kun la plej grava infrastrukturo kaj apudaj komunumoj.

Regiono Moûtier

Daŭrebla turismo pere de verda vojo[redakti | redakti fonton]

Moûtiers invitas biciklantajn turistojn fari daŭreblan turismon, ĉar tie situas verda vojo inter Moûtiers ('Place de l'église) kaj Vitré, urbo de artoj. En Moûtiers troviĝas la preĝejo Sankta Martino (15-a kaj 16-a jc) de gotika kaj renesanca stiloj. Je 1,5 km de Moûtiers situas la lageto de Carcraon[2].

Esperanto kaj ĝemeliĝo[redakti | redakti fonton]

En Moûtiers ekzistas aktiva loka Esperanto-klubo, membro de la Rodanalpa Esperanto-Federacio, kiu regule okazigas lingvokursojn.

Moûtiers ĝemeliĝis kun la itala komunumo Verrès.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de la turismo en la regiono de Moûtiers.

Oficiala retejo de Moûtiers : https://www.moutiers.org/

Esperanto-klubo Tarenteza Esperanto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto: La savojarda, parenca al la arpitana, nun estas "kaŝita lingvo". Kiel fremdulo vi povas dum jaroj vivi en la savojarda regiono sen aŭdi ĝin. Nuntempe, ĉiuj savojard-parolantoj ankaŭ estas franclingvaj. Ili parolas nur la savojardan en specifaj situacioj ekzemple kun tre bonaj amikoj. La malprogreso kaj ruinigo de la savojarda okazis dum la lastaj 100 jaroj, dum tri generacioj.
  2. (franca) A la découverte des voies vertes pour vous permettre de découvrir l'Ille-et-Vilaine à pied ou à vélo, Comité départemental de cyclotourisme d'Ille-et-Vilaine.