Modelo 77

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Modelo 77
filmo
Originala titolo Modelo 77
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 23 sep. 2022
Ĝenro suspensa filmo, filma dramo, film based on actual events
Kameraado Alex Catalán
Reĝisoro(j) Alberto Rodríguez Librero
Scenaro Rafael Cobos López • Alberto Rodríguez Librero
Filmita en Model Prison of Barcelona
Loko de rakonto Model Prison of Barcelona
Muziko de Julio de la Rosa
Rolantoj Miguel Herrán • Javier Gutiérrez • Jesús Carroza • Fernando Tejero • Catalina Sopelana • Xavi Sáez • Alfonso Lara • Iñigo Aranburu • Iñigo de la Iglesia • Javier Beltrán • José Gabriel Campos
Produktinta firmao Movistar Plus+ 
Atípica Films
IMDb
vdr

Modelo 77 estas la titolo de hispana drama filmo reĝisorita de Alberto Rodríguez kaj protagonistigita de Miguel Herrán kaj Javier Gutiérrez. Ĝi estis premierita la 23an de septembro 2022.[1]

La filmo ricevis diversajn nomumojn al premioj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agado okazas en la Prizono Modelo de Barcelono dum la epoko de la Hispana Transiro (precize inter 1976 kaj 1978) kaj rakontas la historion de Manuel Gómez,[2]​ juna libro-tenisto, ludita de Miguel Herrán, kiu frontas malliberecon de inter 6 kaj 8 jaroj pro defraŭdo. Dekomence, li malamikiĝas kun sia samĉelano, veterana malliberulo, nome Pino, ludita de Javier Gutiérrez, sed iom post iom ili amikiĝas cele al komuna intenco.[3]

Cela al atingo de forpardono kontraŭ tiu senmezura puno, la junulo aliĝas al grupo de aktivulaj malliberuloj (Coordinadora de Presos en Lucha, COPEL) kiu organiziĝas por postuli amnestion (kiu finfine en la realo estos profita nur al politikaj malliberuloj). En la filmo oni rakontas ankaŭ la fuĝon de 45 malliberuloj el la prizono Modelo de Barcelono, okazinta la 2an de junio 1978.[4]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Miguel Herrán kiel Manuel Gómez[5]
  • Javier Gutiérrez kiel Pino
  • Fernando Tejero kiel El Marbella
  • Jesús Carroza kiel El Negro
  • Marc Pujol
  • Catalina Sopelana kiel Lucía
  • Xavi Sáez kiel Boni
  • Alfonso Lara kiel El Demócrata
  • Polo Camino kiel Rubí
  • Víctor Castilla kiel Rompetechos
  • Iñigo Aranburu kiel Andrés
  • Javier Lago kiel Domingo
  • Edgar Prates kiel Horóscopo
  • Iñigo de la Iglesia kiel Agustín
  • Javier Beltrán kiel Arnau Solsona
  • Daniel Mantero kiel kuracisto de El Dueso
  • José Onrubia kiel flegisto de El Dueso
  • José Gabriel Campos kiel ostaĝa funkciulo
  • Alejandro Romero kiel la filo de "El Negro"

Analizo[redakti | redakti fonton]

Oni filmis en abandonita fabriko de artilerio de Sevilo kaj en la Prizono Modelo de Barcelono.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «‘Modelo 77’, de Alberto Rodríguez, se estrenará en salas de cine el 23 de septiembre de 2022 – Movistar+ Comunicación». comunicacion.movistarplus.es. Konsultita la 24an de novembro 2021.
  2. Hevia, Elena (21a de aŭgusto 2021). «Regreso a la infame cárcel Modelo de 1977». elperiodico. Konsultita la 21an de aŭgusto 2021.
  3. «La gran fuga de la cárcel Modelo». La Vanguardia. 21a de aŭgusto 2021. Konsultita la 22an de aŭgusto 2021.
  4. «Modelo 1978: la gran evasión de los 45». La Vanguardia. 1a de junio 2018. Konsultita la 22an de aŭgusto 2021.
  5. Robert, Maria (1 de septembro 2021). «Alberto Rodríguez rueda Modelo 77, su nueva película». elpalomitron.com. Konsultita la 2an de septembro 2021.
  6. [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Modelo 77 en la hispana Vikipedio.