Moleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alameda Mole

Moleo estas ĉu rekta, ĉu kurba digo-forma konstruaĵo el ŝtono aŭ ligno, kiu etendiĝas en lagon aŭ maron, kutime solide konstruita de la akvogrundo.

Ĝi servas kiel ĝeto (ondorompaĵo) kaj ofte la (kontraŭ maro kaj vento) protektita flanko (leo) servas kiel elŝipejo por boatoj kaj ŝipoj.

Moleoj povas esti plurcent metrojn longaj, ofte ili estas parto de haveno.

Piero similas al moleo, sed ne havas ĝetan funkcion.

Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj