Armena kvartalo en Jerusalemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armena kvartalo en Jerusalemo
kvartalo de Jerusalemo • kvartalo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 31° 46′ N, 35° 14′ O (mapo)31.77472222222235.229166666667Koordinatoj: 31° 46′ N, 35° 14′ O (mapo) [+]
Areo 126 km² (12 600 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Armena kvartalo en Jerusalemo (Israelo)
Armena kvartalo en Jerusalemo (Israelo)
DEC
Armena kvartalo en Jerusalemo
Armena kvartalo en Jerusalemo
Situo de Armena kvartalo en Jerusalemo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Armenian Quarter, Jerusalem [+]
vdr
La armena kvartalo, sen la areo de Israelo, konsiderata parto de la juda kvartalo. La Patriarkejo (helgrize) inkluzivas la katedralon Sankta Jakobo (malhelgrize)[1].

La Armena kvartalo (arabe حارة الأرمن, Harat al-Arman; hebree הרובע הארמני, Ha-Rova ha-Armeni; armene Հայոց թաղ, Hajoc tagh) estas unu el la kvar kvartaloj de la enmurigita Malnova Urbo de Jerusalemo[2][3]. Situanta en la sudokcidenta angulo de la Malnova Urbo, ĝi estas alirebla tra la Pordego Ciono[4] kaj Pordego de Jaffa[5]. Ĝi okupas areon de 0,126 km², kio estas 14% de la totalo de la Malnova Urbo. En 2007, ĝi havis loĝantaron de 2 244 personoj (6,55% de la totalo de Malnova Urbo). En ambaŭ kriterioj, ĝi kompareblas al la juda kvartalo. La Armena kvartalo estas apartigita de la Kristana kvartalo per la strato Davido kaj de la Juda kvartalo per strato Habad[6].

La armena ĉeesto en Jerusalemo devenas de la 4-a jarcento p.K.[7] [8], kiam Armenio adoptis kristanismon kiel nacian religion kaj armenaj monaĥoj ekloĝis en Jerusalemo. Tial ĝi estas konsiderata la plej malnova vivanta diaspora komunumo ekster la armena patrujo. Iom post iom, la kvartalo disvolviĝis ĉirkaŭ la monaĥejo Sankta Jakobo, kiu regas la kvartalon, kaj prenis sian modernan formon ekde la 19a jarcento[9]. La monaĥejo enhavas Jerusaleman Patriarkejon de la Armena Apostola Eklezio, kiu estis establita kiel diocezo en la 7-a jarcento p.K. La patriarkejo estas la fakta administranto de la kvartalo kaj funkcias kiel "eta ŝtato" por la armenaj loĝantoj[10]. La armena komunumo malpliiĝas ekde la mezo de la 20a jarcento, kaj estas en tuja danĝero malaperi, laŭ Bert Vaux[11][12].

Kvankam formale apartaj de grekkatolikaj kaj latinaj (katolikaj) kristanoj, la armenoj konsideras sian kvartalon kiel integra parto de la kristana kvartalo[13]. La tri kristanaj patriarkejoj de Jerusalemo kaj la registaro de Armenio publike esprimis sian opozicion al iu ajn politika divido de la du kvartaloj. La centraj kialoj de la ekzisto de aparta armena kvartalo estas la miafizitismo kaj klara lingva kaj kultura trajtoj armenaj, kiuj, male al la plimulto de kristanoj en Jerusalemo (ankaŭ en Israelo kaj Palestino), estas nek arabaj nek palestinaj[14].

Loko, limoj kaj surfaco[redakti | redakti fonton]

La Armena kvartalo situas en la sudokcidenta angulo de Jerusalema Malnova Urbo. La kvartalo estas alirebla tra la Pordego Ciono kaj Pordego de Jaffa. Laŭ esploro de 2007 publikigita de la Internacia Centro pri Kunlaboro kaj Paco, la kvartalo okupas areon de 0,126 km², kio estas 14% de la tuta malnova urbo[15]. La Armena kvartalo estas formale apartigita de la Kristana kvartalo per strato David[16] kaj per strato Habad de la Juda kvartalo[17].

Historio[redakti | redakti fonton]

Armena Ortodoksa Patriarkejo en la hebrea, araba kaj angla.
Armena Ortodoksa Patriarkejo en klasika armena lingvo.

Originoj[redakti | redakti fonton]

En la frua 4-a jarcento Armenio, sub reĝo Tiridato la 3-a, fariĝis la unua lando adoptanta kristanismon kiel ŝtatan religion. Multaj armenaj monaĥoj ekloĝis en Jerusalemo jam en la 4-a jarcento, post la malkovro de kristanaj sanktaj lokoj en la urbo[18][19] . Tamen la unuaj skribaj registroj devenas de la 5-a jarcento. Jerusalemo estas tiel konsiderata la plej malnova vivanta diaspora komunumo ekster la armena patrujo. Philip Marsden skribis, ke la postvivado de la armenoj en Jerusalemo, "la plej intensa el ĉiuj urboj", pruvas ilian eksterordinaran rezistemon. Armenaj preĝejoj estis konstruitaj dum tiu periodo, inkluzive de la monaĥejo Sankta Jakobo. Ĉi-lasta estis laste vastigita meze de la 12-a jarcento. Armena scriptorium funkciis meze de la 5-a jarcento. Laika komunumo kunmetita de komercistoj kaj metiistoj estis establita en la 6-a jarcento en la Jerusalema kvartalo, kie armena strato ekzistis (Ruda Armeniorum).

Bizancaj kaj fruaj islamaj periodoj[redakti | redakti fonton]

En la Unua koncilio de Dvin (506), la Armena Eklezio oficiale apartiĝis de la Kalcedona Kristanismo malakceptante la duoblan naturon de Kristo, pri kio estis interkonsentita en la Koncilio de Kalcedonio de 451. Tiel, la armenoj trovis sin en rekta konfrontiĝo kun la bizancanoj. Imperiestro Justiniano la 1-a persekutis, kiujn li konsideris miafizitismaj armenoj, devigante ilin forlasi Jerusalemon.[20].

Armena kronikisto el la 7a jarcento menciis la ekziston de sepdek armenaj monaĥejoj en Palestino, kelkaj el kiuj estis eltrovitaj per elfosadoj[21]. La bizancanoj cedis Jerusalemon al la Raŝiduna Kaliflando post sieĝo en 637[20]. Ĝis ĉi tiu atingo Jerusalemo havis unu solan kristanan episkopon. En 638 p.K., armenoj fondis sian propran ĉefepiskopejon, kun la episkopo Abrahamo la 1-a[22]. Li estis oficiale agnoskita de la raŝiduna kalifo Umar[9]. La fundamento de la armena migrado al Jerusalemo tiel solidiĝis.[12].

Krucmilitaj/ajubidaj kaj mamelukaj periodoj[redakti | redakti fonton]

thumb Ĉirkaŭ mil armenoj translokiĝis al Jerusalemo el la Armena reĝlando en Kilikio.

En la 12-a jarcento, ĉirkaŭ mil armenoj translokiĝis al Jerusalemo kun la krucmilitistoj, supozeble ĉefe el la Armena reĝlando en Kilikio[9].

En 1311, dum mamelukoj regis, ĉefepiskopo Sarkis (1281-1313) alprenis la titolon de patriarko laŭ dekreto de sultano Nasir Muhammad. En la 1340-aj jaroj, la armenoj rajtis konstrui muron ĉirkaŭ sia kvartalo[23]. Ĉi tio signifis, ke la mamelukaj regantoj sentis, ke la kvartalo ne prezentas minacon por ili. Detrui urbomurojn kaj fortikaĵojn estis bazaĵo de mameluka regado por malhelpi la krucmilitistojn reveni kaj reestabli sian regadon[8].

Jerusalema historiisto Muĝir al-Din disponigis detalan priskribon de antaŭ-otomana Jerusalemo en 1495 en kiu li menciis Dir el-Arman (Monaĥejo de la la armenoj) aŭ Kanisat Mar Ja'kub (Katedralo de Sankta Jakobo)[24].

Otomana periodo[redakti | redakti fonton]

Armena pastro en Jerusalemo ĉ. 1900 fumante nargileon kun la Abatejo de la Endormiĝo fone

La otomanoj toleris la ĉeeston de ne-islamaj (Dhimmi) komunumoj inkluzive de la kristanaj armenoj. Ekzistis religia toleremo kaj otomana administracio ekzistis por aranĝi religiajn diferencojn inter la rivalaj kristanaj eklezioj kaj islamanoj. Israelaj historiistoj Kark kaj Oren-Nordheim skribis en 2001: "La Armena kvartalo, kvankam kristana, reprezentis apartan etnon kun sia aparta lingvo kaj kulturo, celanta konservi apartajn identecon kaj unuecon, minimumigante la kontaktojn kun araboj kaj la otomanaj aŭtoritatoj pro timo de persekutado."[25] Multaj membroj de la armena komunumo en Jerusalemo parolis la araban, krom la armenan[26].

En 1538, la nunaj muroj de Jerusalemo estis finitaj laŭ ordonoj de sultano Sulejmano la 1-a. Ĉi tiuj muroj, kune kun la internaj muroj konstruitaj de la armenoj, determinis la konturon de la kvartalo. En la censo 1562–1563, nur 189 armenoj estis kalkulitaj, dum 640 estis kalkulitaj de la otomanoj en 1690, pliigo de 239%[27]. Laŭ la kronikisto Simeon Lehaci nur ĉirkaŭ dek du armenaj familioj loĝis en Jerusalemo en 1615–1616[27]. La signifa kresko de la loĝantaro en 1690 estas atribuita al urbigado spertita de la armenoj kaj aliaj kristanoj. Tiel armenoj konsistigis 22,9% de la kristanoj de Jerusalemo antaŭ 1690, iĝante la dua plej granda kristana komunumo.

En la 19-a jarcento, la plej multo el la armena kaj kristana kvartaloj havis "Eŭrop-stilajn frontonajn tegmentojn" kontraste al la kupoloj preferataj en la islama kaj juda kvartaloj[28]. En 1833 la armenoj establis la unuan presejon de la urbo.[29][30][31][32]. Seminario estis malfermita en 1857[20]. En 1855 fondiĝis la unua fotografia laborejo en Jerusalemo en la Armena kvartalo[20]. Lernejoj por knaboj (1840)[29] kaj knabinoj (1862) unuiĝis en 1869 sub la nomo Lernejo de Sanktaj Tradukistoj kaj fariĝis la unua geinstrua lernejo en Jerusalemo[5].

Mapo de 1883 de la malnova urbo montrante la kvar kvartalojn

En 1854 Karl Marx raportis 350 armenojn en Jerusalemo[33]. En 1883, 102 armenaj familioj (8%) konsistigis la trian plej grandan kristanan komunumon en la Malnova Urbo post la grekaj ortodoksaj kaj katolikaj (latinaj) komunumoj[34]. Krom ĉi tiuj loĝantoj, en la sama jaro, 46 ​​armenaj pastroj kaj monaĥoj kaj 55 soldatoj loĝis ene de la monaĥejo Sankta Jakobo[35] . Laŭ la otomana censo de 1905 en la Malnova Urbo, la Armena kvartalo havis loĝantaron de 382, ​​el kiuj armenoj (121) konsistis el malpli ol unu triono (31,7%). Judoj (127) konsistis el 33,2%, aliaj kristanoj (94) 24,6% kaj islamanoj (40) 10,5%[36]. La judoj, kiuj nombris iom pli ol la armenaj, loĝis en la orienta parto de la Armena kvartalo, kiu en la dua duono de la 19a jarcento fariĝis la okcidenta parto de la Juda kvartalo[37].

Unua mondmilito, brita, kaj jordana periodoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la Unua Mondmilito, ekzistis proksimume 2,000-3,000 armenoj en Palestino, plejparte en Jerusalemo, kiu estis kaptita fare de la britoj en 1917. De 1915 kaj pluen, miloj da pluvivantoj de Armena genocido el Kilikio (Adana) trovis rifuĝon, kaj ekloĝis en la kvartalo, pliigante ĝian loĝantaron[38][39]. En 1925, ĉirkaŭ 15 000 armenoj verŝajne loĝis en tuta Palestino, kun la plimulto en Jerusalemo[40]. Dum la periodo de la Brita Mandato, la nombro de la armenoj kalkuliĝis ĝis 20.000[40][31]. Tamen, la brita censo en 1931 montris nur 3.524 armenojn en tuta Palestino[40].

En 1947, ĉirkaŭ 1 500 armenoj el Palestino translokiĝis al soveta Armenio kiel parto de la klopodoj de la soveta registaro plialtigi la loĝantaron de Armenio per grandskala repatriigo de etnaj armenoj, plejparte el Mezoriento[41]. Ĉi tio markis la komencon de la longdaŭra malkresko de la armena komunumo de Jerusalemo[42]. Dum la Araba-Israela Milito en 1948, la Armena kvartalo estis damaĝita de bomboj. Ĝi loĝigis multajn armenojn de ĉirkaŭ Palestino[43]. Armena civila gvardio, armita per tio, kion Der Matossian priskribas kiel "improvizitaj armiloj", estis formita por defendi la kvartalon. Pli ol 40 armenoj mortis dum la milito[44].

Israela periodo[redakti | redakti fonton]

La enirejo al la monaĥejo de Sankta Jakobo, kerno de la Armena kvartalo[45].

Malnova Urbo de Jerusalemo venis sub israela regado post la Sestaga Milito en 1967. Tamen la Armena patriarkejo estas la fakta administranto de la kvartalo kaj funkcias kiel "eta-bonstata ŝtato" por la armenaj loĝantoj. La araba-israela konflikto grave influis la saĝe neimplikitan armenan loĝantaron de la kvartalo[46]. Artikolo de 1992 eldonita de la Katolika Proksim-Orienta Bonfara Asocio diris, ke "la armenoj en Jerusalemo provas konservi bonajn rilatojn kun araboj kaj israelanoj, sed ili ne neas, ke ilia komunumo estis trafita de streĉoj en la urbo[29]."

Temoj[redakti | redakti fonton]

Grava malhelpo por la armenoj loĝantaj en la Armena kvartalo estas ilia jordana civitaneco (de antaŭ 1967),[5], pro kio la israela registaro konsideras ilin "konstantaj loĝantoj"[45], la sama statuso kiel palestinanoj. The Jerusalem Post skribis en 2005, ke la israela burokratio "konsideras ke la armenoj de Jerusalem estas palestinanoj, kio signifas senfinajn prokrastojn en akirado de dokumentoj kaj problemojn en la flughaveno."[5] Mapo eldonita de la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por Kunordigo de Homaj Aferoj[47] en novembro 2015 indikis la Armenan kvartalon en la koloro rezervita por palestinaj komunumoj[48]. Laŭ armena esploristo Tamar Bojaĝjan, ĉar armenoj estas konsiderataj palestinanoj por ĉiuj juraj celoj, ili malfacile akiras vojaĝajn kaj geedzajn dokumentojn. Graham Usher, Palestina fremda korespondanto de pluraj okcidentaj ĵurnaloj, skribis en 2000 en eldonaĵo de la Bejruta Instituto por Palestinaj Studoj, ke la armenoj "estis ŝarĝitaj kun la statuso de palestinaj loĝantoj sed etne armenaj. Kaj efektive iliaj vivoj, posedaĵoj kaj heredaĵo estis ligitaj per la samaj israelaj limoj kiel iliaj palestinaj samlandanoj."[41] The Economist ankaŭ skribis en 2000, ke la armenoj alfrontis limojn sur siaj vivoj similaj al tiuj truditaj al la palestinanoj, kiel ekzemple preventado de konstruado de novaj konstruaĵoj en la Armena kvartalo[41]. La limigita spaco en la troloĝata distrikto multekostigas loĝejon kaj laŭ Bojaĝjan, "la plej multaj armenoj, donintaj sian nunan enspezon, simple ne povas permesi teni sian ĉefan loĝejon tie.[46]"

La Armena Patriarkejo esprimis zorgojn pri tio, ke la israela polico ne traktas kraĉadon de ĥaredaj judoj al armenaj pastroj, studentoj kaj instruistoj kiel malamkrimo. Krome, klerikoj, kiuj loĝas en la kunmetaĵo de la armena monaĥejo dum jardekoj, ne havas loĝejan statuson, kaj tiel "pagas kiel turistoj por publikaj servoj kiel ekzemple kuracado.[47]" Ekde mezo de 2019 monumento al la armena genocido pri preĝejaj posedaĵoj "restas fermitaj al vizitantoj ĉar la komunumo prokrastis aprobi konstruadon de la enirejo"[47].

Post 1967: juda setlejo[redakti | redakti fonton]

Mapo de la suda parto de la Malnova Urbo montranta la kvar kvartalojn kaj la areon ene de la Armena Kvartalo elproprietigita (en malhelblua) por la rekonstruo de plilongigita juda kvartalo en 1968 (laŭ la Palestina Akademia Societo por Studado de Internaciaj Aferoj).

Dum la jordana regado de la orienta Jerusalemo (1948–1967), neniu judo rajtis loĝi en la Malnova Urbo. Ekde la komenco de israela regado de la Malnova Urbo en 1967, la Juda kvartalo kreskis ĉirkaŭ 40% kaj antaŭ 2000, 71 (12%) aŭ 81 (14%) de la 581 nemoveblaĵoj en la Armena kvartalo estis posedataj de judoj[45][46]. La armena komunumo zorgas pri tio, ke la Juda kvartalo "pligrandiĝos, ĉar la nombro de judoj en la Malnova Urbo daŭre kreskos dum la armena loĝantaro velkos."[49] Okcidenta Jerusalemo kaj la sanktaj lokoj ene de la Juda kvartalo kaj la Okcidenta Muro igis armenajn nemoveblaĵojn ĉefa nemoveblaĵo en israelaj okuloj. Laŭ Reuters, la Armena Patriarkejo "samopinias laŭ la plejparte islamaj palestinanoj, ke la nomumado de Israelo de la tuta urbo kiel ĉefurbo de la juda ŝtato signifas ĝian regadpn super restadaj kaj konstruaj permesiloj kiuj estas uzataj por premi arabojn kaj aliajn ne-judojn rezigni kaj foriri.[50] " Israela suvereneco super la Armena kvartalo estus, laŭ Usher, la "plej malbona estonteco imagebla" por la armena komunumo[46]. Membroj de la armena komunumo de Jerusalemo esprimis zorgojn pri la politikoj kaj engaĝiĝo de la israela registaro konservi la ĉeeston de sia komunumo en la Malnova Urbo[51].

Demografio[redakti | redakti fonton]

Skribante en 2000, Graham Usher taksis, ke la Armena kvartalo havas loĝantaron de 1.200[15]. Laŭ studo de 2007[29] , la kvartalo gastigis 2 244 homojn (6,55% de la totalo de Malnova Urbo)[46].

Malkresko de armena loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Armenaj skoltoj dum Paska parado

Armenoj komencis elmigri de Jerusalema Malnova Urbo meze de la 20a jarcento[46] , troviĝante meze de la konflikto inter araboj kaj judoj, ĉefe ekde la Araba-Israela Milito en 1948, kaj kiel Daphne Tsimhoni karakterizis kiel "ilia sento de soleco."[45][46] La manko de delonga politika solvo al la israela-palestina konflikto por Jerusalemo estis citita kiel la ĉefa kaŭzo de la malpliiĝo de la armenoj en la Malnova Urbo, kiu falis preskaŭ duone el 1.598 en 1967 ĝis 790 en 2006[52]. Dume, la islama loĝantaro kreskis de 16.681 al 27.500 kaj la juda loĝantaro de 0 (post sia elpelo sub jordania rego) ĝis 3.089. La elirado de la armenoj klopodis post la eksplodo de la Unua Intifado en 1987[41]. Laŭ Tsolag Momĝjan, la honora armena konsulo en Jerusalemo, en 2009 ĉirkaŭ 600 armenoj vivis en la Armena kvartalo (el la entute 2.000 armenoj en tuta Jerusalemo)[53]. Du artikoloj, publikigitaj en 2010 kaj 2011, metis la nombron de la armenoj en la Armena kvartalo ĝis 500[54][51].

Strato en la kvartalo

Malgraŭ la drasta malkresko de la nombro de la armenoj, israela erudiciulo Daphne Tsimhoni skribis en 1983 ke "la ekzisto de ilia eklezia sidejo en Jerusalemo provizas la daŭran ĉeeston de kelkaj pastroj kaj certa nombro de laikoj."[55] Male, usona lingvisto Bert Vaux argumentis en 2002, ke la armena komunumo Jerusalemo estas "en tuja danĝero malaperi, la riĉa transloĝiĝo en aliajn partojn de Jerusalemo, kaj la fermita ĉirkaŭaĵo en la Armena kvartalo instigas multajn translokiĝi al Bejruto aŭ la Okcidento."[56] Armena aŭtoro Matthew Karanjan[51] skribis pri la armena komunumo de Jerusalemo en 2010 jene:

Citaĵo
 La postvivado de la komunumo hodiaŭ estas en danĝero[51]. La loĝantaro malpliiĝas... Se la Malnova Urbo dividiĝus hodiaŭ, la armenoj povus apenaŭ komandi unu straton. Ili certe ne pretendus pri tuta Kvartalo, kiel dum jarcentoj. 

Subgrupoj[redakti | redakti fonton]

Hajtajan identigas tri grupojn de armenoj loĝantaj ene de la Armena kvartalo. La unua grupo inkluzivas monaĥojn kaj klerikojn (ĉirkaŭ 50)[57], kiuj loĝas ene de la monaĥejo. Laikoj estas dividitaj en du grupojn: tiuj, kiuj loĝas ene de la monaĥeja ĉirkaŭo, kaj tiuj, kiuj loĝas en la Armena kvartalo, sed ekster la monaĥejaj muroj. Ĉirkaŭ du trionoj de laikoj loĝas ene de la monaĥejaj muroj. Loke konataj kiel vankeci (վանքեցի, laŭlitere "tiuj de la monaĥejo"), ili nombras ĝis 700 homojn[57]. Ili ne pagas lupagon (aŭ pagas nur simbolan sumon) al la patriarkejo[58][7]. Tiuj, kiuj loĝas ekster la monaĥejaj muroj, estas nomataj kaghakatsi (քաղաքացի, laŭlitere. "Urbanoj"). Ilia deveno superas jarcentojn. Ili pagas nur municipajn impostojn[7][58].

Armena ceramikisto en la armena kvartalo

Bert Vaux identigas du subgrupojn de armenoj:

  • kaghakaci ("civitanoj" aŭ "urbaj loĝantoj") estas la indiĝenaj armenlingvaj loĝantoj de la kvartalo. Ili loĝas ekster la monaĥejaj muroj, kaj ĉeestas la Preĝejon de la Sanktaj Ĉefanĝeloj.
  • kaghtaganc ("[en]migrantoj") estas prapatroj de armenoj el diversaj lokoj de la Otomana Imperio, kiuj translokiĝis al Jerusalemo post la genocido de 1915. Ili partoprenas diservojn ĉe la katedralo de Sankta Jakobo. Laŭ Vaux, "En la periodo tuj post ilia alveno la urbanoj (la indiĝenaj armenoj) nomis ilin zuwar, la araba vorto por "vizitantoj". La kaghtaganc laŭvice, laŭdire etikedis la urbanojn kiel "malpuraj araboj". La du grupoj singardis unu la alian dum kelka tempo, kaj fakte ne intergeedziĝis je signifa skalo ĝis post la dua mondmilito. Rilatoj poste pliboniĝis.[59]"

Lingvo[redakti | redakti fonton]

La armena dialekto parolata en Jerusalemo estas tre distinga, ĉar ĝi estis geografie relative izolita el la resto de la armenlingva mondo, kaj la araba havas gravan influon super ĝi. Tiuj armenoj kies prapatroj venis de Turkio post la genocido de 1915 parolas turk-influitan okcidentan armenan[60] .

Famaĵoj kaj institucioj[redakti | redakti fonton]

Detala mapo de la armena monaĥejo Sankta Jakobo.[61]

Armenaj[redakti | redakti fonton]

Religia[redakti | redakti fonton]

  • Katedralo Sankta Jakobo (Սուրբ Յակոբեանց վանք, Surb Hakobjanc vank) supozeble estis fondita en la 4-a jarcento, sed la nuna strukturo datiĝas en la 12-a jarcento[1]. Alinome Monaĥejo Sankta Jakobo.
  • Preĝejo Sankta Toros (Սուրբ Թորոս եկեղեցի, Surb Toros jekegheci). Laŭ loka tradicio, la preĝejo estis konstruita inter 1270 kaj 1289 de Hetumo la 1-a, la armena reĝo de Kilikio memore al sia filo, Toros, kiu estis mortigita en batalo. La preĝejo estis renovigita al sia nuna stato en 1727[62].
  • Preĝejo Sanktaj Ĉefanĝeloj (Սրբոց Հրեշտակապետաց եկեղեցի, Srbots Hreŝtakapetac jekegheci; Deir Al Zeitoun) estis fondita en la 12-a jarcento probable sur la ruinoj de praa preĝejo de la 4-a jarcento[1].

Edukaj[redakti | redakti fonton]

  • La Seminario Alex kaj Marie Manoogian (Ալեքս եւ Մարի Մանուկեան Ժառանգաւորաց Վարժարան) estis fondita en 1975 per financado de armen-usona komercisto kaj filantropo Alex Manoogian.[63][64].
  • Lernejo de Sanktaj Tradukistoj (Սրբոց թարգմանչաց վարժարան, Srbots targmanĉac varĵaran) enhavas infanĝardenon, elementan lernejon kaj mezlernejon kun entute ĉirkaŭ 150 lernantoj[7].
Preĝejo de la Sanktaj Ĉefanĝeloj

Kulturaj[redakti | redakti fonton]

  • Jakoba Presejo (տպարան Սրբոց Յակոբեանց, tparan Srboc Hakobjanc) estis fondita en 1833[65].
  • Helen kaj Edward Mardigian Muzeo pri Armena Arto kaj Kulturo estis malfermita en 1969. Ĝiaj ekspoziciaĵoj konsistas el historiaj kaj religiaj artefaktoj, kiel tapiŝoj, moneroj, kupraj kaldronoj, ceramikaj kaheloj, mapoj, kopio de la presilo de Johannes Gutenberg, ktp[66].
  • Biblioteko Calouste Gulbenkian (Կիւլպէնկեան Մատենադարան), fondita en 1925 per financado de brita-armena komercisto kaj filantropo Calouste Gulbenkian, por kiu ĝi estas nomumita. Oficiale malfermita la 23an de oktobro 1932[67], ĝi estas konsiderata "unu el la plej ampleksaj armenaj intelektaj rimedcentroj en la mondo" kun sia librokolekto de pli ol 100.000 ekzempleroj[68][7]. En sia malferma tago, ĝi enhavis 25.037 volumojn (14.518 en la armena kaj 11.519 en aliaj lingvoj). Tri jardekojn poste, en 1963, la nombro atingis ĉirkaŭ 50.000[69].
  • Toros Manuskriptejo, fondita en 1897[70], enhavas 3.890 inventitajn kaj katalogitajn armenajn manuskriptojn[71], igante ĝin la dua plej granda en la mondo, post la Matenadarano en Erevano, Armenio[72][71]. En 1931, la nombro de katalogitaj manuskriptoj estis 2.720[73].

Aliaj[redakti | redakti fonton]

  • Armena ĝardeno[74].
Enirejo de la Siria Ortodoksa Preĝejo de Sankta Marko, en la Armena kvartalo de Jerusalemo.

Ne-armenaj[redakti | redakti fonton]

Preĝejoj[redakti | redakti fonton]

  • La Siria Ortodoksa Monaĥejo Sankta Marko situanta sur strato Ararat. La asirianoj kaj sirianoj kundividas la miafizitismon kaj "tial ili preferis vivi sub la "ombrelo" de la pli granda kaj pli forta armena komunumo."[75]
  • La Greka Ortodoksa Preĝejo de Sankta Georgo, kun monaĥejo[76].
  • Preĝejo Kristo, anglikana preĝejo de la 19-a jarcento
  • La Maronita Preĝejo (ankaŭ konata kiel Domo de Sankta Marono), la sola maronita kultejo en Jerusalemo[77].

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Politika statuso kaj vidpunktoj[redakti | redakti fonton]

La internacia komunumo, nome la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, konsideras Orientan Jerusalemon, el kiu la Malnova Urbo estas parto, "Okupata Palestina Teritorio"[79].

Armena vidpunkto[redakti | redakti fonton]

Aram la 1-a, armena patriarko de Kilikio, pledas por urbo regata de la tri religiaj konfesioj.

La "trankvila politika konsento" inter la armenoj de Jerusalemo, laŭ The Economist, estas, ke la Malnova Urbo devas esti "nek palestina nek israela, sed prefere internacia "spaco", regata de reprezentantoj de la tri kredoj... kaj protektita de Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj korpoj."[45] Laŭ Graham Usher, multaj armenoj singarde identigas sin kun la palestina lukto, sed malmultaj el ili "rekomendus ekskluzivan palestinan suverenecon super la Malnova Urbo."[46] Aramo la 1-a, la estro de la Sankta Seĝo de Kilikio, unu el la sidejoj de la Armena Apostola Eklezio, kun sidejo en Libano, diris en kunveno de 2017 kun libana prezidanto Michel Aoun, ke Jerusalemo estu "malferma urbo por la tri unudiismaj religioj: juda, kristana kaj islama, kaj ke la religiaj rajtoj de ĉi tiuj popoloj devas esti protektitaj ene de Jerusalemo."[80][81] Krome, la armenoj konsideras la Armenan kvartalon esti parto de la Kristana kvartalo[82]. Ĉi tiu sinteno estis reasertita de la ministro pri eksterlandaj aferoj de Armenio, Vartan Oskanjan, kiu fine de 2000 deklaris, ke Armenio kontraŭas la disiĝon de la armena kaj kristana kvartaloj[16]. En 2017 ministro pri eksterlandaj aferoj Eduard Nalbandjan deklaris, ke "Jerusalemo havas jarcentan armenan ĉeeston, riĉan armenan historian kaj kulturan heredaĵon. Armena Apostola Eklezio estas unu el la ĉefaj gardistoj de la kristanaj sanktaj lokoj. Sekve, ni atente rigardas ĉiujn evoluojn rilate al Jerusalemo."[83]

Usona propono pri disdivido de la Malnova Urbo[redakti | redakti fonton]

En la Pintkunveno de Camp David de 2000, usona prezidento William J. Clinton proponis la disdividadon de la Malnova Urbo, laŭ kiu la Armena kvartalo estus jure sub israela suvereneco kune kun la Juda kvartalo[46], dum al la palestinanoj estus donintaj "certan gradon de suvereneco "super la kristana kaj islama kvartaloj. Israela ĉefministro Ehud Barak kondiĉe akceptis la proponon[46].

Palestina vidpunkto[redakti | redakti fonton]

La flago de Armenio en unu el la kvartalaj stratoj

Palestinaj gvidantoj publike deklaris, ke ili konsideras la Armenan kvartalon parto de Palestino kaj ne cedos ĝin al Israelo. Jaser Arafat, malakceptis la usonan proponon en la Pintkunveno de David Camp en 2000 por la disdivido de la Malnova Urbo kaj diris: "La armena kvartalo apartenas al ni. Ni kaj la armenoj estas unu popolo."[7][54] Li diris al Clinton: "Mia nomo ne estas Yasir Arafat, ĝi estas Yasir Arafatjan, igante sian nomon armena. "Mi ne perfidos miajn armenajn fratojn," diris Arafat pri forlasado de la armena kvartalo sub israelan regadon[84]. Komentante liajn deklarojn, historiistoj Barry Rubin kaj Judith Colp Rubin skribis, ke "ne estis kialo kredi, ke la armenoj preferis lian regadon [super israela regado][84]." En 2011, kunveno kun gvidantoj de diversaj kristanaj komunumoj en Ramalaho palestina prezidanto Maĥmud Abbas deklaris: "La palestina gvidantaro aliĝas al sia pozicio, kiu konsideras la Armenan kvartalon integra parto de orienta Jerusalemo, la ĉefurbo de la sendependa palestina ŝtato."[85] Laŭ la Palestinaj Paperoj, filtrita de Al-Ĝazira en 2011, ĉefa palestina intertraktanto Saeb Erekat proponis geografian dividon de la Malnova Urbo en kunveno de oktobro 2009, laŭ kiu Israelo akirus suverenecon super la tuta juda kvartalo kaj "parto de la armena kvartalo."[86]

Israela kaj juda vidpunktoj[redakti | redakti fonton]

Israelo asertas, ke la tuta Jerusalemo ("kompleta kaj unuiĝinta"), inkluzive la Malnovan Urbon, estas ĝia ĉefurbo laŭ la Jerusalema Leĝo de 1980[87]. En artikolo de 1975, rabeno Jakov Goldman alvokis israelan suverenecon super la tuta Malnova Jerusalemo. Li skribis pri la Armena kvartalo:[88]

Citaĵo
 En la Armena kvartalo nur unu sektoro estas fakte okupita de la armena komplekso. La armena komplekso havas muron ĉirkaŭ ĝi ĉirkaŭantan la grandan katedralon kaj ĝiajn apudajn konstruaĵojn. La resto de la kvartalo devis havi nomon. Ĝi ne estis juda, ĝi ne estis islama, ĝi ne estis kristana. Do ili aplikis al ĉi tiu sekcio la nomon de ĝia najbara armena komplekso- simple oportuna fikcio[54]

Kristanaj vidpunktoj[redakti | redakti fonton]

Poŝtmarko de 1997 pri la Armena kvartalo kaj la monaĥejo Sankta Jakobo

La Armenaj, Grekaj Ortodoksaj kaj Latinaj Patriarkoj de Jerusalemo sendis "forte vortigitan" leteron al la intertraktantoj ĉe la Pintkunveno de Camp David 2000[7], deklarante: "Ni rigardas la kristanajn kaj armenajn kvartalojn de la Malnova Urbo kiel neapartigeblajn kaj apudajn entojn, kiuj estas firme kunigitaj de la sama kredo."[4][89] Papo Benedikto la 16a, dum sia vizito en 2009 al la katedralo Sankta Jakobo, diris:[90][91]

Citaĵo
 Ekde la unuaj kristanaj jarcentoj, la armena komunumo en Jerusalemo havis gloran historion, markitan nepre de eksterordinara florado de monaĥeja vivo kaj kulturo ligita al la sanktaj lokoj kaj la liturgiaj tradicioj, kiuj disvolviĝis ĉirkaŭ ili. Ĉi tiu respektinda Katedralo, kune kun la Patriarkejo kaj la diversaj edukaj kaj kulturaj institucioj ligitaj al ĝi, atestas pri tiu longa kaj distingita historio. 

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Jerusalem Church — Over 50 Churches in the Old City (30an de aprilo 2013). Arkivita el la originalo je 2017-09-04. Alirita 2020-09-25.
  2. Ormanian 1931, p. 4.
  3. "Քանի մը դրուագ Երուսաղէմէն Սուրբ Յակոբի հովանիին ներքոյ", Ĵamanak, 6a de majo 2013. ()
  4. 4,0 4,1 "Jerusalem's Church Leaders Tell Summit Not to Separate City's Christians", Christianity Today, 24a de julio 2000.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 "A Cloistered Community", The Jerusalem Post, 11a de februaro 2005. (archived, ))
  6. (2000) The Armenians. Oksfordo: Blackwell Publishing. ISBN 978-0-631-22037-4.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 7,6 "Dividing Jerusalem : Armenians on the line of confrontation", Armenian International Magazine, Oktobro 2000, paĝoj 40–44.
  8. 8,0 8,1 Martirosyan 2001, p. 52.
  9. 9,0 9,1 9,2 Vaux 2002, p. 5.
  10. Hopkins 1971, p. 76.
  11. Der Matossian 2011, p. 25.
  12. 12,0 12,1 The Armenian Patriarchate of Jerusalem. Diocese of the Armenian Church of America (Eastern) (2004). Arkivita el la originalo je 1a de februaro 2015. ()
  13. (2015) The Crossing Place: A Journey Among the Armenians. William Collins. ISBN 978-0-00-812743-5.
  14. Sanjian, Avedis (1965). The Armenian Communities in Syria under Ottoman Dominion. Kembriĝo, MA: Harvard University Press, pp. 1–6.
  15. 15,0 15,1 Khamaisi et al. 2009, pp. 22, 71.
  16. 16,0 16,1 "Mahmud Abbas gives a vague answer to question on the Armenian quarter of Jerusalem", mediamax.am, 6a de oktobro 2011.
  17. Arnon 1992, p. 5.
  18. (2006) The Armenians: From Kings and Priests to Merchants and Commissars. Novjorko: Columbia University Press. ISBN 978-0-231-51133-9.
  19. (2000) The Oxford Companion to Christian Thought. Oxford University Press, p. [htt://archive.org/details/oxfordcomiont00hast/e/39 39]. ISBN 978-0-19-860024-4.
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 (2005) The Heritage of Armenian Literature: From the Eighteenth Century to Modern Times. Detrojto: Wayne State University Press. ISBN 978-0-8143-3221-4.
  21. Hewsen 2001, p. 89.
  22. Manoogian 2013, p. 30.
  23. Arnon 1992, p. 8.
  24. Citita en Joseph Drory, "Jerusalem During the Mamluk Period (1250–1517)," en The Jerusalem Cathedra: Studies in the History, Archaeology, Geography, and Ethnography of the Land of Israel, eld. Lee I. Levine. Jerusalemo: Yad Izhak Ben-Zvi Institute, 1981, p. 212.
  25. Der Matossian 2011, p. 26.
  26. Kark, Ruth and Michal Oren Nordheim (2001). Jerusalem and Its Environs: Quarter, Neighborhoods, Villages, 1800–1948. Detrojto: Wayne State University Press, p. 45.
  27. 27,0 27,1 Peri, Oded (2001). Christianity under Islam in Jerusalem: The Question of the Holy Sites in Early Ottoman Times (Ottoman Empire & Its Heritage). Leiden: Brill, p. 20.
  28. Kark & Oren-Nordheim 2001, p. 70.
  29. 29,0 29,1 29,2 29,3 "Jerusalem's Armenian Quarter", Katolika Proksim-Orienta Bonfara Asocio, Julio 1992. ()
  30. Naguib 2008, p. 37.
  31. 31,0 31,1 Bremer 2007, p. 273.
  32. (1994) Christians in the Holy Land. World of Islam Festival Trust. ISBN 9780905035321. “The first printing press in Jerusalem was an Armenian one, set up in 1833...”.
  33. "Declaration of War. – On the History of the Eastern Question", 15an de aprilo 1854.
  34. Arnon 1992, p. 36.
  35. Arnon 1992, p. 38.
  36. Arnon 1992, p. 50.
  37. Arnon 1992, p. 52.
  38. Der Matossian 2011, p. 29.
  39. "Armenian Genocide Survivors in the Holy Land at the End of World War I".
  40. 40,0 40,1 40,2 Der Matossian 2011, p. 30.
  41. 41,0 41,1 41,2 41,3 "Lamenting Jerusalem: The Armenian Quarter In The Old City", Asbarez, 29a de marto 2013. ()
  42. Der Matossian 2011, p. 31.
  43. The Armenian Quarter. Juda Virtuala Biblioteko. Arkivita el la originalo je 2008-11-21. Alirita 2022-01-08.
  44. Der Matossian 2011, p. 39.
  45. 45,0 45,1 45,2 45,3 45,4 "Armenians caught in the middle", The Economist, 7a de septembro 2000.
  46. 46,00 46,01 46,02 46,03 46,04 46,05 46,06 46,07 46,08 46,09 "Fifteen Centuries and Still Counting—the Old City Armenians", Instituto por Palestinaj Studoj, 2000, paĝoj 35–39.
  47. 47,0 47,1 47,2 "Cultural divisions deepen in Jerusalem amid Israeli election campaign", 10a de julio 2019. Kontrolita 25an de septembro 2019.
  48. New movement restrictions in East Jerusalem. Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por Kunordigo de Homaj Aferoj (5an de novembro 2015). Arkivita el la originalo je 18an de marto 2016.
  49. Maps — Old City of Jerusalem. Palestina Akademia Societo por la Studo de Internaciaj Aferoj (2001). Arkivita el la originalo je 20an de aprilo 2014.
  50. "In Quarter of Jerusalem, Armenians fear for future", 28a de junio 2010.
  51. 51,0 51,1 51,2 51,3 "Armenians in Jerusalem: The Politics of Survival in the Holy Land", Asbarez, 12a de oktobro 2010.
  52. Tsimhoni 1983, p. 61.
  53. "Армяне на Земле обетованной [Armenians in the Promised Land]", Noev Kovcheg, Majo 2009. (ruse)
  54. 54,0 54,1 54,2 Torn between two worlds and an uncertain future. Columbia Journalism School (9a de majo 2011). Arkivita el la originalo je 14a de februaro 2015. ()
  55. Tsimhoni 1983, p. 64.
  56. Vaux 2002, p. 6.
  57. 57,0 57,1 "Armenia Nervous At Middle East Meltdown", 20an de junio 2002. ()
  58. 58,0 58,1 Haytayan 2011, p. 180.
  59. Vaux 2002, p. 2.
  60. Vaux 2002, pp. 1–2.
  61. Hewsen 2001, p. 271.
  62. Manoogian 2013, pp. 45–46.
  63. 1975 Inauguration of the Alex and Marie Manoogian seminiary in Jerusalem. Ĝenerala Armena Bonfara Unio ĉe Flickr.
  64. Alex and Marie Manoogian to be Interred in Holy Etchmiadzin. Ĝenerala Armena Bonfara Unio (2007). Arkivita el la originalo je 2018-04-11. Alirita 2020-09-25.
  65. Manoogian 2013, p. 48.
  66. Manoogian 2013, p. 49.
  67. Manoogian 2013, pp. 54, 85.
  68. Manoogian 2013, p. 3.
  69. Manoogian 2013, p. 122.
  70. Manoogian 2013, p. 1.
  71. 71,0 71,1 Manoogian 2013, p. 46.
  72. (2014) Armenian Philology in the Modern Era: From Manuscript to Digital Text. Brill Publishers, p. [htt://books.google.com/books?id=ekz3AwAAQBAJ&=PA26 26]. ISBN 978-90-04-25994-2.
  73. Manoogian 2013, p. 45.
  74. "The 1961–67 Excavations in the Armenian Garden, Jerusalem", 1987, paĝoj 81–96.
  75. Armenians have long presence in Jerusalem. Arkivita el la originalo je 7an de novembro 2017. Alirita 26an de oktobro 2015.
  76. St. Mark Church – Syrian Orthodox. Arkivita el la originalo je 2017-07-25. Alirita 2020-09-25.
  77. Maronite Church: Old City-Armenian Quarter, 25 Maronite Convent st.. Fondaĵo Jerusalemo. Arkivita el la originalo je 4an de marto 2016.
  78. The Rough Guide to Jerusalem. Penguin, p. [htt://books.google.com/books?id=iBGsl9Anze8C&=PA7&dq=armenian%20quarter%20includes%20jerusalem%27s%20citadel 7].
  79. Israeli settlements in the Occupied Palestinian Territory, including East Jerusalem, and the occupied Syrian Golan (12an de januaro 2012). Arkivita el la originalo je 2017-10-10. Alirita 2020-09-25.
  80. "Մեծի Տանն Կիլիկիոյ Կաթողիկոսութեան Ազգային Ընդհանուր Ժողովի Պատուիրակութիւնը Այցելեց Լիբանանի Հանրապետութեան Նախագահին", Aztag, 7an de decembro 2017. ()
  81. "Արամ Ա. Վեհափառը մերժեց Երուսաղէմը Իսրայէլի մայրաքաղաք նկատող Միացեալ Նահանգներու մօտեցումը", Aravot, 7an de decembro 2017. ()
  82. Odeh, Adnan Abu (1996). “Religious Inclusion, Political Inclusion: Jerusalem as an Undivided Capital”, Catholic University Law Review 45, p. 692. “Fakte, la armenoj konsideras sian kvartalon kiel parto de la kristana kvartalo.”. 
  83. Comment by Edward Nalbandian, Foreign Minister of Armenia on the Status of Jerusalem (6an de decembro 2017). Arkivita el la originalo je 7a de decembro 2017. Alirita 7an de decembro 2017.
  84. 84,0 84,1 (2005) Yasir Arafat: A Political Biography. Oxford University Press, p. 196–197. ISBN 978-0-19-518127-2.
  85. "Abbas says Armenian Quarter belongs to Palestinians", The Jerusalem Post, 16an de februaro 2011.
  86. "The biggest Yerushalayim", 23 de januaro 2011.
  87. "The biggest Yerushalayim", 23an de januaro 2011.
  88. Jerusalem Quartered. Ohr Somayach, Jerusalemo (vintro de 1975). Arkivita el la originalo je 7an de oktobro 2016. Alirita 24an de oktobro 2015.
  89. Letter of the Patriarchs of Jerusalem to Camp David Summit. Latina Patriarkato de Jerusalemo (17an de julio 2000). Arkivita el la originalo je 27an de aprilo 2002.
  90. Visit to the Armenian Patriarchal Church of St. James: Address of His Holiness Benedict XVI. Sankta Seĝo (15an de majo 2009).
  91. Visit by Pope Benedict XVI to the Armenian Apostolic Patriarchal Church of St. James. Ministerio de Eksteraj Aferoj de Israelo (15an de majo 2009).

Libroj kaj ĉapitroj[redakti | redakti fonton]

Artikoloj el ĵurnaloj[redakti | redakti fonton]