Monaĥejo Sankta Jakobo (Jerusalemo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monaĥejo Sankta Jakobo
kristana preĝejomonaĥejokatedralo [+]
Koordinatoj31° 46′ 29″ N, 35° 13′ 44″ O (mapo)31.77465935.228912Koordinatoj: 31° 46′ 29″ N, 35° 13′ 44″ O (mapo)

Monaĥejo Sankta Jakobo (Israelo)
Monaĥejo Sankta Jakobo (Israelo)
DEC
Monaĥejo Sankta Jakobo
Monaĥejo Sankta Jakobo
Map
Monaĥejo Sankta Jakobo
Vikimedia Komunejo:  Cathedral of St. James, Jerusalem [+]
vdr
Interno de la monaĥejo.

La Monaĥejo aŭ Katedralo Sankta Jakobo (armene Սրբոց Յակոբեանց Վանք Հայոց [Srboc Hakobjanc vank]) estas armena preĝejo de la 12-a jarcento de la Armena kvartalo en Jerusalemo, proksime al la enirejo de la kvartalo tra la Pordego Ciono. La katedralo estas dediĉita al du kristanaj sanktuloj: Jakobo, filo de Zebedeo (Jakobo la Granda) (unu el la Dek du Apostoloj de Jesuo) kaj Jakobo la frato de Jesuo (Jakobo la Justa)[1] . Ĝi situas proksime al la Preĝejo Sanktaj Ĉefanĝeloj.

Ĝi estas la ĉefa preĝejo de la Armena Patriarkejo de Jerusalemo, ankaŭ konata kiel la Armena Patriarkejo de Sankta Jakobo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "St. James Cathedral", The Jerusalem Post, 4an de junio 2009. Kontrolita 5an de julio 2009.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]