COPEL

El Vikipedio, la libera enciklopedio
COPEL
organizaĵo
Komenco 1976 vd
Fino 1979 vd
Lando(j) Hispanio vd
vdr

La Coordinadora de Presos en Lucha (COPEL, Kunordigo de Luktantaj Malliberuloj) estis hispana movado kreita fine de 1976 en la prizono de Carabanchel, Madrido, kun etendoj al aliaj hispanaj prizonoj, fare de grupo de malliberuloj kun apogo de grupo de advokatoj kaj kelkaj eksterprizonaj sociaj grupoj. Ilia celo estis atingi ĝenerala amnestioforpardono kaj ŝanĝi la vivkondiĉojn ene de la prizonoj. Estas sugestoj, ke ĝi inspiriĝis en la Grupo de informado pri prizonoj, kreita en 1971 en Francio per iniciato de la filozofo Michel Foucault.[1]

Postuloj[redakti | redakti fonton]

La 23an de januaro 1977, la COPEL publikigis komunikaĵon en kiu ĝi eksponis siajn postulojn kaj la filozofion kiu inspiris siajn partoprenantojn kaj aktivulojn, nome la jenaj:

  • Amnestio aŭ ĝenerala forpardono
  • Abolo de torturoj kaj fitraktado kiuj malobeis la plenumojn de la homaj rajtoj
  • Pli bonkvalita nutrado
  • Efika sansistemo
  • Abolo de punoj en senfina izoligo
  • Reĝimo de vizitoj nehumilanta kaj por malliberuloj kaj por familianoj aŭ amikoj
  • La kreado de intimaj vizitoj
  • Fino de cenzuro de la korespondado
  • La reformo de la punkodo por kongruigi la kondamnojn al la socia realo
  • Digne pagita laboro
  • Abolo de la kontraŭmarĝenula leĝo Ley de vagos y maleantes
  • Aliro al edukado kaj rajto havi bibliotekojn
  • Plibonigo de la prizonaj instalaĵoj
  • Rajto al la kondiĉa liberigo
  • Elaĉeto de kondamno per laboro por ĉiuj malliberuloj.[2]

Samtempe oni fondis la Asocion de Familianoj kaj Amikoj de Malliberuloj (AFAPE) por disvastigi en la ekstero de la prizonoj la postulojn de la malliberuloj.

Protestagado[redakti | redakti fonton]

Ekde februaro 1977 oni organizis diversajn protestagadojn, ekzemple ago de solidareco kun la malliberuloj en la Fakultato de Informadiko de Madrido la 3an de marto 1977 kun membro de COPEL kaj apogo de José Luis López Aranguren, Chicho Sánchez Ferlosio, Agustín García Calvo kaj Fernando Savater.[3]

Ĉefa agado estis ekribelo en la prizono de Carabanchel la 18an de julio 1977, dum kiu kelkaj malliberuloj grimpis sur la tegmento de la prizono kun banderolo de la COPEL, dum policanoj agadis perforte kaj kelkaj prizonuloj vundis siajn pulsajn vejnojn por esti senditaj al hospitalo. Okazis similaj agadoj ankaŭ en prizonoj de Kordovo, Burgos, Ocaña kaj Dueso. Elstaraj artistoj, politikistoj kaj sindikatistoj petis ĝeneralan amnestion.

Grava rezulto okazis la 13an de marto 1978 kiam la kataluna anarkiisto kaj membro de COPEL Agustín Rueda Sierra mortis kiel konsekvenco de la torturoj ricevitaj en la prizono de Carabanchel.

Post la aprobo de reformisma leĝo Ley Orgánica Penitenciaria de 1979,[4]​ kiu kolektis kelkajn el la postuloj de la COPEL, diversaj translokigoj kaj aliaj reprezalioj, la postula aktiveco de la sociaj malliberuloj (nepolitikaj) reduktiĝis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

La filmo Modelo 77 rakontas la aferon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Michel Foucault et le groupe d'information sur les prisons
  2. La historia de un periodo en la lucha dentro de las cárceles españolas. C.O.P.E.L. Arkivigite je 2013-09-18 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20130918075015) en autodefensa.info
  3. Diario de León, eld. (9a de decembro 2016). «Víctimas en el franquismo y olvidados en la democracia». Konsultita la 24an de januaro 2022.
  4. Portal Jurídic de Catalunya (eld.). cat/ca/document-del-pjur/ «Ley orgánica 1/1979, de 26 de septiembre, general penitenciaria». Konsultita la 24an de januaro 2022.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]