Agustín Rueda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agustín Rueda
Via sango ekbrulu ekliberecon
Via sango ekbrulu ekliberecon
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1952 (1952-11-14)
en Sallent de Llobregat
Morto 14-an de marto 1978 (1978-03-14) (25-jaraĝa)
en Carabanchel Prison
Lingvoj hispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo sindikatisto
vdr

Agustín RUEDA Sierra (Sallent, Barcelono, 14a de novembro 1952 – prizono de Carabanchel, Madrido, 14a de marto 1978) estis hispana aktivulo, anarkiisto kaj kontraŭfrankisto, murdita de la polico en la prizono de Carabanchel.

Li laboris en metalurgia fabriko ĝis 1971, kaj poste en minejo (li partoprenis en striko) kaj poste en tekstila fabriko. Ano de CNT, li estis enkarcerigita ĝis februaro 1973 en la prizono Modelo de Barcelono pro partopreno en una manifestacio. Liberigita, li jam ne ricevis laborpostenon kaj devis elmigri al Francio por labori kiel vinberrikoltisto kaj porokaza masonisto. En 1974-1975 li devis plenumi la devigan militservon. En 1976 li translokiĝis al Perpinjano kaj Céret, kie li kontaktis kun ekzilitaj CNT-anoj. Iam li trapasis la landlimon por transporti fotokopiilojn por la ankoraŭ eksterleĝa CNT ĝis aresto en februaro 1977, akuzita je aparteno al liberecanaj Grupos Autónomos, siavice akuzitaj je agado kontraŭ sindikata balotado. Li estis pridemandita en Barcelono, kaj sendita al la prizono de Gerona, kie li kontaktis kun la COPEL.

Murpentraĵo honora al Agustín Rueda en Sallent.

Pro sia aktiveco en COPEL, la 1an de januaro 1978 oni translokigis lin al la prizono de Carabanchel ne informinte siajn advokatojn. Tie li kunlaboris en la elfosado de tunelo kun aliaj malliberuloj. La tunelo estis malkovrita la 13an de februaro 1978 kaj sep malliberuloj estis identigitaj kiel respondeculoj, pridemanditaj kaj torturitaj. Agustín Rueda mortis la 14an de marto 1978, kiel rezulto de batado.[1]​ La kadavro estis translokigita al sia loĝloko Sallent kaj enterigita eksterleĝe.

Kvankam diversaj funkciuloj kaj doktoroj de la prizono estis procesitaj post diversaj prokrastoj, kelkaj el ili estis kondamnitaj al kelkaj jaroj de mallibereco, sed neniu plenumis pli ol ok monatojn. [2] [3] [4] [5] [6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Agustín Rueda, torturado y muerto en la carcel de Carabanchel». El otro país. Konsultita la 22an de oktobro 2023.
  2. López, José Daniel (25a de marto 2010).«Agustín Rueda Sierra. Asesinado el 13 de marzo de 1978 en la cárcel de Carabanchel». Konsultita la 28an de oktobro 2019.
  3. Prades, Joaquina (27a de januaro 1980). «La extraña muerte de Agustín Rueda». El País. Konsultita la 28an de oktobro 2019.
  4. «Penas de 6 a 9 años para los torturadores de Agustin Rueda». El País. 10a de februaro 1988. Konsultita la 28an de oktobro 2019.
  5. Yoldi, José (8a de januaro 1988). «Contradicciones entre los peritos sobre las causas de la muerte de Agustín Rueda». El País. Konsultita la 28an de oktobro 2019.
  6. «Finaliza la vista oral del juicio sobre el 'caso Rueda'». El País. Agencia EFE. 28a de januaro 1988. Konsultita la 28an de oktobro 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Agustín Rueda en la hispana Vikipedio.