Monaĥejo Sankta Katerina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Preĝejo de la monaĥejo de Sankta Katerina. (Rusio).

Monaĥejo Sankta Katerina proksime de Moskvo (Rusio) estas sankta loko de la Rusa Ortodoksa Eklezio, fama iam pro origino kaj kulturaj kaj religiaj aspektoj, nun pro kulturaj funkcioj. Sed ĝi fariĝis eĉ pli fama pro la eventoj pri kiuj la historio de la jaroj kurantaj inter 1917 ĝis 1989 ĝin igis spektanto.

Nuna rusa verkistino (krom pentristino) Lidija Golovkova, granda spertulino pri novaj martiroj de la soveta periodo, kaj tial de la lokoj de ilia morto, karceroj kaj amasa entombigo, allumigis, dokumente kaj science, kion jam estis konita sed survoje de la forgesejo. Se tiuj lokoj en Sovetio estis multaj, kaj certe malfacile forfuĝas el memoro, la monaĥejo de la Solovecaj insuloj, fariĝinta la mallibereja lernejo de la tuta estonta martira arkipelago, la plej kruela, se tio eblas, estis la monaĥejo Sankta Katarina.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ermitejo Sankta Katarina estis fondita en la duono de la 17a jarcento najbare de la vilaĝo Bastorguevo apud la bienego de la princoj Volkonskij nomata Suĥanovka. Post la Oktobra Revolucio la monaĥoj estis spontane translokiĝintaj aliloken por lasi lokon al grupo de monaĥinoj rifuĝintaj el Pollando dum la Pola-Rusa milito de 1920: la ermitejo tiel ŝanĝiĝis el porvira al porvirina. Rapide la nova bolŝevisma registara administrado decidis transformi la monaĥejon al agrara kooperativo, kiun la monaĥinoj sukcesis funkciigi tiom efike ke, en jaroj de malsato, ili povis liveri nutraĵojn al tuta loĝantaro de la vilaĝo Rastorguevo.

Sed ĉe la fino de la 1920-aj jaroj la civilaj aŭtoritatuloj altrudis novajn kunloĝantojn, nome neplenaĝaj krimuloj de iu knaba reedukejo, kies lokaloj estis readaptitaj al karcero.

Sed jam en oktobro 1930 la administrantoj de la karcero postulis plian spacon, kaj la lokaj aŭtoritatuloj rapidiĝis ilin kontentigi. Kvankam la monaĥinoj estis preparotaj al plej malbono, kio okazis superis ilian imagopovon kaj mankon de sana prudento. El Moskvo plonĝis la ordono ke la monaĥinoj forlasu la lokon ene de 24 horoj. Tiel la monaĥinoj estis unubate senigitaj je ĉio: lito, hejmo, biblioteko, arkivo, tero. Dekomence ili rifuĝiĝis en la establo de vilaĝa stacidomo. Ĉar ilia mizero kaj ploro ne sufiĉis por travivi, iuj kompatemaj vilaĝanoj ilin gastigis tie kaj tie kaj vivtenis ilin kiel familiaj membroj.

Malgraŭ tio, pluraj el ili, postnelonge, estis arestitaj dum en la monaĥejo komenciĝis disrabado. Bonŝance la sanktaj vazoj kaj ikonoj estis jam prenitaj kaj kaŝitaj de kelkaj vilaĝanoj antaŭvidintaj tion kio poste okazis.

Tiupunkte la knaba reedukejo lasis lokon al vera karcero por krimuloj kondamnitaj al penoj ne superaj al tri jaroj. Tamen pro nekomprenebla, sed feliĉa, malkonsekvenco daŭrigis kaj religie funkciis unu la flankaj preĝejetoj kaj iuj monahinoj daŭrigis servi kiel kuiristinoj. Sed en 1934 la malkonsekvencoj estis eliminitaj: la preĝejeto destinita al aliaj uzoj, la oficanta sacerdoto deportita, la diakono arestita (li mortos en lagero de centra Azio en 1937), alia sacerdoto pafekzekutita).

Subite kaj radikale la sorto de la monaĥ(in)ejo ŝanĝiĝis. Novembre de 1938, ĉiuj novaj loĝantoj de la monaĥ(in)ejo estis elpelitaj kaj komenciĝis novaj readaptigaj laboroj.

Ĉe la origino de tiom da hasto staras Dekreto de la 16a de novembro per kiu oni ĉesigas la amasteruron. Surbaze de tiu dekreto oni logike opinius ke ĝi anoncu almenaŭ paŭzon en la kontraŭreligia persekutado. Male, la logiko de la ideologio postulis novajn arestojn kaj subpremoj, ĉar necesis trovi kulpulon kiun surŝarĝi per respondeco de la antaŭaj ekscesoj. La kulpulo tiukaze estis la ĝenerala komisaro pri la Sekureco, la nefleksebla Nikolaj Ežov, elofigita kaj anstataŭigita de Lavrentij Berija. La nova ĉefo de la Sekureco havis jam en menso longan liston de altaj gravuloj (unuaj estas lia antaŭulo kaj ties kunlabora aparato, ĝis la malsuperaj gradoj), kaj tial bezonis novan karceron, sekuran kaj foran, sed ne tro, el Moskvo. Du tagojn antaŭ la aresto de Nikolaj Ežov, Lavrentij Berija skribis oficialan leteron al Molotov, prezidento de Ministra Konsilio: “Rilate ekestiĝintaj necesojn krei izolitan karceron por speciala celo, ni tiucele proponas la utiligon de teritorioj de la monaĥejo de Suĉanovo”. (La erara nomo kontribuis por ke la karcero estis ankaŭ nomita “Volkonska)”.

La sufokaj dimensioj de la ĉeloj senkulpa liveras celon tute precizan: malfermitaj tie ene kun la lampoj konstante lumigitaj, diurne ĉiuduaminute kontrolitaj de sentineloj, la prizonuloj perdas la senton de la tempo kaj de la spaco, la nervoj cedas, la pensoj obsediĝas. Tiu ĉi estas la disĉiplino al kiu subiĝas la enkarcerigito. “La spiontruo malfermiĝis preskaŭ ĉiuminute, sufiĉis la bruo de la plej malgranda movo por ke ekklikiĝu la riglilo kaj provoso eniru por kontroli la enkarcerigiton kaj la ĉelon. La gardisto neniam cedadis teni la okulojn sur la subenketita precipe por malhelpi ke li ekdormu post la noktoj pasigitaj tra intensa kaj strikta pridemandado. Al kelkaj prizonuloj estis kombinita kontrolado tia ke ili ne povis ekdormi laŭ pluraj diurnoj, kaj sufiĉis tio por ke oni eliru el saĝo kaj mensa ekvilibro”, rakontas supervivinto Eŭgenij Gnedin, ĉefsekretario de ambasadorejo” (el la libro de Lidija Golovkova). Ŝajnis ke ne estis atestantoj, sed la popola onidiro kunligis la karceron al la nomo de Berija.

Dumtage la travivo disvolviĝas tra normala ritmo: vekiĝo je la sesa kaj vizito al la latrino, poste matenmanĝo kun supo kaj 300 aŭ 400 gramoj da pano. En la karcero de Suĥanovka, malsame ol en aliaj karceroj inkluzive de Lubjanka, ne estas antaŭvidita la horo da aero, oni ne ricevas postaĵojn kaj pakaĵojn, al la enkarcerigito ne estas koncedita sapo, estas de tempo al tempo koncedita sensapa duŝo. Sed la akvo sur la vundoj senkovraj estas plua torturo.

La vera aktivado de la karcero komenciĝas kun la alproksimiĝo de la nokto, kiam aŭte alvenas Lavrentij Berija. La juĝistoj tiam startigas la pridemandarojn kaj draŝadojn en siaj oficejoj, kaj komenciĝas la ĝema kaj kria ĥoro. Cetere, supera ordono recitas ke enketo ne povas treniĝi pli ol du semajnoj, pro tio necesas ekuzi ekstremajn ilojn por atingi la celon, nome konfesoj. Ekskarcerigito Aleksandr Dolgan listigis 52 torturojn. Laŭ konfirmoj de funkciuloj de la Ministerio de la Sekureco, Ja. Serov, kiu deĵoris en Suĥanovka laŭ pli ol 12 jarojn, inter 1939 kaj 1952 tra tiu karcero transiris almenaŭ 35.000 prizonuloj, ĉiuj senditaj tien per ekskluziva decido de la vertoj, nome de la ministro de la Sekureco aŭ de lia viculo.

Nuna situacio[redakti | redakti fonton]

Pro interesiĝo de Boris Jelcin, unua prezidento de la demokratigita Rusio, kaj de nuna (2010) prezidento Vladimir Putin, la torturejo Suĥanovka refariĝis monaĥejo Sankta Katerina kaj, restaŭrita, funkciis ankaŭ kiel Alta Lernejo pri teologio kaj kristanaj sciencoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Екатерининская пустынь (официальное название — Свято-Екатерининский монастырь) — действующий мужской православный монастырь на окраине города Видное (бывший посёлок Расторгуево). Возник при царе Алексее Михайловиче. В советское время на его территории находилась тюрьма Сухановка, где работали Н. И. Ежов и Л. П. Берия.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]