Monaĥinejo Döllstädt

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Monaĥinejo Döllstädt estis klostro de cistercianinoj en Döllstädt, Germanujo. La situo ankoraŭ bone ekkoneblas el pli malnova literaturo (Galetti 1777): la tuto troviĝis sekve ĉe la uesta rando de la vilaĝo. La klostra Nikolao-kirko estis la unua envilaĝe estante meze de provizadĝardeno.[1] Krome estis kapeleto surmonte kiu iĝis kirko en la 16-a jarcento. Apud kaj kun la klostro evoluis granda ekonomia zono kun bieno.

Historio[redakti | redakti fonton]

Burgo Steinfirst menciitis kiel rempararo de la senjoroj de Döllstädt en la inter 1418/19 kreita Turingia landokroniko de Johannes Rothe. Ĝia estiĝo kaj malkonstruo senpere kuntekstas kun la Turingia-hesia milito pri sukcedo. Laŭdire la burgo detruitis jam en 1260 kiam la burgokupantoj marodis kiel ŝtelkavaliroj sur la komerciaj vojoj kondukantaj Erfurton. Rekonstruo baldaŭ sekvis kaj funkcio garantiitis ĝis la mezo de la 14-a jarcento ankoraŭ fare de la senjoroj de Salza.[2]

Burgmonteto

En 1291 dokumente konfirmis la majenca arkiepiskopo Gerardo la 2-a de Eppstein la döllstädt-an Petran-Nikolaan-monaĥinejon.[3] Kiel abatinejo menciitis en 1315 iu Elisabeth von Salza. Döllstädt kun la klostro denove ĝuis pri menciiĝo dokumenta ĉ. la jaro 1350.[4] Margarethe von Tonna, arencino de la grafo Siegmund la 2-a el Tonna, ankaŭ menciitis en klostra kunteksto en 1520.

Döllstädt en la kamparana milito[redakti | redakti fonton]

La kamparanaj militoj de 1525 ankaŭ tuŝis la Grafujon Tonna kaj armitaj kamparanoj marodis en ĉiuj monaĥejoj kaj nobelaj bienoj okcidente de Erfurto. Tre verŝajne la monaĥinoj tiam mem forlasis la klostron. Fine ankaŭ la grafoj de Tonna enkondukis Reformacion en siaj regionoj kaj sekvis formala maleestiĝo de la klostro.

Post sekulariĝo[redakti | redakti fonton]

La sekularigita klostro dividitis. La bienojn Kammergut kaj Oberes Gut venis en la manojn de la grafo de Tonna; vendo de Oberes Gut iĝis en 1681 al la sekreta konsilisto Avinarius. Sed li siaflanke baldaŭ poste malhavigis ĝin al si kaj novaj posedantoj estis la dukoj de Saksio-Koburgo kaj Gotao. Ĝi deklaritis nova ĉambra bieno.

La grundoj de la monaĥinejo menciitis nome jene Schadischer Besitz, Polentzscher Besitz kaj Knoblochischer Besitz. La origino de tiuj ĉi ekposedantoj estis el teritorio je distanco de 20 km ĉirkaŭ Döllstädt. La vilaĝo Schaderode ekzemple ĉe la eosta rando de Altebenaĵo Fahner originas de bieno, kiun estis aĉetinta en 1497 s-ro Asmus Schade, patricio erfurta, de la grafoj de Tonna-Gleichen. La familio Knobloch estis grafaj oficistoj en Tonna. La familio Polentz estis nobeldinastio el Saksio.

Epitafo ĉe la Kirko Sanktaj Petro kaj Paŭlo je Döllstädt

Pro epidemio plaganta en 1597 mortis triono de la vilaĝanoj. La nunan kirkon konstruigis certa arĥitekto von Polentz alikonstruante la klostran kapelon. La restaĵoj klostraj brulkonsumiĝis en 1636 okaze de atakoj de grafo Hatzfeld. En 1641 nur kvar familioj vivis ankoraŭ en Döllstädt. Reunuiĝo de la tri ekonomibeinoj de la oficistoj iĝis en 1748 el kiuj estiĝis Unteres Gut, la t.n. Malsupra bieno.

La posedaĵoj ŝanĝiĝis je ĉambra bieno de la posta Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao. La en 1912 denove pligrandigita ĉambra bieno, ĉefa dunganto de la vilaĝanoj dividiĝis fare de la komunistoj post 1945. Konstrueroj ekzistantaj ankoraŭ post 1945 malaperis ekde la 1970-aj jaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Topographische Karte Tk25. Blatt 4930 (Gräfentonna), Ausgabe 1907
  2. Lehfeld 1891, p. 210
  3. Regesten der Erzbischöfe von Mainz von 1289–1396, Erster Band. Berlin 1970
  4. Regesten der Erzbischöfe von Mainz von 1289–1396, Zweiter Band. Aalen 1976

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Johann Georg August Galetti: Versuch einer Geschichte der Herrschaft Tonna, Tonna 1777, p. 108–114
  • Baurath Eberhard (eldonis Paul Lehfeld): "Döllstädt" ĉe Bau- und Kunstdenkmäler Thüringens. Herzogthum Sachsen-Coburg und Gotha, Jena 1891, p. 2009
  • "Döllstädt" ĉe Handbuch der Historischen Stätten Deutschlands / Thüringen, eldonis H. Patze kaj P. Aufgebauer, Kröner-Verlag Stuttgart 1989. ISBN 3-520-31302-2
  • Ulrich Simon, "Döllstädt", ĉe: Die Mönchs- und Nonnenklöster der Zisterzienser in Hessen und Thüringen, prilaboris Friedhelm Jürgensmeier kaj Regina E. Schwerdtfeger (Germania Benedictina IV) St. Ottilien 2011, p. 359–369.