Mohamed Tahar Fergani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mohamed Tahar Fergani
Persona informo
Naskonomo Mohammed Tahar Regani
Naskiĝo 9-an de majo 1928 (1928-05-09)
en Konstantino,  Franca Alĝerio
Morto 7-an de decembro 2016 (2016-12-07) (88-jaraĝa)
en 15-a arondismento de Parizo,  Francio
Lingvoj araba
Ŝtataneco Alĝerio
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Mohamed Tahar Fergani (9a de majo 19287a de decembro 2016) estis alĝeria kantisto, violonisto kaj komponisto, kromnome la Najtingalo de Konstantino. Li estis mastro de la stilo Maluf de Konstantino. Mohamed Tahar Fergani estas unu el la malmultaj kantistoj kiuj ludas komponaĵojn en kvar oktavoj. Aldone al Maluf, li ludas la Mahjuz (popola konstantina tipo kiu derivas el Maluf), Zjul (muzika ĝenro tiom malnova kiom la Maluf, konstantina) kaj la Haŭzi (popola tipo kiu derivas el la Tlemcena Garnati).

Lia patro Hamou Fergani estis kantisto de Haŭzi. Mohamed Tahar dekomencis en orienta muziko, li poste ŝanĝis de stilo alproksimiĝante al la Maluf. Ties du ĉefaj mastroj estis Ĉeiĥ Hasuna kaj Ĉeiĥ Baba Abid. La Fergani-oj estis tre kaptitaj de la Maluf. Ankaŭ lia fratino Z'hor estis kantistino kaj lia filo Salim estas agnoskita ĉeiĥ de Maluf. Mohamed Tahar havas centojn da registroj de sia nomo kaj ricevis kelkajn internaciajn premiojn. Li kreis sian orkestron kaj sian skolon de Konstantino. Unu el liaj kantoj tre konata en Alĝerio estas "Ed Dhalma" (la maljusto) de la poeto Henni Bengenoune. Li mortis en Parizo je aĝo de 88 en la 7a de decembro 2016.[1][2]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bouziane Ben Achour, local Figures, paĝo 32, 2003 [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]