Monaĥejo de El Escorial

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monaĥejo de Eskorialo
La Biblioteko.
Ĝardeno, Monaĥejo de El Escorial.

El Escorial [el eskorjal] (hispane; laŭvorte, la skoriejo) aŭ esperantece Eskorialo, estas granda monaĥejo kaj palaco situanta je 45 kilometroj nordokcidente el Madrido. La monumenta nukleo konsistas el reĝa palaco, monaĥejo, muzeo kaj biblioteko, kaj situas en la municipo San Lorenzo de El Escorial [san lorenso del eskorjal']. Ekzistas fakte du apudaj urboj, El Escorial kaj San Lorenzo de El Escorial, dividitaj de Karolo la 4-a de Hispanio en 1792, kio foje kaŭzas kelkajn konfuzojn.

La Monaĥejo de El Escorial troviĝas sur la bazo de la Gvadarama Montaro. La monumentaro estis mendita de la reĝo Filipo la 2-a de Hispanio por tombejo de hispaniaj gereĝoj kaj studejo por Kontraŭreformacio. Ĝi estis planita de arkitektoj Juan Bautista de Toledo, Giambattista Castello kaj Juan de Herrera (pri tio nomita herera) laŭ senornama klasika stilo. Ĝi estis konstruita de 1563 al 1584 (Ĝis hodiaŭ, hispanlingve oni proverbe nomas adan laboregon "la laboro de El Escorial"). La grunda plano formas kradon honore al martirigo de santa Laŭrenco. Onidire, dum batalo de Saint Quentin, hispanaj trupoj detruis ermitejon dediĉita al la sanktulo. Kompensante la difektadon kaj dankante la venkon, la reĝo decidis dediĉi la ontan monaĥejon al Sankta Laŭrenco.

La domaro estas enorma artaĵujo, inkluzivante verkaĵojn de Tiziano, El Greco, Diego Velázquez, Francisco de Goya, kaj aliaj. La reĝo mendis pentraĵojn de Federico Zuccaro, sed poste anstataŭis ilin pro malŝato. Zukaro venis akompanita de Bartolomeo Karduĉo. Biblioteko enhavas milojn da valoregaj manskribaĵoj antikvaj. Hispanaj gereĝoj estas enterigitaj ĉi tie ekde Filipo la 2-a.

La monumentaro estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO kaj tre populara turismejo, ofte vizitata dum unu tago el Madrido. Ĝi proksimas al la Valle de los Caídos, tombomonumento por Francisco Franco kaj José Antonio Primo De Rivera.

Monaĥejo de El Escorial

Eksteraj ligiloj