Mogi Guaçu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Mogi Guaçu [moĵi guasu] (laŭ malnova ortografio Mojiguaçu) estas municipo kaj grandurbo de la brazila subŝtato San-Paŭlio. Ĝi apartenas al la Sudorienta regiono de Brazilo. La loknomo signifas en indiĝena lingvo: granda serpento-rivero.

Blazono de Mogi Guaçu

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Mogi Guaçu en la subŝtato (ruĝe).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Urbomezo de Mogi Guaçu
Panoramo en Mogi Guaçu

Mogi Guaçu situas en sudorienta parto de la lando laŭ la samnoma rivero. La najbaraj municipoj estas Aguaí, Mogi Mirim, Itapira, Conchal, Estiva Gerbi, Espírito Santo do Pinhal, Araras, Pirassununga, Leme. San-Paŭlo troviĝas 166 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu tereno indiĝenoj loĝis ĝis alveno de la eŭropanaj orserĉantoj en 1650. Baldaŭ ankaŭ sklavoj alvenis. En 1728 la vilaĝo havis la nomon Conceição do Campo, ekde 1751 Mogi Guaçu. La oficiala fondo de la komunumo okazis en 1877. Baldaŭ italoj alvenis, kiuj establis uzinon pri kaheloj. En 1922 granda tertremo okazis.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Mogi Guaçu ĝis la 1960-aj jaroj la ĉefa produktaĵo estis la diversaj ceramikaĵoj, en 1875 aperis kompanio pri trajnoj, poste oni produktis ankaŭ paperojn. En la agrikultura branĉo oni okupiĝis komence pri sukerkanoj - en 1830 kun 20 muelejoj - ekde 1854 ankaŭ pri kafoj. En la 20-a jarcento kelkfoje la frosto neniigis la kafoplantojn. En la malfrua 20-a jarcento oni multe okupiĝis pri tomatoj, en la sekva jarcento la agrikulturo restis grava, eĉ aperis ekzemple la oranĝoplantoj.

Administrejo de Mogi Guaçu
Kirko en Mogi Guaçu

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Mogi Guaçu la jara pluvokvanto estas po 1168 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte inter oktobro-marto. La averaĝa temperaturo estas 28 °C, ĝi varias averaĝe inter 15-39 °C. En junio kaj julio tre malofta la temperaturo falas sub frostopunkto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rivero de Mogi Guaçu
Avenuo en Mogi Guaçu