Agustín García Calvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Agustín García Calvo (Zamoro, 15-a de oktobro de 1926 - Samloke, 1-a de novembro de 2012)[1] estis gramatikisto, poeto, dramaturgo, eseisto, traduktisto kaj filozofo hispana.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi faris studojn de Klasika Filologio en la Universitato de Salamanko, kie li studis kun la unua disĉiplaro de la majstro de la hispana klasika filologio, nome Antonio Tovar. Li doktoriĝis en Madrido 22jaragca per tezo titolita Prosodia y métrica antiguas (Antikvaj prozodo kaj metriko). En 1951 li ekprofesoris en mezlernejo.[2] En 1953 li okupis katedron de klasikaj lingvoj en Sevilo kaj en 1964 en Madrido, en la Komplutensa Universitato (UCM), ĝis kiam la frankisma diktatoreco separis lin al la madrida katedro en 1965 kun Enrique Tierno Galván, José Luis López-Aranguren kaj Santiago Montero Díaz por apogi la studentajn protestojn.[3] Dume José María Valverde kaj Antonio Tovar rezignis solidare siajn katedrojn volonte kiel protesto kontraŭ la menciita separigo. García Calvo ekziliĝis dum jaroj en Parizon, kie li iĝis profesoro en la Universitato de Lille kaj en la Collège de France. Li laboris ankaŭ kiel tradukisto por la eldonejo Ruedo Ibérico. En la franca ĉefurbo li kunordigis politikan parolantaron ĉe la kafejo La boule d'or de la Latina Kvartalo. En 1976 dum la Hispana Transiro li estis repostenigita en sia katedro, kie li restis ĝis sia emeritiĝo okazinta en 1992.

Agustín García Calvo, en somera kursaro de la Universitato de La Rioja.

Kiel filologo faris gravajn kontribuojn al la ĝenerala lingviko, la prahistoria aŭ hindeŭropa, la grekalatina kaj tiu de la espofcont ("español oficial contemporáneo", hispana oficiala nuntempa). Lia ĝenerala teorio pri lingvo aperas disvolvigita en la trilogio formata de Del lenguaje, De la construcción (Del lenguaje II) kaj Del aparato (Del lenguaje III) kaj en la artikoloj kompilitaj en la volumo Hablando de lo que habla. Estudios de lenguaje (Nacia Premio pri Eseo de 1990). En 2009 oni publikigis lian trilogion Elementos gramaticales, kiel lernolibro por iniciati en la gramatiko al junuloj.

Liaj plej elstaraj verkoj rilataj al la pensara fako estas la jenaj: Lecturas presocráticas, Lecturas presocráticas II. Razón común. Edición crítica, ordenación, traducción y comentario de los restos del libro de Heráclito, Contra el tiempo, De Dios kaj Contra la Realidad.

Kiel poeto li publikigis, inter aliaj, Canciones y soliloquios, Más canciones y soliloquios, Del tren (83 notas o canciones), Libro de conjuros, Ramo de romances y baladas, Sermón de ser y no ser, Valorio 42 veces, Relato de amor kaj 4 canciones de amor perdido y el cínife. Estas aŭtoro de diversaj teatraĵoj kiaj Ismena, Rey de una hora kaj Baraja del rey don Pedro (Nacia Premio de Teatroliteraturo de 1999).

Li eldonis ankaŭ diversajn seriojn de artikoloj kaj ĵurnalismaj kunlaboroj kiuj kolektas diversajn atakojn kontraŭ aspektoj de la nuna socio, kiaj Contra la Familia, Contra la Pareja, Contra la Paz, Contra la Democracia, Análisis de la Sociedad del Bienestar, Noticias desde abajo kaj Que no, que no.

Laŭ mendo de la unua prezidento de la regiona Komunumo de Madrido, nome Joaquín Leguina, li verkis la vortumadon de la Himno de Madrido, kontraŭ la simbola pago de unu peseto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Gramatiko kaj teorio pri lingvo[redakti | redakti fonton]

  • Pequeña introducción a la prosodia latina (malgranda enkonduko al la latina prozodo, Madrid: Sociedad de Estudios Clásicos, 1954).
  • Lalia, ensayos de estudio lingüístico de la sociedad (eseoj de lingva studo de la socio, Madrid: Siglo XXI, 1973).
  • Del ritmo del lenguaje (pri lingva ritmo, Barcelona: La Gaya Ciencia, 1975).
  • Del lenguaje (I) (pri lingvo, Zamora: Lucina, 1979; 2 ªed correg. 1991).
  • De la construcción (Del lenguaje II) (pri lingvokonstruo, Zamora: Lucina, 1983).
  • Del aparato (Del Lenguaje III) (pri lingvaparato, Zamora: Lucina, 1999).
  • Hablando de lo que habla. Estudios de lenguaje (Premio Nacional de Ensayo 1990) (parolante pri parolanta, Zamora: Lucina, 1989; 2ª ed. 1990; 3ª ed. 1990; 4ª ed. 1993).
  • Contra la Realidad, estudios de lenguas y cosas (kontraŭ realo, studoj de lingvoj kaj aĵoj, Zamora: Lucina, 2002).
  • Es. Estudio de gramática prehistórica (estas, studo de prahistoria gramatiko, Zamora: Lucina, 2003).
  • Tratado de Rítmica y Prosodia y de Métrica y Versificación (traktato pri ritmiko kaj prozodo kaj de metriko kaj versiko, Zamora: Lucina, 2006).
  • Elementos gramaticales, 3 t. (gramatikaj elementoj, Zamora: Lucina, 2009).

Logiko[redakti | redakti fonton]

  • De los números (pri nombroj, Barcelona: La Gaya Ciencia, 1976).

Tradukoj kaj versioj de klasikaj aŭtoroj kaj grekaj kaj latinaj[redakti | redakti fonton]

  • Aristofano, Los carboneros (Akharneís) (la karbistoj). Versio ritma de A. García Calvo (Zamora: Lucina, 1981; 2a eld. 1998).
  • Heraklito, Razón común (Lecturas presocráticas II) (komuna racio). Eldono, ordigo, traduko kaj komentario de la restoj de la libro de Heraklito (Zamora: Lucina, 1985).
  • Homero, Ilíada. Versio ritma de Agustín García Calvo (Zamora: Lucina, 1995).
  • Ksenofono, Memorias de Sócrates, Apologio, Simposio (traduko, enkonduko kaj notoj) (Madrid: Alianza Editorial; 1967, Salvat, 1971).
  • Lecturas presocráticas (Zamora: Lucina, 1981: 3a eld. kun la traduko kaj komentario de Parmenido renovigita, 2001).
  • Lukrecio, De Rerum Natura / De la Realidad. krítika eldono kaj versio ritma de A. García Calvo (Zamora: Lucina, 1997).
  • Plaŭto, Pséudolo o Trompicón (ritma traduko, enkonduko kaj notoj) (Madrid: Cuadernos para el Diálogo, 1971).
  • Platono, Diálogos Socráticos, Apología, Teages, Los enamorados, - Cármides, Clitofonte (traduko, enkonduko kaj notoj) (Barcelona: Salvat Editores, 1972).
  • Poesía antigua (De Homero a Horacio) (Zamora: Lucina, 1992).
  • Sokrato (en Enciclopedia Universitas, t.II, fasc.30), (Barcelona: Salvat Editores, 1972).
  • Sofoklo, Edipo Rey. Versio ritma de A.García Calvo (Zamora: Lucina, 1982; 2a eld. 1988; 3ªed. 1993).
  • Vergilio (biografia studo kaj versio ritma de Bukolikoj de la libro IV de la Georgoj kaj de la libro VI de la Eneido) (Madrid: Júcar, 1976).

Aliaj tradukoj kaj versioj[redakti | redakti fonton]

  • Sem Tob, Glosas de sabiduría o proverbios morales y otras rimas (kritika teksto, versio, enkonduko kaj komentario) (Madrid: Alianza Editorial, 1974).
  • Markizo de Sade La filosofía en el "boudoir" (traduko kaj noto de Agustín García Calvo, ilustraĵoj de Bartoli. "Libros Buen Amor Loco Amor"). Ruedo Ibérico, Parizo, 1975 (reeld. Zamora: Lucina, 1980: 2a eld. 1988. Titolo ĉe tiuj zamoraj eldonoj: Instruir deleitando o Escuela de amor).
  • Shakespeare, William, Sonetos de amor (kritika teksto, traduko en verso, enkonduko kaj notoj) (Barcelona: Anagrama, 1974).
  • Shakespeare, William, Sueño de noche de verano (Zamora: Lucina, 1980: 2a eld. 1988: 3a eld. 1993).
  • Shakespeare, William, Macbeth. Ritma versio de A. García Calvo. (Zamora: Lucina, 1980).
  • Georges Brassens. 19 Canciones. Con versión para cantar de A. García Calvo (Zamora: Lucina, 1983).
  • Belli, Giuseppe-Gioachino, 47 sonetos romanescos con las versiones de Agustín García Calvo (Zamora: Lucina, 2006).
  • Valéry, Paul, Le Cimetière Marin / El Cementerio Marino con la versión rítmica de Agustín García Calvo (Zamora: Lucina, 2006).

Eseo kaj politiko[redakti | redakti fonton]

  • Apotegmas a propósito del marxismo (pri makrsismo, Parizo: Ruedo Ibérico, 1970).
  • Manifiesto contra el despilfarro (manifesto kontraŭ elspezego, Madrido: Banda de Moebius, 1977).
  • ¿Qué es el Estado? (kio estas ŝtato, Barcelona: La Gaya Ciencia, 1977).
  • Actualidades (aktualaĵoj, Zamora: Lucina, 1980).
  • Cartas de negocios de José Requejo (negocleteroj de J.R., Zamora: Lucina, 1981).
  • Historia contra tradición. Tradición contra Historia (historio kontraŭ tradicio, tradicio kontraŭ historio, Zamora: Lucina, 1983; 2ª ed. 1998).
  • Familia: la idea y los sentimientos (familio: ideo kaj sentoj, Zamora: Lucina, 1983; 2ª ed. 1992).
  • El amor y los 2 sexos. Del tiempo de amor y olvido (amo kaj du seksoj, pri ama kaj forgesa tempo, Zamora: Lucina, 1984: 2.ª ed. 1991).
  • De la felicidad (pri feliĉo, Zamora: Lucina, 1986; 2.ª ed. 1989; 3ª ed- 1991, 4ª ed. 2000).
  • De los modos de integración del pronunciamiento estudiantil (pri la ok sistemoj de integrigo de la studenta insurekcio, Zamora: Lucina, 1987).
  • Noticias de abajo (subaj novaĵoj, Zamora: Lucina, 1991; 2.ª ed. 1991; 3ª ed. 1995).
  • Contra la Paz. Contra la Democracia (kontraŭ paco, kontraŭ demokratio, Barcelona: Editorial Virus, 1993).
  • Contra el Tiempo (kontraŭ tempo, Zamora: Lucina, 1993; 2ª edición 2001).
  • Análisis de la Sociedad del Bienestar (analizo de la socio porbonfarta, Zamora: Lucina, 1993: 2ª ed. 1995).
  • Contra la Pareja (kontraŭ paro, Zamora: Lucina, 1994: 2ª ed. 1995).
  • Contra el hombre (con dos epílogos de Isabel Escudero) (kontraŭ homo, Madrid: Fundación de Estudios Libertarios Anselmo Lorenzo, 1996)
  • De Dios (Pri dio, Zamora: Lucina, 1996).
  • Locura. 17 casos (frenezo, 17 kazoj, Zamora: Lucina, 1997).
  • De mujeres y de hombres (pri virinoj kaj viroj, Zamora: Lucina, 1999).
  • 37 adioses al mundo (37 adiaŭoj al la mondo, Zamora: Lucina, 2000).[4]
  • ¿Qué es lo que pasa? (Kio okazantas, Zamora: Lucina, 2006). ISBN 84-85708-67-9
  • 20 ventanas y 36 adolescencias (20 fenestroj kaj 36 adoleskecoj, Zamora: Lucina, 2006).
  • De verde a viejo. De viejo a verde (El verda al maljuna, l maljuna al verda, Zamora: Lucina, 2007).

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Al burro muerto... (Zamora: Lucina, 1998).
  • Bebela (Zamora: Lucina, 1987; 2ª ed 2001).
  • Canciones y soliloquios (Zamora: Lucina, 1982; 2.ª ed. 1993).
  • Del tren (83 notas o canciones) (Zamora: Lucina, 1981).
  • Libro de conjuros (Zamora: Lucina, 1979; 2ªed 1981; 3ª ed 1991; 4ª ed. 2000).
  • Más canciones y soliloquios (Zamora: Lucina, 1988).
  • Ramo de romances y baladas (Zamora: Lucina, 1991).
  • Relato de amor (Zamora: Lucina, 1980; 2.ª ed. 1982; 3ªed. 1989; 4ª ed.1993).
  • Sermón de ser y no ser, (Madrid: Visor, 1ª edición, 1972, 2ª, 1973, 3ª, 1977; Zamora: Lucina, 4ª edición, 1980, 5ª, 1984, 6ª, 1988, 7ª, 1995).
  • Valorio 42 veces (Zamora: Lucina, 1986).
  • Uno o dos en 23 sitios y más (Zamora: Lucina, 2003).[5]
  • 4 canciones de amor perdido y el cínife (Logroño: Ediciones del 4 de agosto de 2006).[6]
  • Suma del vuelo de los hombres (Zamora: Lucina, 2008).
  • Cantar de las dos torres (Zamora: Lucina, 2008).
  • Y más aún canciones y otros juegos (Zamora: Lucina, 2008).

Teatro[redakti | redakti fonton]

  • Iliu Persis. Tragicomedia musical en una noche (Madrid: Akal, 1976).
  • Feniz o la manceba de su padre (Barcelona: La Gaya Ciencia, 1976).
  • Baraja del Rey Don Pedro (Premio Nacional de Literatura Dramática 1999) (Zamora: Lucina, 1998; 2ªed. 1999).
  • Ismena. Tragikomedio muzika (Zamora: Lucina, 1980).
  • Rey de una hora (Zamora: Lucina, 1984).
  • Tres farsas trágicas y una danza titánica. "Traspaso», «Dos amores», "Velatorio» kaj "Rotura», kvar teatraĵoj duonhordaŭraj (Zamora: Lucina, 1980).
  • Pasión. Farsa trágica (Zamora: Lucina, 2006).
  • La rana y el alacrán (Zamora: Lucina, 2007).
  • El otro hombre (Zamora: Lucina, 2008).
  • Diosas cosas (Zamora: Lucina, 2008).
  • Loco de amor (Zamora: Lucina, 2010).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fallece a los 86 años el filósofo Agustín García Calvo , El País, 1a de novembro de 2012
  2. Biografio de Agustín García Calvo.
  3. Savater 2003: 177.
  4. Revizio de Román Piña al 37 adioses al mundo
  5. Revizio de José Luis García Martín de Uno o dos en 23 sitios y más.
  6. Ediciones del 4 de agosto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • en hispana Konsultita la 5an de novembro 2012, gazeto "cnt".