Moldava dialekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La moldava lingvo estas speco de la rumana lingvo, parolata en Moldavio. Ĉirkaŭ du trionoj de moldavianoj dum censo respondis, ke ili parolas la rumanan lingvon, dum la cetera triono nomas fakte la saman lingvon la moldava*.

Statuso de la moldava lingvo

Inter la moldava kaj rumana lingvoj apenaŭ ekzistas diferencoj; la Moldava Akademio de Sciencoj oficiale informas (i. a. en sia paĝaro), ke la moldava fakte egalas al la rumana. Tamen la politika registaro de Moldavio insistas pri aparteco de la moldava lingvo.

La gravecon de la lingva statuso eble montras la fakto, ke la himno de Moldavio nomiĝas Limba noastră (= nia lingvo).

Skribsistemo

Historie la rumana lingvo uzis cirilan skribsistemon, sed poste la parto parolata en Rumanio transiris al la latina alfabeto. La cirila skribsistemo konserviĝis en sovetia Moldavio, sed post la sendpendiĝo, pro la ondo de rumanema eŭforio, la alfabeto estis ŝanĝita fakte al la rumana (kun kelkaj pli regulaj uzoj, ol en la rumana). Tamen la cirila skribsistemo plu estas konservata i. a. inter la ŝatantoj de la moldava/rumana kulturo kaj lingvo. La moldava versio de Vikipedio nuntempe estas verkata cirile.